Al la enhavo

Kion g'i signifas?

de minoxlp, 2007-septembro-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

minoxlp (Montri la profilon) 2007-septembro-05 10:31:05

null

Mi renkontis jenan frazon:

Mario nur memfide ekridetis kaj per sia sonora voc'o iom mokeme respondis: "Ne zorgu vi, grandurba sinjorino, kaj ne saligu al mi la cerbon!"

Do, kion signifas "ne saligu al mi la cerbon!"? Antaudankon.

mnlg (Montri la profilon) 2007-septembro-05 10:59:27

Devas esti idiomo en iu lingvo. Aŭ eble ĝi estas en la proverbaro. Tamen mi neniam renkontis ĝin antaŭe.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 18:36:51

Mi opinias, ke la esprimo signifas: ne faru el mi stultulon.

Eble, en ĉiu lingvo, samkiel en Esperanto, ekzistas diversaj idiomoj.

Ruse tiukaze mi dirus: Ne gutigu al mi sur cerbojn.
Ne mensogu al mi - ne kantu al mi soldatajn kanzonojn.
Ne ĝenu al mi - ne instruu min vivi.

Mielo (Montri la profilon) 2007-septembro-05 18:57:58

Laŭ mi, ni devus koni medion de la teksto.

diogotux (Montri la profilon) 2007-septembro-11 23:29:36

Aldone, kiam oni tentas konvinki iun fari ion, en tiaj okazoj en brazilo oni diras "Ne faru mian kapon (Não faça minha cabeça)" anstataŭ "ne saligu al mi la cerbon".

piteredfan (Montri la profilon) 2007-septembro-13 00:53:58

diogotŭ:Aldone, kiam oni tentas konvinki iun fari ion, en tiaj okazoj en brazilo oni diras "Ne faru mian kapon (Não faça minha cabeça)" anstataŭ "ne saligu al mi la cerbon".
En la angla lingvo, oni eble dirus, "Haltu enfari mian kapon" (Stop doing my head in!)

Simajro (Montri la profilon) 2007-septembro-22 19:47:09


Laŭ mia opinio, tiu esprimo signifas -pli malpli-: "ne sekigu mian cerbon (per solvigado de via dubo)". Tia estas ĝia signifo, laŭ mi, ĉar salo ĉion sekigas kaj pli facile tion molan kaj humidan kiel cerbo estas.

Reen al la supro