Al la enhavo

Kiel oni tajpas ĉine?

de Terurĉjo, 2007-majo-08

Mesaĝoj: 25

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-12 06:24:14

Mielo:Kvankam laŭ mi estas tre malsimpla tiu tajpado. Mi komprenas, ke vi volas gardi viajn skribadon sed ĉu ne estos pli simpla, se vi uzas ekz. latinajn literojn. Pardonon ! rido.gif Mi demandis stultaĵon, ankaŭ ni hungaraj insititas pri nia hungara alfabeto.
Jes, ĉiuj popoloj insistas pri siaj lingvoj, alfabetoj (aŭ hieroglifoj). Antaŭ preskaŭ cent jaroj, iuj Ĉinoj ankaŭ havis ideon uzi latina alfabeto anstataŭ hieroglifoj, sed finfine pro la sono de malkonsento, ni daŭrigis uzi hieroglifojn. rido.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-13 01:35:44

Multaj slavaj popoloj skribas latine (poloj, ĉeĥoj kaj aliaj), sed mi ne povas eĉ imagi versojn de A.Puŝkin aŭ romanojn de L.Tolstoj, skribitajn per latinaj literoj.
Tamen ekzistas diversaj projektoj latinigi la rusan, sed mi entute ne apogas ilin.

Blanka Meduzo (Montri la profilon) 2007-majo-15 04:27:15

Saluton!
Ankaŭ Japanoj uzas hieroglifojn (ideografiaĵojn kun fonetikaĵojn).
Geneze ankaŭ japana fonetikaj literoj estas hieroglifoj.

Ankaŭ en Japanio, antaŭ 80 aŭ 100 jaroj fama verkisto asertis, ke Japanoj devas uzi Francalingvo.
Sed la aserto ne povis preni ĉies apogoj. Japanoj amas hieroglifojn, mi pensas. Kaj, ĉar granda diferenco ekzistas inter Japana-lingvo kaj Eŭropa-lingvo.

Hieroglifojn de ĉino havas multajn raciecojn, rendimentecojn, belecojn, kaj ideon pri homo-vivo-morto. Mi legis librojn pri genezo de literoj.

Pardonu pri mia malbona frazojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-16 20:58:30

黄鸡蛋:La ĉinaj ideogramoj, laŭ mia opinio, estas parte hieroglifaj parte ideografiaj kaj, parte kaj ideografiaj kaj fonetikaj. La hieroglifaj skribaĵoj estis kreitaj antaŭ kelkmiljaroj. Ekz. "山"(shan1, monto) devenas de la formo de monto. Hieroglifaj skribaĵoj estas simplaj, kvankam iuj el ili neniom similas al la afero. Skribaĵoj tute ideografiaj, enhavante ideajn kaj montrajn, estas ne multaj, kaj ili multe devenas de la hieroglifaj. Ekz. "旦"(dan4, mateniĝo), deveninte de "日"(ri4, suno), priskribas tion, kiam la suno leviĝas super la teron. Plejmultaj ĉinaj skribaĵoj estas ideagrafi-fonetikaj. Ekz. Pri "燃"(ran2, bruli), deveninta de "火"(huo3, fajro) kaj "然"(ran2), la "火" signifas ke la skribaĵo temas pri fajro, kaj la "然" signifas ke la skribaĵo elparoliĝas laŭ "然"(ran2). Eble, ideogramo estas la plej taŭga nomo por la ĉina skribaĵo.
Kiel vi diferencigas tiajn bildetojn? Mi mem uzas okulvitrojn kaj longatempe tre atenteme kaj pacience pririgardis ilin. Sed mi vidis nur belajn bildojn. 燃, 然 rideto.gif

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-19 06:53:00

Terurĉjo:Kiel vi diferencigas tiajn bildetojn? Mi mem uzas okulvitrojn kaj longatempe tre atenteme kaj pacience pririgardis ilin. Sed mi vidis nur belajn bildojn. 燃, 然 rideto.gif
Bildeto? Tio ja estas la impreso de ne-Ĉinoj al la ideogramoj... Eble, por skribi en multaj aliaj lingvoj, necesas nur meti la literojn unu post aliaj, sed por skribi ĉine, necesas meti iujn partojn ĝuste, kiel konstrui ian belan konstruaĵon. Por diferencigi la ideogramojn, eble necesas disigi ideogramon en iujn partojn (ideogrameroj?) kaj do kompari ilin... Por disigi ideogramon ĝuste, necesas... eble kiel disigi konstruaĵon. Fakte, parton oni povas disigi ankoraŭ en la plej erajn elementojn. Ekzistas kvin specoj da tiaj elementoj: "一", linio de maldekstro al dekstro; "丨", linio de supro al malsupro; "丿", arko de supro-dekstro al malsupro-maldekstro; "丶", mallonga linio aŭ longa arko de supro-maldekstro al malsupro-dekstro; La lasta speco estas nerekta, kiel "乙" aŭ iuj aliaj. Certe, multaj Ĉinoj jam havas kelkajn milojn da bildoj en siaj cerboj, kaj povas diferencigi la ideogramojn facile. Tamen eble vi povus provi disigi la ideogramojn rideto.gif
PS. Ŝajnas, ke Koreoj ankaŭ konstruas bildojn, kvankam la bildoj estas fonetikaj.

Reen al la supro