Al la enhavo

Kronvirusa intervjuo kun Margaret Zaleski-Zamenhof

de Frano, 2020-marto-24

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2020-marto-24 12:28:53

Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=354

!!! Unue vi devas registriĝi ĉe edukado.net

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-24 16:47:15

Frano:Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=354

!!! Unue vi devas registriĝi ĉe edukado.net
Ho ve! Sanon al ŝi!

Mi trovis rete, ke ŝi estas tabakologo.

Surprizas min, ke post "gugli" 'Margaret Zamenhof', la unua ligilo afiŝigita estas radio-elsendo pri kiel ĉesi tabakumi!
https://www.franceinter.fr/emissions/service-publi...

Ŝi do ne estas konata en Francujo kiel ano de la familio iniciatinto de nia lingvo!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-25 15:49:54

Zam_franca:

Ŝi do ne estas konata en Francujo kiel ano de la iniciatinto de nia lingvo!
Mi ankaŭ estas kontraŭ tabakfumado.

P. S.
Bonvolu pardoni al mi mian harfendan korektemon, sed al mi ŝajnas ke la intencita signifo estis ido sed ne ano.
Eble oni povas eĉ diri "Zamenhofido" (subkomprenante sub "Zamenhofo" ĝuste Ludovikon Lejzeron Zamenhofon).

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-25 15:50:49

Frano:Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=354

!!! Unue vi devas registriĝi ĉe edukado.net
Dankon!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-25 21:54:39

Jxusteno:
Zam_franca:
Frano:Margaret Zaleski-Zamenhof, la pranepino de la Majstro, estas kuracisto en Parizo. Ŝi laboris kaj bedaŭrinde malsaniĝis dum la kronvirusa pandemio. Katalin Kovats, la redaktoro de edukado.net, intervjuis ŝin pri la sindediĉa laboro de kuracistoj en tiu malfacila periodo, pri la situacio en Francio kaj pri ŝia malsaniĝo, simptomoj kaj konsiloj.
https://edukado.net/biblioteko/filmejo?iid=354

!!! Unue vi devas registriĝi ĉe edukado.net
Ho ve! Sanon al ŝi!

Mi trovis rete, ke ŝi estas tabakologo.

Surprizas min, ke post "gugli" 'Margaret Zamenhof', la unua ligilo afiŝigita estas radio-elsendo pri kiel ĉesi tabakumi!
https://www.franceinter.fr/emissions/service-publi...

Ŝi do ne estas konata en Francujo kiel ano de la iniciatinto de nia lingvo!
Mi ankaŭ estas kontraŭ tabakfumado.

P. S.
Bonvolu pardoni al mi mian harfendan korektemon, sed al mi ŝajnas ke la intencita signifo estis ido sed ne ano.
Eble oni povas eĉ diri "Zamenhofido" (subkomprenante sub "Zamenhofo" ĝuste Ludovikon Lejzeron Zamenhofon).
Fakte mi simple forgesis la vorton "familio"!! :
"kiel ano de la familio de Zamenhofo"

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 07:00:28

Ha, bone.

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-aprilo-01 09:23:01

Zam_franca:
Ŝi do ne estas konata en Francujo kiel ano de la familio iniciatinto de nia lingvo!
Ne surprize. Se hodiaŭ la komunikiloj ekparolus pri la lingva demando, oni tuj pensus pri aprila ŝerco!

Reen al la supro