Al la enhavo

kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?

de bluephoenix, 2008-februaro-10

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

bluephoenix (Montri la profilon) 2008-februaro-10 07:01:33

Saluton, ĉiu!

Mi havas demandon... kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?

Mi scias, ke la angla vorto 'database' estas 'datumbazo' kaj 'website' estas 'retejo,' sed mi ne scias tiel, kiel oni signifas 'driven'. Mia plej bona konjekto estas 'datumbaze subtena retejo,' aŭ io simila.

Dankon frue.

-Tim

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-februaro-10 07:10:31

Datumbaze potencata retejo.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-10 10:02:00

Sergio Pokrovskij tradukas vorton "driver" kiel "pelilo". Vi povas elŝuti lian vortaron de esperanto.mv.ru.

Do:

datumbase pelata retejo

Aŭ:

datumbase regata retejo
datumbase kontrolata retejo

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-10 12:43:37

bluephoenix:Saluton, ĉiu!
Mi havas demandon... kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?
Mi vidis: Retejo povigita de datumbazo (uzita ĉe http://drupalo.org/)

Mi dirus:
Datumbazpovigita retejo.
aŭ: Retejo funkciigita per datumbazo.

Ekz. Mi hieraŭ vizitis datumbazpovigitan retejon, nome dejo.dk!

Amike
Denizo

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-10 12:45:43

RiotNrrd:Datumbaze potencata retejo.
Ĉu vere temas pri "povo"? Por mi povo ne tiel manifestiĝas. okulumo.gif

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-10 13:05:57

sergejm:Do:
datumbase pelata retejo

Aŭ:
datumbase regata retejo
datumbase kontrolata retejo
Laŭ mia kompreno de la angla estas granda diferenco inter driver kaj driven. Driver estas komputila termino, sed "to drive, to be drivin" estas nur kutima anglaĵo.
Rigardu: http://www.answers.com/to+drive
mi dirus ke 3 estas la celita signifo do: "To guide, control, or direct (a vehicle)."

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-10 14:26:51

"driver" ankaŭ estas kutima angla vorto. ĝi signifas tiun kiu stiras vetutilon, stiriston, ŝoforon.
ReVo ankaŭ donas tradukon 'pelilo' por komputila 'driver'.

Ĉi tie 'drive (drove, driven)' estas komputila termino. Ĝia traduko ĉeestas senpere nek en Komputada Leksikono de Pokrovskij, nek en ReVo.

LMMO, el ordinaraj signifoj de 'drive' plej konvenas 'force someone to work'. Do:

Funkciigata de datumbazo retejo.

bluephoenix (Montri la profilon) 2008-februaro-11 04:52:03

Koran dankon, RiotNrrd, sergejm kaj so9q. Mi elektas "datumbaz-povigita retejo." Mi pli ŝatas "povigita" ol "pelata", ĉar la vorto signifas ke sen la datumbazo, le retejo ne ekzistus.

-Tim

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-11 12:39:37

bluephoenix:Koran dankon, RiotNrrd, sergejm kaj so9q. Mi elektas "datumbaz-povigita retejo." Mi pli ŝatas "povigita" ol "pelata", ĉar la vorto signifas ke sen la datumbazo, le retejo ne ekzistus.
Jen plia rimarko:

Via kunskribo per dividostreko ne tre plaĉas al mi. Kial enmeti la dividostrekon?
"datumbazpovigita retejo" estas tute bona laŭ mi. Same oni ne metas dividostrekon en kun-metita, ktp. Temas pri bonstila konsidero.

Bertilo rimarkis la jenon pri kunskriboj:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...

"Speciala formo de apudmeto estas kunskribo. En kunskribo pluraj (plej ofte du) samspecaj vortoj kunlaboras por esprimi ion specialan. La apartaj vortoj en kunskribo preskaŭ fariĝas unu kunmetita vorto. Oni elparolas ilin senpaŭze, kaj oni kutimas ilin skribi kune, sed kun dividostreko. Tamen ne temas pri veraj kunmetaĵoj. Gramatike oni traktas ilin (normale) kiel apartajn vortojn:"

leonarde (Montri la profilon) 2008-februaro-13 16:17:38

so9q:

Via kunskribo per dividostreko ne tre plaĉas al mi.

Bertilo rimarkis la jenon pri kunskriboj:
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/specialaj_prisk...
La fonto, kiuj vi citis, ŝajnas apogi la uzon de la dividstreko. Ĝi ne apogas vian argumenton. Kial vi poŝtis la fonton?

Reen al la supro