Al la enhavo

Iĝı & akuzatıvo

de R2D2!, 2008-marto-19

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Wilhelm (Montri la profilon) 2008-marto-20 02:20:22

k.garin:
Mi nomiĝas Arturo - mi nomas min Arturo.
La retvortaro diris:

nomiĝas - Havi kiel nomon, estis nomata.

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-marto-20 04:15:15

sergejm

Specom dlia tebja: mi eksplikas, ke mi parolis pli pri teorio lingvistika ol pri aktualajn regulojn de la Esperanta.
Kaj mi parolas pri kiel la Esperanto povus esti vere regula sed ne tia iom absurda mikso de konstruaĵoj el naturaj lingvoj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-20 04:25:02

Estimataj, Esperanto ne estas senviva skemo, Esperanto estas viva lingvo.
Mi estas Terurĉjo.
Mi nomas min Terurĉjo.
Mi nomiĝas Terurĉjo.
Mi nomiĝas kiel Terurĉjo.
Mi estas nomata Terurĉjo.
Oni nomas min Terurĉjo.
Oni min vokas Terurĉjo.
Mia nomo estas Terurĉjo.
Mi estas konata sub nomo de Terurĉjo.
Mi prezentiĝas Terurĉjo.
Oni konas min kiel Terurĉjo.

Kiam mi naskiĝis, mi tuj nomiĝis Terurĉjo, ĉar ĉiuj Terurĉjoj mem naskas sin el ovoj kaj donas post la eloviĝo nomojn al si same mem (inter Terurĉjoj tiu ceremonio nomiĝas memnomado).

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-20 14:26:02

Ekzemplo el Pomego:

"Studento instuisto fariĝis."

Ĉu studento ekinstruis dank' al lernado sufiĉe bonkvalita kaj daŭra? Aŭ ĉu instruisto ekstudentiĝis pro geniulo, kies sciakirado tiel lerte kaj efike okazis, ke li aŭ ŝi eklernigis eĉ sian eksinstruiston?

Laŭ mi klare estas movo al nova stato en tia uzo de la verbo "fariĝi", fakte samkiel en multaj uzoj de -iĝ-verboj, sed speciale en tiu kazo ĉar la fariĝado ne per si mem indikas la posta stato, sed nur ke statŝanĝo okazis.

Mi ie legis, ke eĉ Zamenhoff de tempo al tempo uzis la akuzativmarkon kun -iĝ-verboj, sed ke tia uzo poste malakceptiĝis en la komunumo Esperanta, tiel ke hodiaŭ ĝenerale estas akceptita ke oni tion ne faru.

Miaflanke, ial estus mi favora al n-finaĵo en kelkaj kazoj... ekz.

"Studenton instruisto fariĝis";

"Studento instruiston fariĝis".


Sed la komancanto nepre ne kredu min legante mian malklaran opinion, kaj anstataŭ serĉu kial reguloj estas kio ili estas.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-20 17:25:43

Taciturn_:Simple sufiĉe vidu ke ekzistas tiel verbo ol "nomiĝi" kun senco de "havi nomon" kaj NE kun senco komenci havi ĝin.
Ĉu oni ne normale uzas la prefikson "ek-" por montri la sencon de komenci agon, anstataŭ la sufikso "-iĝi", kiun oni normale nur uzas por montri ke io ekestas ia aŭ iu alia afero, kaj por la pasiva voĉo de transitivaj vortoj?

Reen al la supro