Al la enhavo

Malrapideco de lernu

de Eddycgn, 2009-decembro-15

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Eddycgn (Montri la profilon) 2009-decembro-15 23:09:01

Dum la lastajn tagojn la konstruado de la paĵaroj de lernu! estas tre malrapida.
Ofte tute ne sukcesas konektado.
Ĉu vi trovas la saman problemon?
Kio povus esti la kaŭzo?

Hispanio (Montri la profilon) 2009-decembro-15 23:10:38

Jes, mi havis (kaj havas) la saman problemon.

Eble, pro la multa nombro da vizitantoj, pro la bildo de Gugel rideto.gif

Frankouche (Montri la profilon) 2009-decembro-15 23:36:33

Tio malrapidas kiel la divastigo de la esperanta...

Mi kulpigis mian komputilon kaj menacis ĝin ke mi frapos ĝin !

Nu, kiujn ŝtultaĵojn Zam faris kun serviloj ?

Jev (Montri la profilon) 2009-decembro-16 13:37:19

Se iu ankoraŭ ne aŭdis, lernu! hieraŭ havis grandan nombron de vizitantoj pro reklamo, kiu aperis ĉe Google. Dum la tago la paĝaron vizitis ĉ. 30000 unikaj vizitantoj. Pro tio la servilo kelkfoje ne povis elteni, ĉar lernu! ne estis preparita por tia subita kresko de vizitantaro.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-16 13:45:08

Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.

Ironchef (Montri la profilon) 2009-decembro-16 14:15:19

Rogir:Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.
Mi konsentas! Esperu ni ke eble la kutima misinformo pri Esperanto eble pli ŝanĝiĝis hieraŭ pro la novan informon kiun uloj eblis atingi per Google.

Jev (Montri la profilon) 2009-decembro-16 14:45:19

Rogir:Tridekmil! Kia granda sukceso! Por tio mi volonte suferas malrapidecon.
Jes, kaj ni ankaŭ hodiaŭ daŭre havas pli da vizitantoj ol kutime. En la reto multaj ret-gazetoj kaj blogoj informis pri la okazaĵo kaj nun venas al lernu! homoj, kiuj legis tiujn informojn. Hodiaŭ ni ne atingos pli grandan nombron de unikaj vizitantoj ol ni havis hieraŭ, sed hodiaŭ ni povas ekhavi novan rekordon - la plej altan nombron de trarigarditaj paĝoj dum unu tago. Jam nun (hodiaŭ) niaj vizitantoj trarigardis pli da paĝoj ol hieraŭ dum la tuta tago.

Rogir (Montri la profilon) 2009-decembro-16 18:55:37

Mi esperas baldaŭ bonveni novajn lernantojn kiel lingvohelpanto, sed ankoraŭ neniun mi vidis.

Reen al la supro