Al la enhavo

Ĉu vi parolas esperanton al viaj gefiloj?

de Giachomo, 2020-novembro-26

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Giachomo (Montri la profilon) 2020-novembro-26 07:33:14

Se vi havus/as infanon, ĉu vi parolus/as al li ankaŭ esperanton denaske aŭ ĉu vi preferus/as ke li natur-lernu unue vian nacian lingvon kaj nur poste li laŭsiavole studu esperanton?

P.S.: Mi uzis la virgenron nur ĉar mi ne sciis kian pronomon uzi. Ĉu "ĝi" pli taŭgas?

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-27 19:43:17

Giachomo:Se vi havus/as filon, ĉu vi parolus/as al li ankaŭ esperanton denaske aŭ ĉu vi preferus/as ke li natur-lernu unue vian nacian lingvon kaj nur poste (aŭ neniam) li studu esperanton?
Mi parolus al li per mia gepatra lingvo ĉar mi opinias ke ĉiu decidu libere lerni aŭ ne la lingvon. Aldone, eĉ se mi ne kritikas tiujn, kiuj decidas denaske lernigi Esperanton al siaj gefiloj, la lingvo ne estas pensita por denaska lernado.
Mi uzis la virgenron nur ĉar mi ne sciis kian pronomon uzi. Ĉu "ĝi" pli taŭgas?
Via uzo de la pronomo "li" estas tute ĝusta. Tiu pronomo havas du sencojn: vira kaj neŭtra. Estus ĝusta ankaŭ uzi la pronomon "ĝi". Tamen, eble estus pli bone diri "Se vi havus filon aŭ filinon" aŭ "Se vi havus gefilojn" aŭ "se vi havus idon / infanon".

Iuj parolos (aĉe kaj senĉese) al vi kontraŭ la uzo de "li" kiel neŭtra pronomo kaj defendos ne-Esperantajn kontraŭfundamentajn pronomojn. Ili simple eraras, ne lernis ĝuste la lingvon aŭ havas ideologie klinitan vidpunkton pri la afero. Tamen, la pronomo li funkcias tiel, Esperanto estas Esperanto kaj ĉio alia ne.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

robinvdv (Montri la profilon) 2020-decembro-01 21:41:43

Giachomo:P.S.: Mi uzis la virgenron nur ĉar mi ne sciis kian pronomon uzi. Ĉu "ĝi" pli taŭgas?
Ĉi tiu paĝo en PMEG, eble la plej ampleksa, aŭtoritata kaj respektata gramatiklibro pri Esperanto, havas paĝon pri la temo:
https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria....

La mallonga respondo estas, ke esperantistoj jam dum jardekoj batalas inter si pri la plej taŭga pronomo. Mi mem preferas diri "ri".

aymgoa (Montri la profilon) 2020-decembro-03 13:14:17

Nice

alighozali (Montri la profilon) 2020-decembro-21 12:26:03

Giachomo:Se vi havus/as infanon, ĉu vi parolus/as al li ankaŭ esperanton denaske aŭ ĉu vi preferus/as ke li natur-lernu unue vian nacian lingvon kaj nur poste li laŭsiavole studu esperanton?

P.S.: Mi uzis la virgenron nur ĉar mi ne sciis kian pronomon uzi. Ĉu "ĝi" pli taŭgas?
Se mi havus infanojn, mi honeste volas paroladi kun miaj filinojn en mia denaska lingvo unue, la indonezia. Mi ne povas paroli lokajn lingvojn, do eble mi lasas miajn filinojn lerni la lokan lingvon kie la estonteca domo estos... Ĉar la angla estas grava por studado, do mi instruos la anglan kiel la unua fremdlingvo por ili.

Esperanto ne ankoraŭ pensita kiel la domlingvo nune. Ĉar, mi devas fari mian edzinon ankaŭ paroli Esperanton almenaŭ... Ĉar, la gefiloj ne konfuziĝos kion la gepatroj dirantas... Se mia edzino povas iomete parolas Esperanton, eble mi parolos tri aŭ kvar malsamajn lingvojn hejme. Ĉiu tago havas malsamajn lingvojn parolitajn... Ekz. dimanĉo ĝis mardo mi parolas la indonezian aŭ la lokan lingvon kun ili, ĝis ĵaŭdo mi parolas la anglan, kaj sabate la Esperanta Tago por mia familio...

Reen al la supro