Al la enhavo

Unuliteraj vortoj en via lingvo

de StefKo, 2020-aŭgusto-16

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 12:58:12

Ĉu via lingvo enhavas unuliterajn vortojn? Se jes, kion ili signifas?
Mi priskribas polajn unuliterajn vortojn. Jen ili.

a – konjunkcio. Ĝi similas esperantan “kaj” aŭ “sed” sed havas kontraŭan signifon , ekz. “Mi ŝatas montaron kaj mia edzino preferas maron”. Ĉiam kiam mi esperantigas tiun konjunkcion mi havas dubon: ĉu uzi „kaj” ĉu „sed”. Kaj unu kaj du ŝajnas al mi netaŭgaj. Iuj vortaroj pol-esperantaj tradukas polan „a” kiel esperantan „kaj” kaj „sed”.
e – interjekcio. Esp. "he” kaj “ej”
i – esp. “kaj”
o – esp. “pri” aŭ interjekcio “ho”
u – esp. “ĉe”
w – esp. „en” aŭ por indiki direkton (sekvo vorto estas en akuzativo), ekz. w oku signifas „en okulo”, w oko signifas „en okulon”
z – esp. "kun" (se post ĝi estas vorto en instrumentalo) kaj "el" (se post ĝi estas vorto en genitivo), ekz. z lodem signifas "kun glacio", z lodu signifas "el glacio".
En la malnovpola ekzistis ankaŭ “k”. La novpola anstatŭ „k” uzas „ku”

Linguistics (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 15:07:48

La angla enhavas la vorton«a». Ĝi ne ekzistas en Esperanto sed ĝi estas kiel la vorto «unu».

La angla ankaŭ havas la ĵargonan vorton«K» kaj ĝi signifas "ok" aŭ en esperanto "bone"

sergejm (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 15:11:39

En la rusa estas preskaŭ same.
А - kiel pola 'a', sed ankaŭ komenco de prepozicio kaj interjekcio
Э - kiel pola 'e'
И - kiel pola 'i'
О - kiel pola 'o'
У - kiel pola 'u'
В - kiel pola 'w', sed ekzistas varianto 'во', inta skribo 'въ'
С - kiel pola 'z', kun varianto 'со', inta skribo 'съ'
K kun varianto 'ко', inta skribo 'къ' - kiel pola 'k/ku'
Я - pronomo 'mi'

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 15:21:13

Jes.

a, kiu estas la verbo avoir ("havi") jenasituacie: "[ŝi/li/ri/ĝi] havas"

à, tre malsimpla vorto, kiu foje signifas "je", foje "en", foje aliaj aferoj... La difino de la franca Akademio

ô
, "ho" en la zamenhofa frazo "ho vi, granda fonto de l' amo kaj vero!"

y, ekstreme malsimpla vorto, kiu pli-mapli signifas "ĉi-tie"... La difino de la franca Akademio

Kaj mi kredas, ke mi diris ĉion pri unuliteraj vortoj en la franca (estus multege pli da direblaj aferoj pri duliteraj vortoj, ĉefe pri interjekcioj).

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 15:25:23

Kompreneble mi ne parolis pri mallongigoj kiel "e -> électron [elektrono]" ktp

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 16:18:39

Jen la unuliteraj vortoj de la hispana, tradukite rekte el la Akademia vortaro kaj iom malplilongita:

a

1. prep. Antaŭiras la rektan objekton, kiam ĝi estas persona kaj determinita aŭ se ĝi estas iel personigita. Respeta a los ancianos. (Respektu la maljunulojn.) Acabamos de vacunar al perro. (Ni ĵus vakcinis la hundon.)

2. prep. Antaŭiras la nerektan objekton. Llegó su fortuna a los pobres. (Alvenis ilia riĉeco al la malriĉuloj.)

3. prep. Enkondukas objekton regatan de certaj verboj, adjektivoj kaj substantivoj. Empezar a corror. (Ekkuri.) Disponerse a escapar. (Pretigi sin eskapi.) Suave al tacto. (Mola tuŝe.) Propenso a las enfermedades. (Inklinata al malsanoj.) Sabor a miel. (Gusto miela.) Temor a las alturas. (Timo de altejoj.)

4. prep. Markas la direkton aŭ la celon. Voy a Roma. (Mi iras Romen.) Estas libros van dirigidos a tu padre. (Tiuj ĉi libroj estas direktataj al via patro.)

5. prep. Markas ordonon aŭ deziron. ¡A comer! (Manĝu!) ¡Todos a la mesa! (Altabliĝu ĉiuj!)

6. prep. Markas la lokon aŭ tempon, kie aŭ kiam io okuras. Le cogieron a la puerta. (Ili prenis lin ĉe la pordo.) Firmaré a la noche. (Mi subskribos en la nokto.)

7. prep. Markas la relativan lokon. A la derecha del director. (Ĉe la maldekstra de la direktoro.) A oriente. (Orienten.)

8. prep. Markas la finon de intervalo loka aŭ tempa. De calle a calle. (Inter stratoj.) De once a doce del día. (Ekde la dekunua ĝis la dekdua dum la tago.)

9. prep. Markas modon de agado. A pie. (Piedirante.) A caballo. (Rajdante sur ĉevalo.) A mano. (Mane.) A golpes. (Batante.)

10. prep. Antaŭiras la monsumon de prezoj. A 50 euros el kilo. (Po 50 euro la kilogramo.)

11. prep. Markas distribuon aŭ proporcion. Dos a dos. (Du po du.) A tres por mil. (Po tri por mil.)

12. prep. Antaŭ infinitivo en esprimoj kondiĉaj, samvaloras la prepozicion “se” kun indikativo aŭ subjunktivo. A decir verdad. (Se mi diras/dirus la veron.)

13. prep. Antaŭ. A la vista. (Antaŭ la okuloj.)

14. prep. Per. Quien a hierro mata, a hierro muere. (Kiu mortigas per fero, per fero mortos.)

15. prep. Al. Se fue a ellos como un león. (Li/ŝi/ĝi iris al ili kiel leono.)

16. prep. Ĝis. Pasó el río con el agua a la cintura. (Li transiris la riveron kun la akvo ĝis la kokso.)

17. prep. Ĉe. A la orilla del mar. (Ĉe la marbordo.)

18. prep. Por. A beneficio del público. (Por la utilo de la popolo.)

19. prep. Per. A instancias mías. (Per miaj ordonoj.)

20. prep. Laŭ. A mi enender. (Laŭ mia kompreno.) A lo que parece (Laŭ tio, al kio ĝis similas.) A la moda. (Laŭ la faŝono.)

21. prep. Enkondukas multe da eldiroj adverbaj. A bulto. A oscuras. A tientas.

22. prep. Antaŭiras la konjunkcion “que” en formuloj demandaj kun ideo implica pri veto aŭ instigo. ¿A que no te atreves? (Mi vetas, ke vi ne kuraĝas.) ¿A que no lo saben? (Mi vetas, ke ili no scias tion.)

- - - -

e

1. konj. kopul. Uzata anstataŭ “y” antaŭ vortoj, kiuj komenciĝas per “i” aŭ “hi”. Juan e Ignacio. (Johano kaj Ignaco.) Padre e hijo (Patro kaj filo.) Ne anstataŭigas “y” ĉe la komenco de demando aŭ interjekto, nek kiam la sekvanta vorto komenciĝas per “y” aŭ “hie”. ¿Y Ignacio? (Kaj Ignaco?) ¡Y Isodoro también comprometido! (¡Kaj Isodoro ankaŭ edziĝonta!) Tigre y hiena. (Tigro kaj hieno.)

- - - -

o

1. konj. disjunk. Markas malsamecon, disigon aŭ alternativon inter du aŭ pli da personoaj, aferoj aŭ ideoj. Antonio o Francisco. (Antono aŭ Francesco.) Blanco o negro. (Blanka aŭ nigra.) Vencer o morir. (Venki aŭ morti.)

2. konj. disjunk. Uzata ĝenerale antaŭ ĉiu el du aŭ pli da terminoj kontraŭaj. Lo harás o de grado o por fuerza. (Vi faros ĝin aŭ volonte aŭ perforte.)

3. konj. disjunk. Markas samecon, signifante “tio estas”. El protagonista, o el personaje principal de la fábulo, es Hércules. (La protagonisto, tio estas la ĉefa karaktero de la fabulo, estas Herkulo.)

- - - -

u

1. konj. disjunk. Uzata anstataŭ “o” antaŭ vortoj, kiuj komenciĝas per “o” aŭ “ho”. Diez u once. (Dek aŭ dekunu.) Belga u holandés (Belga aŭ holanda.)

- - - -

y

1. konj. kopul. Uzata por kunigi vortojn aŭ frazojn. Ciudades y aldeas. (Urboj kaj vilaĝoj.)

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 16:42:12

Jen la kekĉia. La longaj vokaloj kiel "ii" estas konsiderataj kiel po unu litero (digrafo):

e

1. subst. Buŝo, dento, bordo, apero, eco.

2. subst. rel. Markas rektan objekton en antipasivaj frazoj.

3. subst. rel. Ĉe, por, al, de.

- - - -

ii

1. subst. Nepo, nepino, pranepo, pranepino.

- - - -

o

1. subst. avokado.

- - - -

u

1. subst. Vizaĝo, antaŭa flanko, frukto, dorno.

2. subst. rel. Markas rektan objekton regatan de certaj verboj.

3. subst. rel. Sur, kontraŭ, dum, ol, por, for de.

Metsis (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 17:08:11

Ne, ne estas unuliteraj vortoj en la finna.

Oni prunteprenis el la franca esprimon à la…. Ekz. en restoracio oni povas havi kaj bufedon kaj à la carte, t.e. menuon de mendeblaj manĝoj. Menuo povas enhavi manĝon kun priskribo à la maison, kiu signifas, ke temas pri manĝo, kiun oni iel modifis. Sed la esprimon à la… oni konsideras kiel citaĵo kaj oni ne komprenas ties partojn.

StefKo (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-16 18:04:39

sergejm:
(...)
В - kiel pola 'w', sed ekzistas varianto 'во', inta skribo 'въ'
С - kiel pola 'z', kun varianto 'со', inta skribo 'съ'
K kun varianto 'ко', inta skribo 'къ' - kiel pola 'k/ku'
Я - pronomo 'mi'
En la pola oni ankaŭ uzas "we" kiam sekva vorto komenciĝas per kelkaj konsonantoj, ekz. "we wrześniu" (ne "w wrześniu") - en septembro "we Lwowie" - en Lvovo.
Ekzistas ankaŭ "ze" kiun oni uzadas analogie, ekz. "ze mną" - kun mi.

nornen (Montri la profilon) 2020-aŭgusto-17 15:04:46

Ahoj, StefKo kaj Sergej M.

Kiam konsonanta prepozicio antaŭiras vorton, ĉu la prepozicio fariĝas parto de la unua silabo de la vorto? Tio estas, ĉu “к ранам” (al la vundoj) kaj “кранам” (dativo pluralo de krano) prononciĝas same? Ĉu “z tronami” (kun tronoj) kaj “stronami” (instrumentalo pluralo de paĝo) prononciĝas same?

Ĉu "w Tajlandii" prononciĝas kiel /ftaj.lan.di.i/ ?

Reen al la supro