Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 21:49:18

sergejm:Ruse "pecego" povas esti tradukata malsame - "кусище", "кусман" ktp. mencitaj estas de virgenro, sed ili ne estas uzataj kun "ĥolero"
Kaj "кусище" ne estas "glutaĵo", "manĝaĵpeco", "manĝero"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 05:12:16

"Peco" ofte signifas "manĝaĵpeco" - do jes.
"-eg-" ofte estas tradukata per adjektivo "огромный" - "grandega", "-ищ-" ofte havas negativan impreson.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 11:38:24

sergejm:"Peco" ofte signifas "manĝaĵpeco" - do jes.
"-eg-" ofte estas tradukata per adjektivo "огромный" - "grandega", "-ищ-" ofte havas negativan impreson.
Pola ekvivalento estas -isk- , ekz. dom - domisko

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 13:54:51

"домишко" - "domaĉo"
"домище" - "domego" (sen negativo)

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 15:21:04

Malĝentila knabo

Lerneja diskoteko. Joĉjo aliras al unu knabino kaj demandas:
– Vi dancos?
– Jes! – respondas kontenta knabino.
– Bonege! Ĵus mankas al mi ia sidloko.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-30 07:44:42

He, tiuj ŝanĝemaj grandaĝaj viroj!

Rendevuis grupo da 50-jaraj abiturientoj de unu edukejo.
– Kien ni iros? – demandas unu.
– Plej bona estos la restoracio „Sub Ora Leono” – diras dua. – Tie estas belfiguraj, belformmamaj, longkruraj kelnerinoj…
La cetero konsentis kaj ĉiuj iris al la restoracio…
Pasis dek jaroj… La abiturientoj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. Tie oni donas bongustan facile digisteblan manĝaĵon...
Ĉiuj konsentis kaj iris al la restoracio…
Pasis sekva deko da jaroj… La abiturientoj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. – Tie estas oportuna alpaŝejo…
Ĉiuj konsentis kaj iris al la restoracio…
Pasis sekva jardeko… Parto de la abiturientoj jam mortis. Kelkaj rendevuis refoje. Refoje aperas ankaŭ la sama problemo: „Kien turni sin?”.
– Povas esti la restoracio „Sub Ora Leono”? – proponas unu. – Ni neniam vizitis ĝin…

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-05 17:01:39

Elemento de mia patro

Instruisto demandas Joĉjon:
– Kiajn elementojn vi konas?
– Fajron, akvon kaj bieron.
– Bieron? Kion vi eldiras, Joĉjo?
– Jes. Ĉiam, kiam mia patro ebria revenas hejmen, mia patrino diras: „La patro refoje estas en sia elemento”.

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-06 07:21:02

Por kio preĝas laŭdeca filino?

Filino kun sia fraŭlo enfermiĝis en la cambro. Ŝia sciama patrino gluas sian okulon al la serurtruo kaj vidas… gejunulojn preĝantajn sur la planko. Kortuŝita eniras en la ĉambron kaj diras:
– Kiel laŭdecaj infanoj vi estas, kaj mi suspektas vin pri senhontaj agoj… Por kio vi preĝas, filinjo?
– Por la menstruo, panjo…

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-07 07:18:43

Volitivo laŭ Joĉjo

Leciono de gramatiko…
– Joĉjo, diru ian frazon en indikativo.
– Ĉevalo tiras ĉaron.
– Bone Joĉjo! Kaj nun diru ĝin en volitivo.
– Hot!

StefKo (Montri la profilon) 2019-majo-08 07:36:22

Ho, tiuj esploremaj infanoj!

En preĝejo momente komencos edziga ceremonio. Gefianĉa paro paŝas al altaro…
– Patrinjo, kial la novedzino vestiĝis per tia bela blanka robo? – demandas knabineto observanta la ceremonion.
– Sciu, filinjo, ŝi volas montri al ĉiuj kiel ŝi estas feliĉa.
– Do kial la novedzo vestis sin nigre?

Reen al la supro