Al la enhavo

Tradukante la samideanecon

de Zam_franca, 2020-marto-26

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-26 08:29:51

Kiel oni povus traduki nacilingve "samideano"? Ĉu "kamarado" (france camarade, angle comrade) taŭgus, aŭ ĝi ŝajnas tro... komunista (Esperanto aspektu kaj estu neŭtrala politike)? Ĉu "esperantisto" (france espérantiste, angle esperantist) estas la ununura ebleco?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-26 10:14:41

Miaopinie "esperantisto" estas neŭtrala esprimo sed samideano ne. Notu, ke multofte ne estas klara, kiu tiu ide(ologi)o estas, sed kutime oni supozas aŭ subkomprenas ian homaranisman.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-26 13:30:12

Metsis:Miaopinie "esperantisto" estas neŭtrala esprimo sed samideano ne. Notu, ke multofte ne estas klara, kiu tiu ide(ologi)o estas, sed kutime oni supozas aŭ subkomprenas ian homaranisman.
Dankon.

Nu, laŭ mi, tiu "ideo" simple estas "Esperanto estas taŭga internacia lingvo: oni devus ekuzi ĝin kiel internacian helplingvon"

sergejm (Montri la profilon) 2020-marto-26 14:11:49

Ruse estos единомышленник - sed ĉi tiu vorto neniel rilatas al esperantisteco.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-26 21:39:47

Mi dirus, ke tio dependas de kiujn samajn ideojn la samideanoj havas...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-26 21:51:28

nornen:Mi dirus, ke tio dependas de kiujn samajn ideojn la samideanoj havas...
"Esperanto estas taŭga internacia lingvo: oni devus ekuzi ĝin kiel internacian helplingvon"

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-27 07:18:23

Verŝajne Zamenhof tradukis la voton samideano per "fellow-thinker" en la anglan.

LM59650 (Montri la profilon) 2020-marto-27 13:14:48

Claude Piron ne trovis bonan francan tradukon de "samideano".
Li tradukis Zamenhof "Mi salutas vin, karaj samideanoj..." per "Je vous salue, chers amis..."

http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/pers...
http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/pre...

Eble "coidéaliste", sed tiu vorto ne ekzistas en franca.

nornen (Montri la profilon) 2020-marto-27 18:10:24

Esperantophile, esperantófilo, etc?

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-28 09:55:31

El PIV de Esperanto:
"
samideano. Tiu, kiu havas komunan ideon, komunan celon kun aliaj: la E-istoj sin alparolas ofte per la vorto «samideano».
"
Pole: współideowiec. Se oni devus traduki laŭvorte, esperante tio estus kunideulo.
En kazo de religioj poloj uzas la vorton współwyznawca (esp. kunkofesanto).

Reen al la supro