Mergi la conținut

Lingvaj bataletoj

de StefKo, 5 aprilie 2020

Contribuții/Mesaje: 95

Limbă: Esperanto

StefKo (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 11:02:25

En Pollando estas urbo Hel (sur duonisola Hel http://www.gohel.pl/). Kiam polo diras al anglo "iru/veturu al Hel", li komprenas "go to hell" (iru al inferno), ĉu ne?

nornen (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 16:07:31

Uważaj! Niebezpieczna kurwa!

"niebezpieczny" = ne-sen-brula??????

sergejm (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 18:31:30

Laŭ google'a tradukilo, bezpieczny = pieczny = sekura.
Ruse:
беспечный = senzorga
*печный = forna (печной) | bak(it)a (печёный)
печься = zorgi | baki sin

sergejm (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 19:42:02

Ion oni vidas невооруженным глазом - per nearmita okulo.
Iuj стреляют глазами - pafas per okuloj. Do iliaj okuloj estas armitaj?

sergejm (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 20:20:10

Sendependeco:
Ukraine: не-за-леж-н-ость - ne-malantaŭ-kuŝ-ec-o.
Ruse: не-за-вис-им-ость - ne-malantaŭ-pend-it-ec-o.

nornen (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 20:31:00

sergejm:Laŭ google'a tradukilo, bezpieczny = pieczny = sekura.
Ruse:
беспечный = senzorga
*печный = forna (печной) | bak(it)a (печёный)
печься = zorgi | baki sin
Ŝajnas, ke ekde la praslava “baki sin” signifas “zorgi”. Tio estas tre interesa kaj iom amuza. Se mi bakas min pro io, mi zorgas pri tio. Jam en la old eklezia slava, oni bakis sin:

сего ради гл҃ѭ вамъ· не пьцѣте сѧ дш҃еѭ чьто ѣсте· ни тѣломь въ чьто облѣчете сѧ· дш҃а бо больши естъ пиштѧ· ꙇ҅ тѣло одеждѧ·

Supozeble гл҃ѭ, дш҃еѭ kaj дш҃а estas mallongigoj por глагол҄ѭ, доушеѭ kaj доуша. Do, laŭvorte (bedaŭrinde ne ekzistas “глаголать”):

Сего ради говорю вам: не пекитесь душой что едите, ни телом в что облечётесь. Душа ибо большая есть пищи, и тело одежды.

Nur instrumentalo anstataŭ la prepozicio "о".

StefKo (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 22:29:16

sergejm:Laŭ google'a tradukilo, bezpieczny = pieczny = sekura.
Ruse:
беспечный = senzorga
*печный = forna (печной) | bak(it)a (печёный)
печься = zorgi | baki sin
piecza (staranie, opieka) - esp. zorgo, strebo, gardo
bezpieczny - ne signifas "senzorga" sed "ne bezonanta zorgon" do sekura, estanta en sendanĝera situacio (malgraŭ ke pola bez- signifas esp. "sen"). Logiko mankas iomete.

sergejm (Arată profil) 28 ianuarie 2021, 23:17:12

nornen:Supozeble гл҃ѭ, дш҃еѭ kaj дш҃а estas mallongigoj por глагол҄ѭ, доушеѭ kaj доуша. Do, laŭvorte (bedaŭrinde ne ekzistas “глаголать”):
глагол҄ѭ = глаголю = говорю. Iam oni povas renkonti ĉi tiun formon en nuna rusa. Infinitivo глаголить.

sergejm (Arată profil) 7 februarie 2021, 14:51:28

- Как правильно - тОрты или тортЫ? (Kien oni metu akcenton en rusa vorto торты - tortoj?)
- Торты нужно есть, а не склонять! (Tortojn oni manĝu, sed ne deklinaciu!)

sergejm (Arată profil) 6 martie 2021, 10:38:24

En rusa lingvo estas vorto мизгирь.
Laŭ rusa wikipedio, ĝi estas sudrusa tarantulo (южнорусский тарантул).
Laŭ la ukraina kaj la germana, ĝi ankaŭ estas sudrusa.
Laŭ pola - ukraina
Laŭ ĉeĥa - tatara.
Laŭ rumana - rumana.

Înapoi mai sus