Al la enhavo

Kie oni diras 'to cope' aŭ 'to manage' en via lingvo?

de Miland, 2008-decembro-18

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-decembro-18 16:11:17

La angla verbo 'to cope' aŭ 'to manage' temas ne nur pri eltenkapablo, sed la kapablo aktive pritrakti situaciojn, aŭ ja la tutan vivon.
Ĉu estas vorto (aŭ vortgrupo) esprimanta la saman ideon en via lingvo?

rosto (Montri la profilon) 2008-decembro-19 08:14:38

Laŭ Oksforda angla vortaro:

cope - manage successfully; be capable of managing;

manage 1 - control: managing a business/ one's wife

"managing a business" - ruse ŝajne estas "управлять делами" aŭ "вести дела".
Pri "managing one's wife"... ĉu tio entute eblas? Ŝajne "строить жену" taŭgas, sed tio estas slang.

manage 2 - succeed: I shan't be able to manage without help. We can't manage with these poor tools.

Ĉi tie "to manage" ruse - "справляться", "управляться".

Rusa radiko -прав- ŝajne havas pli proksiman rilaton al tiu signifo.

Rusa radiko -прав- ankaŭ havas signifon de esperanta prav- (ĝi sonas same)

Rusa radiko -прав- ankaŭ havas preskaŭ ĉiujn signifojn de angla "right": dekstra, justa, korekta, rajto. (shajne прав=right per hindeŭropa pralingvo.)

Jen, ni kutime esprimas signifon de "manage" per koncepto de "right".

Rusa ŝerca proverbo: "Прав тот, у кого больше прав" - "Tiu pravas, kiu pli da rajtoj havas".

Brilanta Stelo (Montri la profilon) 2008-decembro-19 08:21:56

Oni povas uzi la frazon "to deal" aŭ "to deal with" angle ankaŭ.

Rogir (Montri la profilon) 2008-decembro-19 15:40:37

Dependas je la ekzakta kunteksto, sed ofte vi povas uzi scipovi.

Reen al la supro