Al la enhavo

policano aŭ policisto?

de jawq81, 2008-novembro-15

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

jawq81 (Montri la profilon) 2008-novembro-15 14:59:01

En la lernolibro "Esperanto", de David Richardson, mi vidis la sekvantan frazon:

"Ni jam havas policanon malantaŭ ni!"

Konsideru: polico>policano>policist(in)o.

Kiu vorto estus pli bona por uzi: 'policano' aŭ 'policisto'? Ŝajnas al mi, 'policisto' estus pli ĝusta.

Dankon. demando.gif

Matthieu (Montri la profilon) 2008-novembro-15 15:11:14

Fakte ambaŭ vortoj ĝustas. Mi pensas, ke vi povas uzi tiun, kiu pli plaĉas al vi.

Rogir (Montri la profilon) 2008-novembro-15 20:55:18

Mi pensus ke policisto estus la ĝusta vorto, sed multaj ankaŭ uzas policano do fakte ambaŭ ĝustas.

jawq81 (Montri la profilon) 2008-novembro-15 21:06:28

Dankon, Mutusen kaj Rogir, pro la respondo. Mi opinias, ke mi mem preferus uzi 'policisto'.
Denove, dankon.

Reen al la supro