Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-01 19:43:25

Novgorod, 26a de julio. Arkeologoj festas Tagon de betulletero. Oni alportas novtrovitan betulleteron. Post horo oni legas ĝin: "Mi sendis al vi ses barelojn da vino"

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-07 09:10:21

Naskita rampi ne povas flugi (Maksim Gorjkij)
Naskita rampi trarampas ĉie (Elena Solovjova)

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-07 12:55:20

Distriĝema instruisto

Leciono… Instruisto redonas ellaboraĵojn... Anstataŭ noton Joĉjo vidas vorton „idioto”. Li rigardas instruiston kaj diras:
– Sinjoro, kiel vi estas distriĝema! Anstataŭ surskribi noton vi subskribis vin!

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-09 07:55:26

Inventema Joĉjo

En dua klaso instruistino ordonas:
– Infanoj, vi inventu propoziciojn kiuj inkluzivos la vortojn: „certe” kaj „ĉar”. Post momento la lernantoj respondas…
Sonjo diras: “Certe morgaŭ alvenos gastoj ĉar patrino kuiras multe da supo”.
Marko diras: “Certe hodiaŭ estos bela vetero ĉar nokte estis multe da steloj”.
Joĉjo diras: “Per vojo iras maljuna Novakova kaj subbrake tenas New York Times”.
– Joĉjo, kie “certe” kaj “ĉar"!?
– Certe ŝi iras feki ĉar ŝi ne konas la anglan – respondas Joĉjo.

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-13 06:28:03

Ke subteni bonan figuron kaj bonajn interrilatojn, vi devas plenumi la sama ago: ĝustatempe fermi sian buŝon.

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-13 06:56:55

Por ke ... la saman agon: ... vian buŝon.

prostof (Montri la profilon) 2018-oktobro-13 17:16:19

Mi ne povas devigi vin (aŭ aliaj ) ne parolos kaj ne manĝos. Vi povas fari tion. Vi ne povas devigi min aŭ alia persono ne parolos aŭ manĝos.

StefKo (Montri la profilon) 2018-oktobro-14 17:41:11

Bonŝanca bofilo

Unu viro turniĝas al polico…
– Do vi diras ke via bopatrino malaperis antaŭ samajno? – demandas policisto.
– Jes.
– Do kial vi anoncas al ni pri tio nur hodiaŭ?
– Ĉar mi ne povis kredi al mia bonŝanco….

sergejm (Montri la profilon) 2018-oktobro-22 17:59:33

– Abram, kiel vi povis edzinigi vian solan filinon Saran kun Mojŝa? – vi ja mem diris, ke li ŝtelas el via kaso!
– Mi ne povas reeduki Mojŝan! Tamen nun ĉion, kion li ŝtelos ĉe mi, li portos al mia Sara!

StefKo (Montri la profilon) 2018-novembro-07 19:01:57

Psalmoj bonaj por ĉio (malnova juda anekdoto)

Al rabeno alkuras ploranta judino:
Rebbe, mia infano malsanas!
– Je kio ĝi suferas?
– Je lakso.
– Eldiru psalmojn.
Post du tagoj la sama virino aperas ĉe la rabeno. Ĉifoje plendas pri obstina obstrukco de sia infano.
– Eldiru psalmojn – diras la rabeno.
– Sed, rebbe, la psalmoj kaŭzas obstrukcon! – diras la mira virino.

Reen al la supro