Al la enhavo

"Eurovido 2009" kaj politiko

de sigkalis, 2009-majo-12

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

alfred14 (Montri la profilon) 2009-majo-16 05:39:09

Fuzzy:Ĉu tute ne ekzistas Eŭrovid-ŝatantoj? Mi neniam aŭdis ke iu amas la konkurson. Por kiu do oni ĝin aranĝas ĉiujare?
mi ŝatas la konkurson, mi ĉiam spektis ĝin kun granda plezuro
aliaj kanzonoj, aliaj landoj, aliaj kulturoj... tute kion mi ŝatas do......vespere mi spektos!!!

sigkalis (Montri la profilon) 2009-majo-16 09:22:15

Kial ĉi konkurso estas montrata tarde vespere? Oni povus montri ĉin konkurson frue.

En Litovio ĉi konkurso estas montrata je la 22-a horo. Fino de la konkuro estas nokte. Mi ne spektas la finon de konkurso, ĉar mi volas dormi.

Mi spektas la konkurso en interreto tage.

Rogir (Montri la profilon) 2009-majo-16 22:16:57

Evidente Norvegujo venkis.

Matthieu (Montri la profilon) 2009-majo-16 22:27:33

Mi ne ŝatis ilian kanton. malgajo.gif
Mi preferis la islandan.

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-17 06:22:41

Mi preferis la Svedion.
Due, la Islandan.
Mi opinias, ke la Norvegio vinkis, ĉar la kantantokolekto estos pli vendema....

richardhall (Montri la profilon) 2009-majo-17 07:29:56

crescence:Mi opinias, ke la Norvegio vinkis, ĉar la kantantokolekto estos pli vendema....
Eble vi pravas. Sed kutime, politiko decidis la venkon. Estis bona resulto, mi pensas.

(Mi ne vidis la konkurson. Anstataŭe, mi vidis la novan filmon 'Star Trek'.)

prz_rulez (Montri la profilon) 2009-majo-17 07:46:06

Rezultatoj de la duonafinalojn:
http://diggiloo.net/?scoreboard.2009.semi1
http://diggiloo.net/?2009.semi2
Malena Ernman estis kvara en la duonafinalo kaj dudekuna en la finalo shoko.gif Nekredebla...
Slovakujo, Slovenio kaj Latvio malnoble, kompato. eble oni estis tro malsimpla por homoj... malgajo.gif

dobri (Montri la profilon) 2009-majo-17 09:09:47

Al mi ĉijare ne tro plaĉis la kantoj. Eble tio fariĝis same dum pasintaj jaroj, ĉar oni ne estas alkutimiĝinta al la novaj kantoj.
Tamen iomete plaĉis al mi kantoj el Andoro, Belgio, Nederlando, Makedonio, Svedio, Turkio kaj Rumanio. Kiel videblas, venkis Norvegio kun tute ordinara kanto.
Islanda kantistino estis ĉarma, tial mi gratulas ŝin pro la dua loko!

Leporino (Montri la profilon) 2009-majo-17 17:55:06

Por mi estas tradicio vidi la "Eurovision Song Contest". Ekde mi estis eta knabino mi ĉiujare vidis ĝin. La muziko ofte ne estas lau mia gusto sed estas amuza spektaklo, ĉu ne?! okulumo.gif

Multaj homoj en Germanio renkontiĝas por vidi la konkurson kune.

Ĉu vi konas ABBA? Mit tre ŝatas la muzikon de ABBA kaj ili venkis en 1974. rido.gif

Amike,
Åsa

Reen al la supro