Al la enhavo

Pri tagovortoj

de Jasminka, 2007-decembro-05

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Jasminka (Montri la profilon) 2007-decembro-05 12:51:24

Ĉu ĉe vi bone montriĝas ĉapelitaj literoj en tagovortoj? Unu uzanto plendis, ke li ne bone vidas ilin, sed ĉe mi kaj aliaj teamanoj ĉio bonas. Ĉu vi spertas la saman problemon?

horsto (Montri la profilon) 2007-decembro-05 16:49:47

Jasminka:Ĉu ĉe vi bone montriĝas ĉapelitaj literoj en tagovortoj? Unu uzanto plendis, ke li ne bone vidas ilin, sed ĉe mi kaj aliaj teamanoj ĉio bonas. Ĉu vi spertas la saman problemon?
Mia retpoŝta programo (kmail) montras malplenan kvadraton anstataŭ ĉapelitan literon. Sed se mi kopias la tekston de la tagovorto en la kampon por nova mesaĝo ĉi tie kaj klakas la butonon 'antaŭmontri' ĉio estas en ordo.

homojKunHomoj (Montri la profilon) 2007-decembro-07 21:27:38

Tio estas Problemo de Via uzata Litertipo, horsto. Eble Vi uzas Litertipon kia «Times New Roman» aŭ «Courier New» en la Antaŭrigardo kaj ian alian en la Retpoŝtrigardo, kiu ne subtenas la Ĉapelitliterojn. Do, ŝanĝu tiun Litertipon, se Vi povas (bedaŭrinde mi ne scias kiel tio faritas, ĉar mi uzas «Tondrobirdon») al iu Litertipo, kiu subtenas unikodajn Literojn.
Se io malklaras la Vi, mesaĝu min! Mi ankaŭ povas klarigi al Vi ĉi tiun germanlingve

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-17 17:06:47

ekstertemo.gif
Jasminka, vi ne bezonas anstataŭigi vian ĉarmegan vizaĝeton per ne malpli bela desegnaĵo. Prefere ni vidus vin en la prezent-bildo, ĉu ne? lango.gif

Jasminka (Montri la profilon) 2008-januaro-17 21:16:58

Terurĉjo:ekstertemo.gif
Jasminka, vi ne bezonas anstataŭigi vian ĉarmegan vizaĝeton per ne malpli bela desegnaĵo. Prefere ni vidus vin en la prezent-bildo, ĉu ne? lango.gif
Kiel oni diras: Pri gustoj oni disputi ne devas. lango.gif

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-januaro-18 05:56:47

Jasminka:Kiel oni diras: Pri gustoj oni disputi ne devas.
Mi nur feliĉas ke Jasminka estas ĉi tie kun ni, helpi ni esperante. Kiun bildeton ŝi elektas (bela aŭ... nu... tiukaze, mi supozas, ankaŭ bela) ne gravas. rideto.gif

white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-18 09:33:34

Al mi plaĉas la nunan bildeton de Jasminka kaj mi jam diris tion al ŝi.
Ne estas memportreto. rideto.gif

Ŝi jam ofte ŝanĝis la bildetojn kaj mi supozas, ke ŝi elektos novan baldaŭ.

Reen al la supro