Al la enhavo

naciaj alfabetoj

de ora knabo, 2007-aŭgusto-03

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

TED110 (Montri la profilon) 2007-decembro-01 17:28:37

Kun Internet Explorer vi povas alklaki la areoj de la lingvoj... normale ili estas "okcidente"... sed kiam vi prenas "japana/ĉina", la programo komencos instali diversajn programojn por vidi la skriboj...
Kun Windows ME, XP kaj Vista. Sed mi pensas, ke la versio de la InernetExplorer pli gravas.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-01 18:14:50

Mi uzas IE kaj ne havas la problemon. Mi ĉion vidas. Dank'al Billy Pordegoj. rido.gif

ora knabo (Montri la profilon) 2007-decembro-01 22:58:39

Mi uzas Fajrovulpon ploro.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-04 20:23:36

Ĉu IE estas Interreta Esploristo?
OK:Mi uzas Fajrovulpon ploro.gif
OK, ŝanĝu la bildeton je ploro.gif .
lango.gif

jack.renee (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 14:33:58

Jen la Portugala Alfabeto:

A B C Ç D E F G H I J L M N O P Q R S T U V X Z

ps: Ni ne havas la literojn K, Y kaj W.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 14:44:00

jack.renee:Jen la Portugala Alfabeto:

A B C Ç D E F G H I J L M N O P Q R S T U V X Z

ps: Ni ne havas la literojn K, Y kaj W.
Ĉu ne ankaŭ estas 'ã Ã' en la portugala?

mnlg (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 15:57:40

Filu:Ĉu ne ankaŭ estas 'ã Ã' en la portugala?
Ili estas akcentoj, ne apartaj literoj. La itala alfabeto nur enhavas literon E, kvankam ekzistas ankaŭ variaĵoj è kaj é.

Filu (Montri la profilon) 2008-aprilo-22 17:21:03

mnlg:
Filu:Ĉu ne ankaŭ estas 'ã Ã' en la portugala?
Ili estas akcentoj, ne apartaj literoj. La itala alfabeto nur enhavas literon E, kvankam ekzistas ankaŭ variaĵoj è kaj é.
Ho!

Mi scivolemis pro tio, ke en la franca ankaŭ 'c' kaj 'ç' estas la sama litero (ekzemple en vortaroj oni ne apartigas ilin), sed ekde ambaŭ estis menciita en la originala mesaĝo, mi kredis, ke la situacio estis malsimila en la portugala ol en la franca.

richardhall (Montri la profilon) 2008-aprilo-24 09:56:17

Jen la kimra alfabeto:

a b c ch d dd e f ff g ng h i l ll m n o p ph r rh s t th u w y

http://www.ngfl-cymru.org.uk/vtc/ngfl/ngfl-flash/a...

Telperiën (Montri la profilon) 2008-aprilo-27 15:31:31

jack.renee:Jen la Portugala Alfabeto:

A B C Ç D E F G H I J L M N O P Q R S T U V X Z

ps: Ni ne havas la literojn K, Y kaj W.
Kara jack.renee, akordante kun la reformo de la portugala lingvo, kiu validiĝis ĉi-jare, la portugala alfabeto havas nun 26 literojn

Aa Bb Cc Dd Ee Ff Gg Hh Ii Jj Kk Ll Mm Nn Oo Pp
Qq Rr Ss Tt Uu Vv Ww Xx Yy Zz

Mi ne scias se en tiu ordo, sed la literoj "k","w" kaj "y" estas nun parto de nia alfabeto.
Kaj la litero "ç" ne estas aparta litero, kvankam oni distingas ĝin de "c" en la ordo de la vortaroj.

http://www1.folha.uol.com.br/folha/educacao/ult305...

Reen al la supro