Al la enhavo

the usage of "al"

de Hardi, 2007-novembro-03

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Hardi (Montri la profilon) 2007-novembro-03 20:16:56

hello.

when i say "mi iras al fenestro" in english it means "I am going to the window". But when I reach the window, I can say "mi estas ĉe fenestro" right?

Well, I can also say sur skatolo, which means "on the box" and sur skatolon which means "onto the box". using the same logic, can't I say: "mi iras ĉe fenestron" - i am going to the window as i am saying "onto the box"

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-03 21:36:31

"Ĉe" ne estas prepozicio de direkto, sed de loko aŭ malofte de tempo. "Ĉe" signifas nur prokcimecon aŭ samtempecon.
Tial oni ne povas "iri ĉe fenestron".
Oni povas:
[LISTO]
iri al fenestro - alproksimiĝi al fenestro;
iri ĉe fenestro - troviĝante proksime de la fenestro, moviĝi. Ĉu kompreneble estas?
iri en fenestron - malferminte la fenestron, oni povas moviĝi por atingi freŝan aeron okulumo.gif . Nur oni ne falu surstraten!!!
iri tra fenestro - se vi loĝas en la unua etaĝo, vi povas eliri el via loĝejo tiamaniere okulumo.gif[/list]

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-03 21:50:49

La fadeno estas por diskutoj nur en Esperanto!!!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-03 21:59:58

Jev:La fadeno estas por diskutoj nur en Esperanto!!!
mi akurate plenumas la regulojn de la forumo. ne mallaŭdu min! mi ja estas...vi scias

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-03 23:17:19

Terurĉjo:mi akurate plenumas la regulojn de la forumo. ne mallaŭdu min! mi ja estas...vi scias
rideto.gif Mi skribis pri la unua mesaĝo.

Cetere... la vorto "akurate" signifas "je la ĝusta tempo".

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-04 02:23:06

Terurĉjo:"Ĉe" ne estas prepozicio de direkto, sed de loko aŭ malofte de tempo. "Ĉe" signifas nur prokcimecon aŭ samtempecon.
Tial oni ne povas "iri ĉe fenestron".
Mmm, mi pensas, ke oni ja povas, tamen ne kutimas. "En" ankaŭ ne estas prepozicio de direkto; ĝi indikas direkton nur se kune uziĝas "n". Do matematike:

iri en domo : iri en domon = iri ĉe domo : iri ĉe domon

kaj

iri al fenestro = iri ĉe fenestron

sal.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-04 11:54:09

Unue, kial malaperis mia mesaĝo, en kiu mi demandis pri ĝusta vorto anstataŭ la vorto "akurate", kiun mi misuzis? Mi opinias, ke tiaj vortoj devas esti "ĝuste" aŭ "precize".
Due. Ŝajne, ke mi eraris, kiam skribis "iri tra fenestro". Muŝoj iras tra fenestro, rampante sur ties spaco, dum homoj, kiam ili volas eliri el domo surstraten, iras tra fenestroN.
Trie.
Rao:Do matematike:
iri en domo : iri en domon = iri ĉe domo : iri ĉe domon
kaj
iri al fenestro = iri ĉe fenestron
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-04 12:27:53

Terurĉjo:Unue, kial malaperis mia mesaĝo, en kiu mi demandis pri ĝusta vorto anstataŭ la vorto "akurate", kiun mi misuzis?
Kiel ĝi malaperis? Ĉu ĝi iĝis videbla kaj poste malaperis? Aŭ ĉu ĝi entute ne aldoniĝis?

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-04 14:13:29

Terurĉjo:
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
kial ekde nun? Ĉiam oni povis diri tion...
PIV 2005:
li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron
ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino
Terurĉjo:
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Jes alproksimiĝi...

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-04 17:34:33

Terurĉjo:
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Iri tien, kie oni povas konsideri sin ĉe fenestro, do, jes, alproksimiĝi al fenestro... Kiel Ŝak montris per citaĵoj, aliaj homoj elrezonis tiajn konstruojn jam. Al mi ili neniel ŝajnas fremdaj, nur nekutimaj.

Cetere, ankaŭ mi ne vidis vian mesaĝon pri "akurate".

Reen al la supro