Al la enhavo

Simpla ideo

de SEN7759, 2015-junio-20

Mesaĝoj: 150

Lingvo: Esperanto

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-septembro-24 12:34:09

Altebrilas:Mi faris tian liston, en epoko kiam oni ne disponis pri personaj komputiloj, per skribmaŝino kaj fotokopioj. Mi volis ankaŭ provi ke esperanto estas simpla lingvo, ĉar la bazaj elementoj de la lingvo (gramatiko+ morfemlisto) povas esti presitaj sur nur A4 folio (21 * 29.7 cm). La BRO listoj miascie ankoraŭ ne ekzistis , do mi kreis mem liston, ordigante la vortojn laŭ temo, ex:
-Tempo
--tago, lundo, mardo, merkredo...
--monato, januaro, februaro, marto...
--sezono, printempo, somero, aŭtumno...
mateno, post-tagmezo, vespero, nokto
horo, minuto, sekundo, jaro, momento
- Koloro, blua, ruĝa, flava...
- Nombro, unu, du, tri...
Nuntempe tia listo povas esti disdonata per simpla kopigluo.
Sed estas malfacila optimumigi tian liston por la lernolibro (scienca argumentado/optimumigo).

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-septembro-24 17:38:26

Kion signifas optimumigi? Kio estas la kriterioj de optimumo?

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-septembro-24 18:01:09

Baza lernolibro. Postuloj
0. Enkonduko: konvinkoj, reklamoj, informoj; la interna ideo.
1. La baza lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE), ALTKVALITAN dezajnon k enhavon.
2. La lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado; 500 morfemoj ne estas sufiĉaj
por tio (ankoraŭ kaj el tio sekvas, ke la lernintoj forir(as/os)))
.
3. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-01 09:41:32

Vi devas pli klare difini optimumecon:
a) ofteco
b) kombinebleco (en kiom da malsamaj vortoj el la korpuso ili aperas)
c) sendependeco de la temo (tio postulas liston de temoj por vidi kiuj morfemoj aperas en ĉiujn, la unu-temaj morfemoj oni konsideras kiel specialigitaj, ekz: nomoj de floroj, de sovaĝaj bestoj, ktp.)
...

Kaj ĉefe difini "optimumigan funkcion" por elekti la plej taŭgajn morfemojn.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-oktobro-01 14:12:05

Altebrilas:Vi devas pli klare difini optimumecon:
a) ofteco
b) kombinebleco (en kiom da malsamaj vortoj el la korpuso ili aperas)
c) sendependeco de la temo (tio postulas liston de temoj por vidi kiuj morfemoj aperas en ĉiujn, la unu-temaj morfemoj oni konsideras kiel specialigitaj, ekz: nomoj de floroj, de sovaĝaj bestoj, ktp.)
...

Kaj ĉefe difini "optimumigan funkcion" por elekti la plej taŭgajn morfemojn.
Chi tio kaj estis farita kaj ech pli: estis konsiderita temoj: la elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo... (ech kompromiso inter la sendependeco kaj la ofteco).

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-02 08:34:54

Tiuj kriterioj devas esti kontroleblaj de ĉiuj. Alikaze, vi havos nur liston, kiun iuj eble taksos arbitra, kaj emos proponi alian kiu pli multe plaĉos al ili.

Ĝis nun vi havas BRO-listoj, kaj la kriterio estas la aŭtoritato de l'Akademio kiam li faris tiun liston.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-oktobro-02 11:17:34

Spertaj esperantistoj devos krei la altkvalitan bazan lernolibron!
Ĉi tio estas nur mia ekzemplo k verŝajne ĝi estos utila.

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-03 06:37:06

Mi kredis, ke Esperanto per rekta metodo de Stano Marček jam estis tia libro. Ne sufiĉas nur listojn de vortoj, oni bezonas ankaŭ ekzemplojn kiel uzi ĉi tiujn vortojn, kiel esprimi aferojn, klarigojn.

SEN7759 (Montri la profilon) 2018-oktobro-03 06:52:33

NE.

2. La lernolibro devos havi altan statuson/rangon (per la helpo de UK
aŭ UEA/AdE).
4. La lernolibro devos havi la liberan licencon (kaj devos havi dosierojn (pdf, txt)).
5. En la lernolibro de Stano Marĉek estas 740 morfemoj. Sed la lernolibro devos havi la optimuman parton de la akademia vortaro.
Ĉirkaŭ 900 morfemoj por elementa klero, kutima komunikiĝo, turismo (Ofteco de morfemoj;
Relativa sendependeco (kompromiso kun la ofteco); scienca argumentado).
6. Scienca argumentado pri partoj de la gramatiko; pri metodaro, ekzemploj, ekzercaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-oktobro-03 19:52:06

Ankaŭ la Zagreba metodo uzas tiajn principojn. Ĝi inspiris plurajn lernolibrojn en naciaj lingvoj. Ekzemple, en Francio, la metodo 11 estas iu el la ĉefaj lernolibroj.

Reen al la supro