Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Liter-vort-frazo Ludo

de cFlat7, 2011-decembro-25

Mesaĝoj: 8962

Lingvo: Esperanto

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-02 02:03:19

Fraĝila aŭ ne, la vero restas obstine per la atestoj en la realaĵo, kiu ĉirkaŭas nin kaj estas en ni.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-02 12:55:46

Ni estas kio? Laŭ Panteismo konsideras la universan principon de la inteligenta vivo, kiel Dion mem. Dio estas samtempe Spirito kaj materio; ĉiuj estuloj, ĉiuj korpoj en la Naturo formas Dion. Ĉu vere?

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-03 03:57:57

Valoros de tia ideo bezonas pesi kontraŭ la evidenteco.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-03 12:47:59

Ekzistas ne nonbreblaj regilioj en la mondo. La moralaj malsanoj ankaŭ infektas la nesingardaj, kiuj al ili proksimiĝas, ĉar la estroj de tiaj religioj normale estas monavidaj. estuloj.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-04 02:17:35

Estas ankaŭ personoj, kiuj tre forte volas helpi la kunulan homon.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-04 13:43:24

Helpi nekonatulon sen postulo de li aŭ ŝi ion estas nobla faro, sed tio malofte okazas, ĉar mankas amo, kiu estas la fortigilo de la vivo. Do kiam la helpo centriĝas en malsuperaj interesoj de la sekso kaj de la primitivaj posioj ĝi fariĝas karcero,kaj ne plu estas la nobla sento, kiu indigas per libera volo.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-05 03:34:00

Validaj intencoj ĉiam estas pli bona ol malbonaj motivoj.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-05 13:06:39

Motivo por esti kompatema: Kiun nun mi donacas, estos morgaŭ mia protektanto, kiam mi bezonos bonvolemon kaj senkulpigon de alia.

cFlat7 (Montri la profilon) 2020-marto-06 03:34:43

Al mi la patro diris la jene anglan proverbon: Ne rigardu la donacan ĉevalon al la buŝo.

Vinisus (Montri la profilon) 2020-marto-06 11:46:23

Bone! Ankaŭ en la portugala oni diras: Ne rigardu la dentojn de Donacita ĉevalo. Moralaĵo de la proverbo: Ne postulu tiom de iu, kiu donas al vi ion!

Reen al la supro