Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-19 17:05:48

La lando kie estas sia propra bokso.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-19 19:13:24

Tajlando ĉu?

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-19 19:55:22

Jes! Per unu fojo, bone!

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-19 21:45:41

Tajlanda bokso estas mondfama, vi bonkore faciligis la respondon. Donkon!

Mi pensas pri lando kies nomo enhavas du vortojn, kaj la nomo de la ĉefurbo komenciĝas per la litero P.

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-20 12:48:46

Ĉu Ĉeĥoslovakio kun la ĉefurbo Prago, tamen ĝi estas eksa ŝtato.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-20 15:55:32

Ne, la lando troviĝas en Ameriko

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-20 17:17:08

La Respubliko de Sud-Afriko kun sia ĉefurbo Pretorio?

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-20 22:28:21

Ne. T kaj T, P.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-21 01:04:17

Trinidado kaj Tobago kun ĉefurbo Port-of-Spain? Sed ĝi estas en Ameriko.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-21 12:28:13

Jes, vi pravas, sed la ĉefurbo en Esperanto estas Portospeno.

Reen al la supro