Al la enhavo

Esperanta sonoj en aliaj lingvoj

de utku, 2011-novembro-07

Mesaĝoj: 38

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2011-novembro-07 14:49:17

darkweasel:
Kirilo81:Kontraŭe al darkweasel, en la germana ekzistas diferenco inter 's' kaj 'z', nome inter vokaloj: reisen [rajzen] (vojaĝi) - reißen [rajsen] (ŝiri).
Ha jes, vi tute pravas. En mia antaŭa mesaĝo mi pensis pri vortoj kiel Sonne, kiuj en la nordo havas z-sonon, sed en la sudo havas s-sonon.
Jes, prave, kaj en nordaj dialektoj estas tendenco voĉigi ĉiun 's' antaŭ vokaloj, dum en la sudaj estas mala tendenco, tiel ke la du supraj ekzemploj parte estas ambaŭ elparolataj jen [rajzen], jen [rajsen].

Laf (Montri la profilon) 2011-novembro-07 23:45:04

Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.
Ĝuste! Dum unu internacia esp renkontiĝo LKK organizis anketon kun demando: el kiu lando esperantistoj plej klare prononcas vortojn? Ĉiuj sendube voĉdonis al poloj.
En la serba ekzistas ĉiuj esperantaj vortoj kaj ankoraŭ kvar aliaj. De esperantaj vortoj en la serba ne ekzistas nur ĥ kaj ŭ.

vidas vandenis (Montri la profilon) 2011-novembro-08 08:36:45

Laf:
Ĉiuj esperantaj sonoj troviĝas en la pola lingvo - poloj parolas esperante sen pli grandaj problemoj.
Ĝuste! Dum unu internacia esp renkontiĝo LKK organizis anketon kun demando: el kiu lando esperantistoj plej klare prononcas vortojn? Ĉiuj sendube voĉdonis al poloj.
En la serba ekzistas ĉiuj esperantaj vortoj kaj ankoraŭ kvar aliaj. De esperantaj vortoj en la serba ne ekzistas nur ĥ kaj ŭ.
Verŝajne ne vortoj sed sonoj, literoj?
En litova lingvo kaj en Esperanto ĉiuj sonoj estas samaj(almenaŭ mi tiel pensas).
Majstro nelonge, sed vivis en Litovio, kaj eble atentis ,ke sonoj en litova estas tre klaraj,facile prononceblaj.
Amike.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-08 19:23:16

Forigite

Laf (Montri la profilon) 2011-novembro-08 22:59:57

Verŝajne ne vortoj sed sonoj, literoj?
Ho...! Kia eraro?! shoko.gif Vi tute pravas, fakte temas pri literoj. Dankon vidas vandenis!

Heliogabalus (Montri la profilon) 2011-novembro-09 17:52:49

Hyperboreus:Hispana
Etaj klarigoj:

C c (ne ekzistas en la hispana, sed hispanlingvanoj facile povas elparoli ĝin)
Ĝ ĝ (hispanlingvanoj havas problemojn elparoli ĉi tiun sonon)
H h (Verdire, en latinameriko ni havas preskaŭ la saman sonon. Nia “j”)
Ĥ ĥ (ĉi tiu sono ekzistas en la hispana de Eŭropo, sed en Ameriko oni ne ofte aŭskultas ĝin, anstataŭ ĝi, ni prononcas preskaŭ kiel “h”)
Ĵ ĵ Llanto (nur en Urugvajo, Paragvajo kaj Argentino, por la resto ne estas tiom facila sono)
O o Orgasmo demando.gif (ĝin ni havas sed, ĉu ĝi estis la unua vorto kiun vi pensis por ekzempli)
Ŝ ŝ (same kiel c, ne estas hispanaj vortoj (krom neologismoj) kun ĉi tiu sono, sed ni povas elpraoli ĝin)
V v (la ekzemplo ne validas, la vorton “Viento” ni elparolas preskaŭ kiel [bjento])
Z z (efektive, ni ne havas ĉi tiun sonon krom alofone).

Hyperboreus (Montri la profilon) 2011-novembro-10 21:34:25

Forigite

troyshadow (Montri la profilon) 2011-decembro-06 21:19:18

Por rusianoj plejparte estas malfacile prononcas o kaj e,kiam ili ne estas akcentaj,ni lau rusa kutimo diras a kaj i

jeckettre (Montri la profilon) 2011-decembro-13 14:08:48

se la jenaj paroj prononciĝas ambaŭ senvoĉe, do ili ekzistas en mia gepatra:

p-b
t-d
k-g

kaj se ili devas prononciĝi senvoĉe-voĉe, do b,d,g ne ekzistas...

tute ne ekzistas en mia gepatra la jenaj:

ĉ ĝ r ŝ v z ĥ ĵ

feliĉe mi ilin konadis ĉe la angla kaj la franca.

P.S. mia gepatra estas nur unu el la hanlingvoj kaj ne reprezentas la tutan.

Matthieu (Montri la profilon) 2011-decembro-13 17:26:52

La slovaka kaj la ĉeĥa havas ĉiujn sonojn de Esperanto.

En la franca mankas h, r, ĥ kaj ŭ (nu, ĉi tiu lasta sono ekzistas en la franca, sed ĉiam komence de silabo, ne ĉe la fino). Eblas diri ankaŭ, ke la franca ne havas c, ĉ, ĝ, sed ni ja havas en kelkaj vortoj ts, tŝ, dĵ, kaj por mi apenaŭ ekzistas malsameco inter ekz. c kaj ts.

Reen al la supro