Al la enhavo

Kion vi pensas pri enkonduko de novaj gente-neŭtralaj nomoj por ĉiuj landoj?

de Jxusteno, 2019-decembro-27

Mesaĝoj: 39

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 12:07:06

Temas pri tri nomoj
      1. nomo de la lando
      2. nomo de la ŝtatano
      3. nomo de la membro de etna grupo

1. Ekzistas du kategorioj de landonomoj kun kelkaj esceptoj (jes, la espa havas esceptojn). Kiam temas pri la dua kategorio (gentobazaj nomoj), kelkaj homoj volas eviti uzi la finaĵon -ujo (ekz. Francujo) kaj preferas uzi la finaĵon -io (Francio). Tio kaŭzas siavice kelkajn problemojn, sed mi pensas, ke tiuj estas etaj. Mi preferas io-nomojn.

Oni ne povas ŝanĝi nomojn de landoj, kaj tio estus senutila.

3. Esti parto de iu(j) etna(j) grupo(j) estas tre forta sento de homo, kaj ĉi tial proponoj ŝanĝi nomojn de etnaj grupoj estas malfacilaj kaj ofte rekte diskriminaciaj. Ekz. ekzistas homoj, kiuj sentas sin reprezenti la etnan grupon "francoj" en Andoro, Kanado, Luksemburgo, Monako… Usono, kiuj ne estas ŝtananoj de Francio.

Kvankam ni eŭropanoj ofte similas etnecon, naciecon kun lingvo, tio ne ĉiam estas ĵusta apozicio. Speciale en Afriko oni povas trovi malsimilajn etnaj grupojn, kiuj parolas la saman lingvon — ene de la sama lando.

2. Kiel solvi problemon kiel distingi inter ŝtataneco kaj etneco? Simple ĉiam uzi la fundamentan sufikson -ano, kiam temas pri ŝtataneco. Do ekz. "franco" estas membro de etna grupo "francoj" en iu ajn lando kaj "franciano" estas ŝtatano de Francio sendepende de etneco.

Metsis:
Ĉi tiu praktiko postulas nur, ke kelkaj eŭropaj kaj aziaj landoj humiliĝas al la kutimo de la majoritato de la landoj.
Do mi estas finno, la baptopatrino de mia filino estas hano, unu el miaj eks-kolegoj estas grandrusa (великорусский) kaj alia rusdevena kozako, sed ni ĉiuj estas finnlandanoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-29 12:44:55

Metsis:Temas pri tri nomoj
      1. nomo de la lando
      2. nomo de la ŝtatano
      3. nomo de la membro de etna grupo

1. Ekzistas du kategorioj de landonomoj kun kelkaj esceptoj (jes, la espa havas esceptojn). Kiam temas pri la dua kategorio (gentobazaj nomoj), kelkaj homoj volas eviti uzi la finaĵon -ujo (ekz. Francujo) kaj preferas uzi la finaĵon -io (Francio). Tio kaŭzas siavice kelkajn problemojn, sed mi pensas, ke tiuj estas etaj. Mi preferas io-nomojn.

Oni ne povas ŝanĝi nomojn de landoj, kaj tio estus senutila.

3. Esti parto de iu(j) etna(j) grupo(j) estas tre forta sento de homo, kaj ĉi tial proponoj ŝanĝi nomojn de etnaj grupoj estas malfacilaj kaj ofte rekte diskriminaciaj. Ekz. ekzistas homoj, kiuj sentas sin reprezenti la etnan grupon "francoj" en Andoro, Kanado, Luksemburgo, Monako… Usono, kiuj ne estas ŝtananoj de Francio.

Kvankam ni eŭropanoj ofte similas etnecon, naciecon kun lingvo, tio ne ĉiam estas ĵusta apozicio. Speciale en Afriko oni povas trovi malsimilajn etnaj grupojn, kiuj parolas la saman lingvon — ene de la sama lando.

2. Kial solvi problemon kiel distingi inter ŝtataneco kaj etneco? Simple ĉiam uzi la fundamentan sufikson -ano, kiam temas pri ŝtataneco. Do ekz. "franco" estas membro de etna grupo "francoj" en iu ajn lando kaj "franciano" estas ŝtatano de Francio sendepende de etneco.

Metsis:
Ĉi tiu praktiko postulas nur, ke kelkaj eŭropaj kaj aziaj landoj humiliĝas al la kutimo de la majoritato de la landoj.
Do mi estas finno, la baptopatrino de mia filino estas hano, unu el miaj eks-kolegoj estas grandrusa (великорусский) kaj alia rusdevena kozako, sed ni ĉiuj estas finnlandanoj.
Tio ĉi ŝajnas al mi tute klara. Dankon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 12:58:16

Metsis:3. Esti parto de iu(j) etna(j) grupo(j) estas tre forta sento de homo, kaj ĉi tial proponoj ŝanĝi nomojn de etnaj grupoj estas malfacilaj kaj ofte rekte diskriminaciaj. Ekz. ekzistas homoj, kiuj sentas sin reprezenti la etnan grupon "francoj" en Andoro, Kanado, Luksemburgo, Monako… Usono, kiuj ne estas ŝtananoj de Francio.

(...)

2. Kial solvi problemon kiel distingi inter ŝtataneco kaj etneco? Simple ĉiam uzi la fundamentan sufikson -ano, kiam temas pri ŝtataneco. Do ekz. "franco" estas membro de etna grupo "francoj" en iu ajn lando kaj "franciano" estas ŝtatano de Francio sendepende de etneco.
Nu, en la franca, oni povas diri aŭ "mi estas portugalo" (eĉ se tiu "mi" ne havas la portugalan ŝtatecon), aŭ simple "mi havas portugalajn devenojn" ("mi devenas el Portugalujo" en pli bona Esperanto).
En la franca iu "portugalo" tial estas aŭ portugal-devena ulo, aŭ civitano de Portugalujo.
Ĉu estas tro malklara? Tiuj du sencoj kompreneblas, laŭ mi.

"Portugaluj-ano" estas ankaŭ uzinda vorto laŭ mi, sed ĝi ne ege necesas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 16:22:05

Zam_franca:Nu, en la franca, oni povas diri aŭ "mi estas portugalo" (eĉ se tiu "mi" ne havas la portugalan ŝtatecon), aŭ simple "mi havas portugalajn devenojn" ("mi devenas el Portugalujo" en pli bona Esperanto).
En la franca iu "portugalo" tial estas aŭ portugal-devena ulo, aŭ civitano de Portugalujo.
Ĉu estas tro malklara? Tiuj du sencoj kompreneblas, laŭ mi.

"Portugaluj-ano" estas ankaŭ uzinda vorto laŭ mi, sed ĝi ne ege necesas.
Vi pravas, ke ofte oni celas etnecon, naciecon kaj tre malofte ŝtataneco. Por tiuj raraj okazoj kiam vere temas pri ŝtataneco, oni povas diri "ŝtatano/civitano de Portugalio" aŭ portugaliano laŭ mia modelo.

Notu, ke ekzistas landoj, en kiuj ne eĉ ekzistas etnaj grupoj kun nomo, kiu similus la nomon de la lando. Ekz. miascie en Angolo ne ekzistas etnan grupon "angoloj" sed njanekoj-ĥumboj, ambundoj, ovimbundoj kaj aliaj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-29 16:46:58

Ankaŭ ne ekzistas Usona etno, nek Brazila etno.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 19:32:08

Resume : via reformo celas batali kontraŭ diskriminacioj. En multaj landoj, tiuj ĉi lastaj ne plu estas fortaj kiel en la epoko de Zamenhofo.
En multaj landoj, estas pli bone konsiderata esti "landulo" aŭ landano, esti svedo ol svedujano.
Eĉ se "svedujano" enhavas la civitanecon, mi ne kredas, ke la nacia "etno" dirindas, kaj ĝi ofte aŭ ne ekzistas, aŭ ne estas agnoskita, aŭ estas ĝi mem etnaro.

Ne estas tre utila.

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-29 21:25:50

Se vi jam reformas la sistemon pri landnomado, eble oni unue ŝanĝu landnomojn, kiuj en Esperanto havas la nomon donitan de la konkerintoj kaj ne la nomon donitan de la loĝantaro (ekz Gvatemalo, Kolombio, Bolivio).
Kaj ŝanĝi la nomojn de tiuj landoj, kies Esperanta nomo estas "eksternomo" (exonym) kaj ne "ennomo" (endonym): Germanujo, Japanujo, Ĉinujo, ktp.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-29 22:08:44

http://vortaro.net/#Nipono

Nipono, anstataŭ Japanujo, jam ekzistas.
Sed vi pravas, tia ŝanĝo estus utila.
Tamen mi ne volas uzi ne-oficialajn vortojn, kaj laŭ mi estu sinonimoj, ne tuta anstataŭigo de la landnomoj.
Se estas nur exonym, eksternomo, ne ege gravas laŭ mi.
Mi ia prifajfus esti galiko (laŭ la greka lingvo), aŭ vivi en Peulando (kiu devenus el la korea lingvo, laŭ Guglo).

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-29 23:38:22

nornen:Se vi jam reformas la sistemon pri landnomado, eble oni unue ŝanĝu landnomojn, kiuj en Esperanto havas la nomon donitan de la konkerintoj kaj ne la nomon donitan de la loĝantaro (ekz Gvatemalo, Kolombio, Bolivio).
Kaj ŝanĝi la nomojn de tiuj landoj, kies Esperanta nomo estas "eksternomo" (exonym) kaj ne "ennomo" (endonym): Germanujo, Japanujo, Ĉinujo, ktp.
Ĉiu sendependa lando havas laŭ la internacia juro rajton nomi sin iel ajn. Aliaj ŝtatoj ĝenerale klopodas laŭ principo de reciproko ripeti ĉi tiun nomon en siaj propraj lingvoj en oficiala nomo. Do Gvatemalo mem povas ŝanĝi sian nomon.

Reen al la supro