Al la enhavo

Kiu estas pli danĝera?

de 呼格吉勒图, 2020-novembro-27

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

呼格吉勒图 (Montri la profilon) 2020-novembro-27 08:04:45

Kiu estas pli danĝera al la tuta mondo , 1) la komunismo kaj totalismo, aŭ 2) Donald Trump estanta la prezidento de Usono?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-27 08:53:53

Saluton.
Laŭ mi: 1)

2) estas io danĝera ĝuste ĉar tio povas fari ke Usono iĝas iel kiel 1).

Arseniy (Montri la profilon) 2020-novembro-30 14:39:36

Mi pensas ke totalismo estas pli danĝera al la tuta mondo. 🇨🇳

derives (Montri la profilon) 2020-decembro-05 20:28:39

Laŭ mi, la totalismo estas la pli danĝera (mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo)
Pri Trump estanta prezidento... la mondo estas jam postvivinta al li

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-05 22:17:45

mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo
La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.

nornen (Montri la profilon) 2020-decembro-07 17:19:21

Zam_franca:
mi ne pensas ke la ĉinia totalismo estas vere komunismo
La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.
Nek "aŭtoritatismo" nek "totalismo" estas partoj de la komunismo. Bonvolu legi la Komunistan Manifeston de Karl Marx kaj Friedrich Engels.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-decembro-07 20:19:44

nornen:
Zam_franca:La Ĉina Komunista Partio sukcesis miksi la plej aĉajn partojn de komunismo (aŭtoritatismo gvidanta al totalismo) kaj la plej aĉajn partojn de kapitalismo (ekspluatado, maletikeco). Do laŭ mi iasence ĝi estas ankaŭ komunisma.
Nek "aŭtoritatismo" nek "totalismo" estas partoj de la komunismo. Bonvolu legi la Komunistan Manifeston de Karl Marx kaj Friedrich Engels.
Teorie ne, vi pravas. Praktike jes.
Krom San-Marino, ĉu vi povus doni al mi ekzemplon de lando kiu havis komunisman registaron (mi ne parolas pri koalicio enhavanta komunistojn) kaj kiu restis demokratia?

Pli precize: kaj teorie, kaj praktike, t.n. "socialismo kun ĉinaj karakteroj" estas aŭtoritatisma, kaj povas gvidi al totalismo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-decembro-08 08:09:52

Tia estas difino de la komunismo. Do tiu ĉi difino estu punktreferenco de la diskuto:

Komunismo – la ideologio kaj la socia doktrino postulanta konstruon de senklasa socio, kiu celas anstataŭigi privatan posedaĵon kaj ekonomion bazitan sur profitoj, per publika proprieto kaj kontrolo de ĉefaj produktadaj kanaloj kaj naturaj rimedoj de la ekonomio. Ĝi estas organizo de socio, en kiu ne ekzistas devigo, kaj tio rezultigas, ke ne ekzistas ŝtato havanta aparaton de perforto. Komunistoj predikis, ke ĉiaj subpremoj kaj socia ekspluatado estu forigotaj kaj ke estu egaleco en ĉiuj areoj de la socia vivo. Ili kredis, ke principo de justeco devas esti "de ĉiu laŭ kapablo, al ĉiu laŭ bezono." Laŭ ĉi tiu ideologio, fremdiĝo de la laboro devas esti abolita tiel, ke ĝi fariĝu natura homa bezono, ne io trudita. La komunismo estas do, laŭ siaj defendantoj, pli alta kaj pli progresinta formo de socialismo.

Kiel forigi kapitalisman reĝimon por konstrui la komunismann reĝimon ? Per revolucio aŭ per vojo demokrat-parlamenta.
Tiel diras teoriistoj. Kia estas la praktiko?

Reen al la supro