Mergi la conținut

Pri pozitiveco de la Ekonomia Krizo.

de Andreo Jankovskij, 17 decembrie 2008

Contribuții/Mesaje: 14

Limbă: Esperanto

Andreo Jankovskij (Arată profil) 17 decembrie 2008, 22:47:08

lango.gif

Pri pozitiveco de la Ekonomia Krizo.
Ĉu la homaro fariĝos pli saĝa post ĉi tiu ekonomia krizo?

...

Frankouche (Arată profil) 17 decembrie 2008, 22:53:07

Ne.

Kiel la militoj kiuj ĉiam devis esti la lastajn...

Rogir (Arată profil) 18 decembrie 2008, 00:07:42

Eble ni laboros malpli senlace, kaj malpli detruos la ĉirkaŭaĵojn.

andogigi (Arată profil) 18 decembrie 2008, 00:54:02

Ne. Homaro neniam lernos. Ni havis depresion en la jaro 1930 pro mono estis pruntita malbone de la bankoj. Kiel diferencas nuntempe?

alfred14 (Arată profil) 18 decembrie 2008, 05:23:07

Andreo Jankovskij:lango.gif

Pri pozitiveco de la Ekonomia Krizo.
Ĉu la homaro fariĝos pli saĝa post ĉi tiu ekonomia krizo?

...
ĉu la homaro volas vere fariĝi pli saĝa?
hodiaŭ la mono estras la mondo, kaj estros la mondo morgaŭ
bedaŭrinde
la homoj ne volas vere ŝanĝi

Irena Milutenko (Arată profil) 18 decembrie 2008, 14:25:08

...

Saĝecon al la homaro!

Miland (Arată profil) 18 decembrie 2008, 14:28:57

Ĉi-foje, malsimile al la depresio de la 1930-a jardeko, ĉiuj gravaj registaroj agis tuj por limigi la malbonan efikojn de la fiasko, kaj pripensi plibonigitajn bankan regulsistemojn. Tial mi ankoraŭ esperas pri la aituacio. Krome, taŭgas ke ni estu esperantoj, ĉu ne?

tosi (Arată profil) 19 decembrie 2008, 09:40:08

la homaro, ne.

sed iuj de la homaro, jes. sal.gif

Rogir (Arată profil) 19 decembrie 2008, 15:33:09

ĉiuj gravaj registaroj agis tuj por limigi la malbonan efikojn de la fiasko
Sed mi dubas ĉu ili faris la ĝustan agon. Ili faris ĉion kion ili povis por konservi la nunan prosperon kaj prezojn, sed ili estas artifike altaj!

alfred14 (Arată profil) 20 decembrie 2008, 06:12:17

Rogir:
ĉiuj gravaj registaroj agis tuj por limigi la malbonan efikojn de la fiasko
Sed mi dubas ĉu ili faris la ĝustan agon. Ili faris ĉion kion ili povis por konservi la nunan prosperon kaj prezojn, sed ili estas artifike altaj!
kion vi proponas?
mi proponas mian grandan amikon : karlo M.
nenio pli bona
rideto.gif

Înapoi mai sus