Al la enhavo

kiel oni diras la anglan frazon 'database-driven website' esperante?

de bluephoenix, 2008-februaro-10

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-15 11:18:38

sergejm:
Ankoraŭ oni povas diri:
Retejo ligita kun datumbazo.
Plaĉas al mi tiu esperimo.

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-19 12:21:55

Komputeko proponas jenan tradukon:

database driven (adj.) datumbazostirita

komputeko.net

so9q (Montri la profilon) 2008-februaro-19 23:11:32

sergejm:Komputeko proponas jenan tradukon:

database driven (adj.) datumbazostirita

komputeko.net
Laŭ mia kompreno oni stiras aŭton (veturilon) kaj estras/regas retejon (aŭ alian aĵon agordeblan).
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/stir.html

sergejm (Montri la profilon) 2008-februaro-20 07:06:46

so9q:Laŭ mia kompreno oni stiras aŭton (veturilon) kaj estras/regas retejon (aŭ alian aĵon agordeblan).
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/stir.html
Eble estas tiel. Sed Komputeko estas la sola vortaro kie mi trovis la tradukon de "database driven".

Reen al la supro