Al la enhavo

Mi interesiĝas

de Terurĉjo, 2007-septembro-01

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-01 12:58:32

Mi interesiĝas, ĉu la vorto "pasvorto" plaĉas al vi?
Mi opinias, ke ni povas uzi iujn aliajn variantojn de la vorto, ekzemple: sekretvorto, kaŝvorto, enigmumo lango.gif .
Mi ne havas ion kontraŭ uzado de angladevenaj vortoj en Esperanto. Multego da originalaj esperantaj vortoj estas fakte angladevenaj: help'i, kis'i, uz'i kaj cetere.
Sed pas-vorto ne signifas sekretan vorton por eniri ĉu paĝaron, ĉu forumon, aŭ programon. La verbo "pasi" signifas movadon, ĉu ne?
Kion signifas pas-vorto? ĉu kapablecon pasi per vorto al nova nivelo, loko?

Frankouche (Montri la profilon) 2007-septembro-01 15:31:30

Saluton Terurĉjo rido.gif

"Pasvorto" tradukiĝas france "mot de passe", same angle.

Eble tio estas militista vortlisto, pri ties angla kaj franca ofte similas.

France :
passer/pasi, passe/paso(loko), passage/transpaso(movo).

Mi ne scias se france tio signifas ekzakte "paso(loko) kie oni diras la bona vorto por pasi" aŭ "transpaso(movo) per la bona vorto".

Fine, "Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
Tial angle kaj france "pasvorto" ŝajnas min korekte kaj kompreneble.

Sed, ci pravas, eble "pasvorto" ne estas la bona elekta vorto, tiu ŝajnus "anglega" okulumo.gif

piteredfan (Montri la profilon) 2007-septembro-02 01:05:54

Frankouche:Saluton Terurĉjo rido.gif

"Pasvorto" tradukiĝas france "mot de passe", same angle.

Eble tio estas militista vortlisto, pri ties angla kaj franca ofte similas.

France :
passer/pasi, passe/paso(loko), passage/transpaso(movo).

Mi ne scias se france tio signifas ekzakte "paso(loko) kie oni diras la bona vorto por pasi" aŭ "transpaso(movo) per la bona vorto".

Fine, "Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
Tial angle kaj france "pasvorto" ŝajnas min korekte kaj kompreneble.

Sed, ci pravas, eble "pasvorto" ne estas la bona elekta vorto, tiu ŝajnus "anglega" okulumo.gif
Mia angla-Esperanto vortaro, de Andrew McLinen eldonita de UEA enhavas "pasvorto". Mi opinias ke ĝi estas bona Esperanto, ĉar "pasi" estas Eo vorto. "Pasvorto" estas vorto kiun oni bezonas por permesiĝi pasi, kaj etende por permesiĝi ensaluti ktp.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-02 06:00:40

Dankon al ĉiuj respondintoj. Post kelkaj tagoj da cerbumado okulumo.gif ankaŭ mi decidis, ke la vorto "pasvorto" estas bona Esperanta vorto, ĉar ĝi signifas vorton por pasi ien.
Estas interese, ke en la rusa lingvo "pasvorto" estas пароль - parolj. (dank'al nia reĝo Petro la Unua.)

Etendi estas ridiga vorto, ĉu ne? et-end-i rido.gif

Via interesiĝema sal.gif

manu_fr (Montri la profilon) 2007-septembro-02 12:22:43

Frankouche:

"Pas-" ne indikas la adjektiveco de "-vorto" sed estas loka,... komplemento.
por konfirmi, ke pasvorto estas bona taŭga esperanta vorto

pas-vorto, (francie "mot de passe") : "passe" ne estas loko, sed vere devenas de la verbo pasi, "passer" francie.

Jen la difino de la vorto "mot de passe" laŭ franca vortaro :
taŭga formulo kiu permesas "pasi" libere

Sxak (Montri la profilon) 2007-septembro-02 16:01:41

Terurĉjo:
Estas interese, ke en la rusa lingvo "pasvorto" estas пароль - parolj. (dank'al nia reĝo Petro la Unua.)
Ĉu vere dank'al li? Ŝajnas ke la sola lingvo kiun li scipovis estis la nederlanda sed la vorto parol aspektas itale... Plej verŝajne tio okazis en alia tempo...

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-02 16:42:13

Alaskon vendis al Usono ne Ekaterina, sed Aleksandro la Dua.

Andybolg (Montri la profilon) 2007-septembro-02 19:44:18

Pasvorto estas bona vorto. "Vorto, kiun oni bezonas por pasi".
Ĝi ankaŭ similas je la vorto en aliaj lingvoj. Ekzemple, la norvega varianto estas "passord".

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-03 10:48:03

La itala versio tradukiĝas al Esperanto kiel "ordon-vorto". Mi opinias ke "alirkodo" estas pli taŭga difino (lastatempe neniu pasvorto estas vera vorto sed plejparte estas aro da literoj, ciferoj, ktp). Sed "pasvorto" estas jam tro disvasta.

Reen al la supro