Al la enhavo

Ri liberas

de Jxusteno, 2020-aprilo-14

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 21:43:35

Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-14 22:01:19

Zam_franca:
Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?
Sed kial? La kanto estas en Esperanto.

Frano (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 11:59:54

Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 12:31:10

Jxusteno:
Zam_franca:
Jxusteno:https://eo.m.wikisource.org/wiki/Ri_liberas
Ĉu vi angligos tiun vikipedian paĝon?
Sed kial? La kanto estas en Esperanto.
Tiel anglalingvanoj povus malkovri parton de la Esperanto-kulturo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 12:31:44

Frano:
Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
Laŭ mi, ĝi signifas "esti io libera".

Frano (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 12:41:21

Zam_franca:
Frano:
Ri liberas
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
Laŭ mi, ĝi signifas "esti io libera".
Dankon!

StefKo (Montri la profilon) 2020-aprilo-15 19:02:32

"Li" ribelas!

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 14:44:00

StefKo:"Li" ribelas!
La pronomo li signufas la priparolata iĉo (viro, knabo aŭ virbesto), dum ri signifas la priparolato. "Li" agus malsaĝege, ribelante kontraŭ io, kio plenumas alian funkcion en la lingvo.

arbofeo (Montri la profilon) 2020-aprilo-23 21:01:28

Frano:
Ĝis nun nur verboj "liberigi" kaj "liberiĝi" estis konataj al mi. Kion "liberi" signifas?
"Liberi" signifas "esti libera". Se la vetero estas sennuba, eblas diri "la ĉielo bluas" anstataŭ "la ĉielo estas blua".
Same, eblas diri "eblas" anstataŭ "esti ebla".

Sed atentu:
La librO estas interesA.
Estas interesE legi la libron.

Reen al la supro