Tre grava novaĵo
от Terurĉjo, 31 января 2008 г.
Сообщений: 16
Язык: Esperanto
horsto (Показать профиль) 2 февраля 2008 г., 18:44:10
Verdano:Antaŭ ol korekti bonvolu legi refoje. Mi ne skribis ke la orienta parto de germanio ruiniĝis, mi skribis ke la du partoj reunuiĝis (re-unu-iĝis).horsto:Bedaŭrinde ankaŭ miaj anglaj scioj ne sufiĉas por bone traduki ĉi tie. Mi ne havas grandan esperon ke oni selektos Esperanton por la nobelpremio por paco. Estas ankaŭ ne klare ĉu estas tia granda honoro por Esperanto, se oni rigardas al la aliaj kanditatoj. Mi ne scias multe pri la du aliaj kandidatoj, sed la eksa germana kanceliero Kohl laŭ mia opinio tute ne meritas la premion. Fakte li nenion faris, li nur hazarde estas la kanceliero kiam la sovetunio disfalis kaj la okcindenta kaj la orienta parto de germanio reunuiĝis.Czu mi rajtas iomete korekti?
Pri la lasta alineo, Germanío Okcidenta ne ruinidŝis, sed neokolonialiste
horsto (Показать профиль) 2 февраля 2008 г., 18:59:22
horsto:Mi iom timas ke iu eble ne tuj komprenas ke temas ĉi tie pri ironio. Mi ne volas ke iu leganto pensas ke mi ŝatas la politikon de Bush.
Mi ankaŭ min demandas kial neniu proponis G.W. Bush-on por la pacnobelpremio. Li ja protektas la tutan mondon kontraŭ la teroro kaj elspezas centajn miliardojn da dolaroj por tiu celo. Li eĉ riskas ruinigi la tutan usonan ekonomion.
Terurĉjo
- Сообщений: 3776
Terurĉjo (Показать профиль) 2 февраля 2008 г., 22:15:39
Ĉio, skribita de vi, estas klare legebla kaj kompenebla, eĉ via humuro.
Domaĝe, ke mi ne proponis s-ron Buŝ kiel kandidaton.
Vi jam faris tion.


billpatt1942 (Показать профиль) 3 февраля 2008 г., 22:57:33
Mi klakis la adreson de AFP ĉe via poŝto, kaj provis trovi la artikolon. Sed mi ne trovis artikolon pri Esperanto, germanio, nobela premio, ktp. Mi ŝatus traduki iun ajn artikolon por vi, se mi trovas ĝin. Ankaŭ se vi metas ĝin en via mesaĝo. Dankon.
Terurĉjo
- Сообщений: 3776
Terurĉjo (Показать профиль) 3 февраля 2008 г., 23:07:46
Mi enskribis en la serĉilon de l'paĝaro nur unu vorton - Esperanto, kaj tuj ricevis la rezulton.

Ne necesas traduki la artikolon, ĉar tio jam estas farita. BV legi mem.

horsto (Показать профиль) 4 февраля 2008 г., 14:25:47
Terurĉjo:Horsto, estimata, ne emociiĝu tro!Kara Terurĉjo,
Ĉio, skribita de vi, estas klare legebla kaj kompenebla, eĉ via humuro.
Domaĝe, ke mi ne proponis s-ron Buŝ kiel kandidaton.
Vi jam faris tion.
dankon por via certigo. Estas riske skribi tiajn mesaĝojn se la propra lingva nivelo, kaj eble ankaŭ la nivelo de la leganto, ne estas tiel alta.