Al la enhavo

Forpasis heroo

de Zam_franca, 2021-januaro-02

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2021-januaro-02 22:48:50

Esperantisto, anarkiisto kaj SAT-ano, Eduardo Vivancos forpasis la 30-an de decembro. SAT gratulis lin ĉar li estis en septembro, kiam li 100-jariĝis, la plej malnova membro de SAT. Naskita en Barcelono en 1920, li esperantistiĝis en 1936, en etoso de socia revolucio. Li tre june aliĝis al anarkiisma IJLL (Iberia Junul-Liberecana Federacio) kaj en 1935 li aliĝis al anarkiisma sindikato CNT, kiun li neniam forlasis. En 1938, la frankista armeo invadanta Katalunion, la situacio estis kriza ĉirkaŭ la juna Vivancos. Sed tiu kvazaŭ-adoleskulo, 18-jara viro rifuzis rezigni kaj volonte eniris la la 26-an Divizion, eksa kolono Durruti, ideologie arnakiisma, por kontraŭbatali faŝismon.
Sed frankistoj plu kaj plu invadis Katalunion, konstante antaŭenirante, kaj Vivancos devis ekziliĝi Francujen. En franca koncentrejo li renkontis la elstaran katalunan esperantiston Jaume Grau Casas.
Eduardo Vivancos vivis en Francujo ĝis 1954, kaj poste ekvivis en Kanado ĝis sia forpaso. Li tie aktivis en kontraŭfrankistaj ekzilulaj rondoj.

Mi ne estas anarkiisto. Sed mi dankas s-ron Vivancos pro lia kontribuo al la batalo kontraŭ faŝismo, kiu iĝis tuteŭropa kaj tutmonda batalo nur kelkaj monatoj post la malvenko de la hispana respubliko.
La esperantistaro fieru pro havi tian elstaran heroon, kaj nia devo nun estas ne forgesi honori la memoron de niaj herooj.

Reen al la supro