Al la enhavo

kiel forlasi mia eternakomencanteco

de eb.eric, 2008-februaro-05

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

eb.eric (Montri la profilon) 2008-februaro-06 22:01:03

Dankon! Viaj konsiloj ja estas utilaj.

Verdano: Ĉu vi ne ridas? Humure, li kiu zorgas pri sia eterna komencanto-stato, eĉ eraras en la titolo de sia fadeno pri ĝi. La angla ne havas akuzativan sufikson, do mi forgesas ĝin iam.

Bernardo (Montri la profilon) 2008-februaro-07 03:37:28

Ĉar mi mem estis multaj jaroj eterna komencanto, mi havas eble la rajton konsili, kion oni povas fari kontrau tio:

1.) Membriĝu en la Esperanto-klubo de via urbo au asocio de via lando, au UEA.

2.) Aliĝu kiel gastiganto en Pasporta Servo se vi havas la eblecon por akcepti gastojn ( http://www.tejo.org/eo/ps_lingv_eo ) Mi mem lernis Esperanton ĉefe dank al miaj gastoj. Kiam mi aliĝis mi povis flue nur diri "Saluton" !! Sed mi havis vortarojn.

3.) Partoprenu ĉe internaciaj kongresoj au renkontiĝoj, kie vi devas uzi Esperanton kaj kunprenu viajn vortarojn.

4.) Aĉetu la adreslibrojn "UEA-jarlibro" kaj Pasporta Servo kaj kaptu la eblecon konatiĝi samideanojn, se vi vizitas la eksterlandon.

Kore kaj amikece
via Bernardo
http://www.fen-net.de/~ea1448

ritarita (Montri la profilon) 2008-februaro-07 17:38:29

Eble vi povus ankaŭ:

-ekskribi dulingvan blogon (en via lingvo kaj en Esperanto)

-serĉi artikolojn en Esperanto pri viaj preferataj temoj (muziko, literaturo, komputilo, politiko, geografio...) kaj traduki ilin en via lingvo

-babili tujmesaĝile kun aliaj lernantoj

Persone, mi lernis multege tradukante el Esperanto al la itala.

Reen al la supro