Al la enhavo

mikronacio de Esperanto? / Micronación del esperanto?

de Corapale98, 2020-decembro-12

Mesaĝoj: 18

Lingvo: Español

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-20 09:18:39

Alexandrex: Mi ne estas esperantisto. Mi estas nur esperantoparolanto.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.
(Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Aŭgusto 1905)

novatago (Montri la profilon) 2021-januaro-20 13:18:11

Frano:
Alexandrex:Mi ne estas esperantisto. Mi estas nur esperantoparolanto.
5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.
(Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo, akceptita en la lasta laborkunsido de la Bulonja Kongreso: Kunsido de 9-a de Aŭgusto 1905)
(Risa malvada / Fia rido)

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-januaro-20 21:37:05

Saluton, Frano kaj Novatago.
La faman zamenhofan difinon de esperantisto mi ja kaj jam konas.
Tamen, esperantoparolanto kun kelkaj socikulturaj konoj pri la semantika historio de ĉi tiu vorto... ne povas nek rajtas ignori la ĉiaman konflikton inter esperantisto kiel nur parolanto de Esperanto, kaj esperantisto kiel apoganto de la esperantismo kaj ĉi ties valoroj.
Jen, ekzemple, tio kion opiniis la fama esperantoparolanto kaj esperantisto hungara Bagio Ĝulao (Baghy Gyula).

Esti esperantisto signifas ne nur lingvoscion. Ĝi estas destino. Misio. Sopiro al pli bona mondo. Vera esperantisto ne fariĝas, sed naskiĝas, kaj li estas esperantisto jam antaŭ ol li lernis la lingvon.

Kiam mi ĉi tion deziras precizigi sen akra polemiko, jen tio kion mi diras.

Mi estas esperantoparolanto sed ne esperantismano.

Alidirite: jes al la lingvo, ne al la movado/sekto.
Sendube ke Novatagon mia sinteno ĉagrenas. Sed sendube, ankaŭ, ke li perfekte komprenas la ekdistingon inter "lingvoreformisto" (aŭ rekte "idisto") kaj "lingvonuristo".
Parenteze: kvankam mi agnoskas ke Ido estas averaĝe pli bona sciencoteknike ol zamenhofa aŭ klasika Esperanto, la plibonigo ne estas elstara, kaj multaj aspektoj de Ido estas pejorigo (malplibonigo) kompare kun Esperanto. Ekzemple, por indiki la sonon "k", jen pluraj (kaj ne libere elekteblaj) eblaĵoj de Ido: k, x, ks, qu, kw, ku, Ĉu la sama ĥaoso okazas en Esperanto? Ne: nur kaj ĉiam la sama eblaĵo aperas, facile kaj logike skribebla sen dubidoj: "k". Mi flue parolas kaj skribas Idon.
Mi ne estas lingvoreformisto sed lingvonuristo. Larĝeskale, la nuanco, nun jes, okulfrapas.
Amike, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-21 14:45:30

Saluton, Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo.

Ĉar la temo de la fadeno estas: “Mikronacio de Esperanto?” do ĉu mi povus koncize formuli vian vidpunkton tiele: “Kreado de Esperanto-ŝtato estus elmontro de la sekta naturo de esperantismo. Punkto.” ?
Se ne, do ni devus unue konsentu pri la terminoj, kiujn ni uzas.
La faman zamenhofan difinon de esperantisto mi ja kaj jam konas.
Tamen vi ne konsentas kun ĝi. Ĉu ne? Verŝajne, vi preferas la cititan “difinon” de Baghy. Mi nur memorigu ke alian, pli konatan kaj vastan, “difinon” de esperantisto Baghy donis en sia fama “Estas mi esperantisto”. Ĉiu povas elekti la plej taŭgan por si difinon, aŭ eĉ inventi sian propran. Mi preferus la “tradician” – de Zamenhof.
Tamen, esperantoparolanto kun kelkaj socikulturaj konoj pri la semantika historio de ĉi tiu vorto... ne povas nek rajtas ignori la ĉiaman konflikton inter esperantisto kiel nur parolanto de Esperanto, kaj esperantisto kiel apoganto de la esperantismo kaj ĉi ties valoroj ...
Mi estas esperantoparolanto sed ne esperantismano.
Alidirite: jes al la lingvo, ne al la movado/sekto.
Alivorte, laŭ “tradicia difino”, vi estas esperantisto (ĉar vi scias kaj uzas la lingvon), sed vi ne estas esperantismano (ĉar vi ne aprobas penadon “disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu «ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn», donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj”).
Sed sendube, ankaŭ, ke li (Novatago) perfekte komprenas la ekdistingon inter "lingvoreformisto" (aŭ rekte "idisto") kaj "lingvonuristo". .... Mi ne estas lingvoreformisto sed lingvonuristo. Larĝeskale, la nuanco, nun jes, okulfrapas.
Mi ne estas lingvisto kaj, male al Novatago, mi eĉ ne komprenas kio estas lingvonurismo. Nek PIV, nek MPEG mencias ĝin aŭ eĉ nurism-on. Mi povas nur diveni: ĉu tio estas ia scienco kiu esploras ecojn de lingvoj mem, sendepende de cirkonstancoj en kiuj ili funkcias, aŭ, eble, lingvonuristoj konstruas modelojn de la mondo, subrbaze de lingvaj trajtoj de diversaj popoloj. Aŭ tute male - lingvonuristoj estas homoj kiuj uzas iun lingvon nur kiel donita preta ilo kaj entute ne volas pensi pri ĝia strukturo, kulturo, historio, estonteco ... Verŝajne vi jam donis difinojn de lingvonurismo kaj lingvonuristo ie alie - en iu faka retejo, sed Lernu ne estas retpaĝaro por fakuloj...
Kaj fine, pri la vorto sekto. Bonvolu klarigi kiun sencon vi subkomprenas:
PIV:1 Aro da personoj, havantaj la saman doktrinon, aŭ interne de religio, aŭ disiĝinte de sia origina religio: la sekto de la Fariseoj, de la Sadukeoj; kristanismo estis origine nur hebrea sekto; la sekto de anabaptistoj; gento, kiu en formo de sekto kreos grupon da hilelistoj.
2 Aro da personoj, apartiĝantaj de la doktrino de partio aŭ filozofia skolo pri unu aŭ kelkaj punktoĵ.
3 Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potenc-avido aŭ de mensmanipulado: religiaj sektoj povas havi grandan rolon, precipe, kiam ili estas riĉaj k povas «aĉeti» politikistojn.
Bondezire,
Frano

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-januaro-23 22:11:34

Saluton, Frano.
La jenon ci diras.

Frano:Mi ne estas lingvisto kaj, male al Novatago, mi eĉ ne komprenas kio estas lingvonurismo.
Ĉi tie, ĉe Lernu!-o, ci povas legi temon pri la lingvonurismo kaj ties difinon. Jen la interneta ligilo.

https://lernu.net/forumo/temo/16855

Frano (Montri la profilon) 2021-januaro-24 08:17:21

Dankon pro la ligilo!

martinpino (Montri la profilon) 2021-februaro-20 00:53:39

Yo pienso que existe una "nación" esperantista esparcida en el mundo con una ideología de que el Esperanto sea una lengua universal, siguiendo los principios de Zamenhof.
Aquí en Brasil (soy peruano, pero vivo en Brasil hace varios años) yo siento eso, de una nación esperantista con objetivos precisos.
Saludos a todos.
Atentamente,
Martin Pino

Alexandrex (Montri la profilon) 2021-februaro-23 23:58:44

Martín Pino:Yo pienso que existe una "nación" esperantista esparcida en el mundo con una ideología de que el Esperanto sea una lengua universal, siguiendo los principios de Zamenhof.
Aquí en Brasil (soy peruano, pero vivo en Brasil hace varios años) yo siento eso, de una nación esperantista con objetivos precisos.
Saludos a todos.
Atentamente,
Martín Pino.
El caso es que lo has dicho claramente. Sólo haría falta precisar que esa ideología especifica que el esperanto será la lengua universal, excluyendo al ido, la interlingua, el ikuso, la lingua franca nova o cualquier otro competidor del esperanto.
Pues mira: es una ideología que me da asco.
Lo mejor, para que me entiendas, va a ser un ejemplo real; un ejemplo no relativo a inútiles discusiones de gramática, ortografía y lingüística en general.
Soy antipoblacionista, y pienso que la superpoblación es la causa directa o indirecta de casi todos los males del mundo.
Después de varias vicisitudes, ahora existe en el alojador internético gratuito groups.io un grupo de discusión antipoblacionista, el grupo Vhemt, con dirección internética https://groups.io/g/vhemt.
El problema es que ese interesante grupo de discusión está en inglés. ¿Cómo nos comunicaríamos allí los antipoblacionistas del mundo entero?
¿En esperanto? Pues entonces, aparte de tragar rollos como las variantes tipográficamente difíciles de los supersignos, o el sufijo nasal obligatorio de acusativo, resulta que hay que comulgar con la ideología esperantista... y es imposible hacer cambios a la lengua, porque eso va contra el Fundamento de Esperanto.
Así que he anunciado allí, en castellano y en inglés, que voy a intentar la comunicación en algo semejante al esperanto, la interlingua, la lingua franca nova, el ulango, etcétera... en plan mejorado técnicamente, totalmente neutral y siempre directamente modificable por los hablantes. Para que nos comuniquemos internacionalmente los antipoblacionistas no se necesita nada más.
Seguro que me van a entender mucho desde el principio; e interactivamente nos entenderemos cada vez mejor, abriendo la puerta a los que tienen poco o ningún conocimiento del inglés. Nuestro objetivo no es la gramática ni la ortografía, sino construir un mundo pacífico y agradable a base de una población mucho menor, estabilizada y en armonía ecológica con el planeta.
El fondo común a los euroclones o eurosímiles, el esperanto entre ellos, es sin duda la base objetiva de una auxilengua universal viable. En cambio, toda ideología asociada a esa lengua, todo nacionalismo lingüístico simbólico con esa lengua... es un gran estorbo a la comunicación internacional fácil efectiva. Y no lo necesitamos quienes queremos comunicarnos internacionalmente, sin pasar por aprender todos una dificilísima lengua territorial predominante momentáneamente.
En este sentido, lo que prefiero es el ikuso o icuso, primero porque está muy depurado tecnocientíficamente, segundo porque es neutral y lo parece, y tercero porque es modificable directamente, en todo momento, por sus utilizadores al hablar o escribir.
Para terminar te pondré un ejemplo fácil de entender.
El ido, que es una herejía reformista del esperanto, parte de un principio acertado: abolir los signos difícilmente escribibles de modo estándar, quedando solamente con las letras del alfabeto latino básico, sin diacríticos. Ya que sabemos por fonética experimental que una lengua auxiliar fácil no debe tener mas que una veintena de fonemas.... en principio, estoy de acuerdo.
Ahora bien, lo que el ido gana sobre el esperanto en este sentido... lo pierde al romper con el importantísimo principio de la ortografía fonética. En esperanto, el sonido de la ka siempre se escribe con la letra k, sin ambigüedad alguna. En cambio, en ido pueden usarse (y de modo que no queda a libertad del usuario) las siguientes combinaciones: k, x, ks, kz, qu, ku, kw que, a menudo, suenan igual o casi igual. Resulta un caos peor que el de muchas lenguas territoriales con ortografía más fonética en este aspecto, por ejemplo el turco. Y quien quiera simplificar toda esta fronda se encontrará con que, tras una aparente apertura a la reforma... las cosas son tan irreformables y rígidas en el ido como en el esperanto, o casi.
La solución, claro, es usar solamente las letras del alfabeto latino básico, pero sin dígrafos, dífonos ni excepciones. O sea, con ortografía totalmente fonética en la teoría y en la práctica. Y si alguien quiere proponer y practicar reformas ortográficas, ¡que lo haga libremente! Para comunicarnos los antipoblacionistas unos con otros, eso no va a ser un obstáculo.
Cordialmente, de Alexandre Xavier Casanova Domingo, correo electrónico trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arroba yahoo punto es).

Reen al la supro