Al la enhavo

Temoj de la forumo

de Frankouche, 2007-januaro-12

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

Frankouche (Montri la profilon) 2007-januaro-12 19:30:07

Saluton karuma Lernu rido.gif

Mi pensas ke mankas precizajn temojn en la forumo.
La nuntemoj estas nur pri (nask)lingvojn aŭ ,evidente, esperanto.

Multaj mesaĝoj pri malsimilaj temoj kunordometas en la sama forumtemo, ekz "interŝanĝoj": birdoj, gramatiko, socio, religio, legado... pardonu min sed miksaĉas

Eblus malsimili tion per temidoj el la ĉefa temo?

joco (Montri la profilon) 2007-marto-11 18:48:39

Frankouche:Saluton karuma Lernu rido.gif

Mi pensas ke mankas precizajn temojn en la forumo.
La nuntemoj estas nur pri (nask)lingvojn aŭ ,evidente, esperanto.

Multaj mesaĝoj pri malsimilaj temoj kunordometas en la sama forumtemo, ekz "interŝanĝoj": birdoj, gramatiko, socio, religio, legado... pardonu min sed miksaĉas

Eblus malsimili tion per temidoj el la ĉefa temo?
Ankau mi atendas tian evoluigon, helponte serĉadon, superrigardon minimume per aboco-ordiga ebleco.

joco (Montri la profilon) 2007-marto-11 18:53:08

Kelkajn - eble ĝenerale interesajn - temojn ni esperantigite trametis en la e-linva parton de la forumo, en la fadenon "pri ĉio cetera".
Kiel trovi inter la kreskanta numero de la mesaĝoj?
Kelkajn temojn ni transportis ankau el la E-lingva parto hungarigite pro niaj komencantoj, interesuloj.

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-04 13:05:29

Mi komencas cerbumi pri tiu ĉi propono. La forumoj iĝas pli kaj pli popularaj kaj ĉiumonate aperas pli da mesaĝoj. Eble venis tempo por aldoni pli da temoj por la parto en Esperanto.

Nun la kategorio "En Esperanto" enhavas la jenajn temojn: "Interŝanĝoj", "Testejo", "Pri la paĝaro", "Pri ĉio cetera". Kiujn temojn indus aldoni? Ĉu eble taŭgus "Novaĵoj" (oni rajtus publikigi tie iujn interesajn novaĵojn pri la movado kaj Esperanto), "Pri Esperanto" (por diskutoj pri la lingvo, ekz. pri la gramatiko)... Ĉu tio dume sufiĉas aŭ ĉu iu havas ankoraŭ iujn proponojn?

Oseledec (Montri la profilon) 2007-majo-05 14:13:49

Estimata Jev!
Mi proponas aldoni:
- Pri Esperanto aŭ Instruado kaj lernado (Konsultejo???)
- Pri diversaj lingvoj
- Ŝercado???

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-06 12:25:18

Pri kio forumanoj babilas?
Unue, pri la lingvo mem.
Due, pri aliaj diversaj lingvoj.
Tria ĉefa temo estas humuro.
La kvara estas ŝatata Miela temo pri io ajn.
Verŝajne, estas ne malbone krei fakon "Hobioj".

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-06 12:37:58

Mi iomete ne komprenas diferencon inter la temoj "Interŝanĝoj" kaj "Pri ĉio cetera".
En ambaŭ kazoj forumanoj konstante interŝanĝas pri ideoj, opinioj, pensoj, skribas siajn ŝercojn, publikigas fotojn kaj aliojn.
Pli simple estas fari novan temon en "Pri ĉio".
Kio estas la ĉefa diferenco?

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-06 18:37:17

Mi aldonis kelkajn novajn temojn, ni vidu, ĉu ili multe estos uzataj.

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-06 18:38:26

Terurĉjo:Mi iomete ne komprenas diferencon inter la temoj "Interŝanĝoj" kaj "Pri ĉio cetera".
En ambaŭ kazoj forumanoj konstante interŝanĝas pri ideoj, opinioj, pensoj, skribas siajn ŝercojn, publikigas fotojn kaj aliojn.
Pli simple estas fari novan temon en "Pri ĉio".
Kio estas la ĉefa diferenco?
Ankaŭ mi ne tre bone komprenas, mi demandos tiun personon, kiu kreis la temon "Interŝanĝoj".

Jev (Montri la profilon) 2007-majo-13 12:12:36

Terurĉjo:Mi iomete ne komprenas diferencon inter la temoj "Interŝanĝoj" kaj "Pri ĉio cetera"
Ni decidis, ke verŝajne indas ŝanĝi la temon "Interŝanĝoj" al iu alia nomo. Ĉu vi havas proponojn pri tio? Kiel nomiĝu tiu temo?

Reen al la supro