Al la enhavo

Kio estas via lingvo ŝatata?

de Foreigner, 2014-julio-08

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Foreigner (Montri la profilon) 2014-julio-08 23:30:24

Kiu estas via lingvo ŝatata? Se via lingvo denaska estas via lingvo ŝatata, diru via lingvo dua ŝatata, kaj se esperanto estas via lingvo ŝatata, diru via lingvo dua ŝatata. Fine, se via lingvo denaska kaj esperanto estas via lingvoj unua kaj dua ŝatata, diru via lingvo tria ŝatata.

Mi ne studis multajn lingvojn, sed mi studis iom. Mi studis la hispanan, la germanan, kaj iom hungaran. Ĉar ni ĉiu ŝatas esperanton, mi diras ke mia lingvo ŝatata estas germana, sed eble unu tago ĝi estos hungara kiam mi lernas pli.

domestro (Montri la profilon) 2014-julio-10 15:19:29

Foreigner:Kiu estas via lingvo ŝatata? Se via lingvo denaska estas via lingvo ŝatata, diru viaN lingvoN duaN ŝatataN, kaj se esperanto estas via lingvo ŝatata, diru viaN lingvoN duaN ŝatataN. Fine, se via lingvo denaska kaj esperanto estas via lingvoj unua kaj dua ŝatata, diru viaN lingvoN triaN ŝatataN.

Mi ne studis multajn lingvojn, sed mi studis iom. Mi studis la hispanan, la germanan, kaj iom hungaran. Ĉar ni ĉiu ŝatas esperanton, mi diras ke mia lingvo ŝatata estas germana, sed eble unu tago ĝi estos hungara kiam mi lernas pli.
Mi havas kelkajn lingvon ŝatatan, ĉar tiuj lingvoj malsimilas en ĝia uzado por mi. Fakte mi parolas nur malmultajn lingvojn, kvankam min interesas lingvistiko kaj lingva diverseco. Laŭ mi mia denaska slovaka lingvo estas unu el plej belaj lingvoj (verŝajne la plej bela slava), sed ĝi ne estas tiel prestiĝa. Mi flue parolas angle kaj mi uzas ĝin ofte sur Interreto, sed mi ne ŝatas ĝin. Mi eĉ ne ŝatas ĝermanajn lingvojn, kvankam mi povas kompreni la germanan. Sed la islanda plaĉis al mi en unu kanto, kaj en aliaj kantoj mi ŝatis la latvan, katalunan kaj irlandan. Oni parolas hungare en mia proksimeco kaj mi lernas ĝin malrapide. Ĝi malsimilas al hindeŭropaj lingvoj kaj proksimetas al Esperanto. Vidu jenan tabelon:

Esperanto Hungara Slovaka Angla
Kie . . . . Hol . . . Kde . . . Where
Kien . . . Hová . . Kam* . . Where
Tie . . . . Ott . . . Tam . . . There
Tien . . . Oda . . . Tam . . . There
Ĉi tie . . . Itt . . . . Tu . . . . Here
Ĉi tien . . Ide . . . Sem* . . Here
* en komunuza slovaka oni ofte uzas "kde, tu" anstataŭ "kam, sem"

Ĉar la slovaka estas hindeŭropa lingvo, ĝi pli facile similiĝas al la angla. La hungara restas en sia "Esperanta" modelo, kion mi ŝatas.

Ĉu vi volas retumi kun mi (angle, hungare, Esperante)? Bonvolu skribi mesaĝon.

glaciurso (Montri la profilon) 2014-julio-10 15:47:41

Fakte mia plej ŝatata lingvo estas la slovaka. Sed mi ne lernis ĝin, mi nur malmultajn vortojn konas kaj povas diri nur treege simplajn frazojn.
Tamen tio sufiĉas por peti glason da biero aŭ bryndzové halušky en Slovakujo ridulo.gif
Antaŭ kelkaj jaroj mi ja loĝis proksime al la slovaka landlimo kaj dumtempe ofte vizitis la urbon Košice.
Laŭ mi mia denaska slovaka lingvo estas unu el plej belaj lingvoj (verŝajne la plej bela slava), sed ĝi ne estas tiel prestiĝa.
Vi pravas. Mi pensas ke la slovaka estas eĉ pli bela ol la ĉeĥa.

Malfeliĉe mi nuntempe loĝas for de Slovakujo, sed havas slovakajn kolegojn.
Mi ofte sopiras al la bonegaj manĝaĵoj (fromaĝoj, treska, ktp.)

morfran (Montri la profilon) 2014-julio-10 17:06:14

Min ĉiam fascinas la malnova angla, parte pro tio, ke la diferenco inter la ortografio kaj la prononcado estas pli malgranda ol en la angla moderna, kaj parte pro tio, ke min ĉiam fascinas la antikva kaj la mistera. (Pro ĉi lasta mi ŝatas ankaŭ latinon, la norenan kaj malnovan kimran kaj gaelan.) De tempo al tempo mi skribas makroarojn por apliki modernan ortografion al la malnova angla por vidi kiel aspektus la lingvo se la Konkero neniam okazus — ĝis nun sen multa sukceso. 8-|

En la mondo de lingvoj konstruitaj, krom Esperanton mi nunmomente ŝatas Romanicon (propralingve Romániço). Ĝi estas Esperantido de nenia graveco, certe, sed mi ŝatas ĝian pli homogenan kaj naturecan aspekton, kaj ĝian pli grandan nombron da precizigaj afiksoj.

asdfghjk (Montri la profilon) 2014-julio-10 18:54:56

Mi amas ĉiun lingvon, sed, se mi devus elekti iun, mi elektus la araban (pro kiel ĝi sonas por mi), la portugalan (pro ĝia facileco por esti lernita de hispanparolanto) kaj la japanan (ankaŭ pro kiel ĝi sonas por mi)

Nu, kaj kompreneble, esperanton

Duko (Montri la profilon) 2014-julio-11 10:20:27

Mi ŝatas ĉiun lingvon, sed mi subskribas pri la slovaka, ĝi tre bele sonas. Nu, ĝi estas ja mia denaska ridulo.gif sed bedaŭrinde mi ne plu uzas ĝin kaj mi delonge ne regas ĝin bone.

usayarE (Montri la profilon) 2014-julio-11 13:58:00

Estas malfacila elekti nur unun lingvon ŝatatan. Mi studis la francan, la germanan dum kelkaj monatoj. Mi parolas iom da la japana kaj fluan la anglan. Sed finfine, mi pli ŝatas mian lingvon denaskan, t.e. la kantona lingvo / la ĉina.

Clarence666 (Montri la profilon) 2014-julio-11 14:28:41

> Mi estas komencanto en Esperanto. Bonvolu korekti min se mi eraras.
Estas malfacilae elekti nur unun lingvon ŝatatan. Mi studis la francan, la germanan dum kelkaj monatoj. Mi parolas iom da la japana kaj fluane la anglan. Sed finfine, mi pliej ŝatas mian lingvon denaskan, t.e. la kantona lingvo / la ĉina.
Foreigner:Kiu estas via lingvo ŝatata?
ID + EN + EO ridulo.gif

> Mi studis la hispanan, la germanan, kaj iom hungaran.
> eble unu tago ĝi estos hungara kiam mi lernas pli.

Cxu vi havas specialan motivon por studi na HU ?

> la slovaka estas eĉ pli bela ol la ĉeĥa

Ho jes, ne suficxas ke Rusistoj kaj Ukrainistoj militas unu kontraux la alian pro preskaux nedetekteblaj diferencoj inter iliaj lauxreporte du dialektoj, oni bezonas ankaux la militon de la Cxekistoj kontraux la Slovakistoj pro la sama neniala pseuxdoproblemo ridego.gif

usayarE (Montri la profilon) 2014-julio-11 15:27:50

asdfghjk:Mi amas ĉiun lingvon, sed, se mi devus elekti iun, mi elektus la araban (pro kiel ĝi sonas por mi), la portugalan (pro ĝia facileco por esti lernita de hispanparolanto) kaj la japanan (ankaŭ pro kiel ĝi sonas por mi)

Nu, kaj kompreneble, esperanton
Fakte, mi ankaŭ ŝatas la araban, kvankam mi ne parolas ĝin.
Mi ŝatas ĝin ĉar la araba skribo estas bela kaj ĝi estas skribata de dekstro al maldekstro. Mi skribas per mia maldekstra mano, estas pli oportuna por mi skribi de la dekstro!

Clarence666:
> Mi estas komencanto en Esperanto. Bonvolu korekti min se mi eraras.
Dankon!

verdajulio (Montri la profilon) 2014-julio-13 14:13:50

Estas interese scii ke inter esprantistoj fojfoje troviĝas homoj,kiuj parolas aŭ konas pli ol tri lingvojn.Ĉar mi estas japano,mia unua
lingvo ŝatata estas la japana,kompreneble kaj la dua estas la portugala,precipe,parolata en Brazilo.La tria estas la linvo internacia
Esperanto.Kvankam mi flue parolas la anglan sed tamen mi ne tiel ŝatas ĝin. En Azio oni ofte parolas la anglan sed en Centra Azio la rusa
lingvo estas vaste uzata pro la forta influo de Rusio.Fakte mi nun lernas la rusan sub la gvido de kirgiza fraŭlino.

Skribis verdajulio,japano

lando kie mi loĝas:Japanio
住んでいる国:日本

Reen al la supro