Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-01 12:24:19

Postsilvestraj rememoroj

Unua de januaro. Triopo da studentoj rakontas siajn silvestrajn impresojn…
– Mi estis sur Majorko. Kia lukso…, plaĝo…, drinkaĵoj…, knabinoj… – rakontas la unua.
– Mi estis en Alpoj. Neĝo ĝis akselo…, skiado… kaj kiaj knabinoj! – rakontas la dua.
– Kaj vi, kie vi estis? – ili demandas la trian, silentan.
– Miaj kunuloj, mi estis kune kun vi en tiu ĉi ĉambro sed mi ne fumis tiun aĉaĵon kiun vi fumis!

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-01 12:48:11

Oni utilas lerni fremdajn lingvojn

Vespero de Silvestro en arbaro. Eleganta vulpino iras al silvestra balo… Subite en arbustoj ŝi aŭdas klukadon.
– Ho, ho! Ia kokino en arbaro! Tia manĝeto taŭgos antaŭ la drinkado…
Kaj ŝi plonĝis en la arbustojn…
Post momento ŝi elsaltas el la arbustoj distaŭzita, sen la vosto kaj malantaŭ ŝi – lupo ĝustiganta la pantalonon. La lupo diras:
– Rimarku, rufulino, oni utilas lerni fremdajn lingvojn.

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-03 12:45:01

Optimistoj studas la anglan, pesimistoj la ĉinan, realistoj mitraleton de Kalaŝnikov.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-04 11:59:09

Tiel naskiĝas klaĉaĵoj...

Interparolas du najbaroj:
- Ho, ho, najbaro! Kiel vi petolis nokte kun edzino! Mi timis ke la lustro falos al mi sur la kapon!
- Vi vidas, najbaro, tiel naskiĝas klaĉaĵoj. Mi, sincere, forestis ĉi-nokte en la domo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-05 14:31:44

Spitema lernantino

En lernejo por knabinoj instruistino diras:
– Ni vivas, knabinoj, en malfacilaj tempoj. Vi memoru, por en momento de la avido meti al si la demandon: “ĉu unu horo de la plezuro valoras la tutan postan vivon en la honto?”.
Kontraŭ tio unu knabino leviĝas kaj demandas:
– Pardonu min, kaj kiel fari por ke la plezuro daŭru unu horon?

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-06 01:36:11

Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-06 09:26:32

sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.
Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?

StefKo (Montri la profilon) 2019-januaro-06 09:42:53

Plendado de unu malbelulo

Unu viro plendas:
"Mi sciis ke mi ne estas belulo, sed mi falis en malesperon kiam mi trapasis apud putinoj kaj tiuj komencis ŝajnigi atendantajn buson".

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-06 13:14:43

StefKo:
sergejm:Fablo 'Ruĝa Ĉapeto' instruas nin ke por lupoj estas danĝere promeni en arbaroj, kie ili povas renkontiĝi kun malgrandaj knabinoj.
Tio estas humuro el lernejaj kajeroj?
Tio estas epigrafo de unu ĉapitro el unu libro.

sergejm (Montri la profilon) 2019-januaro-06 13:34:38

El resumo al 'Pordoj de tempo' de Philip Jose Farmer:
Al kontraŭusononanoj ankaŭ estas donaco: Usono mankas.

Reen al la supro