Al la enhavo

Vi povas uzi GuppY esperante !

de guillaume_martin, 2006-julio-22

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

guillaume_martin (Montri la profilon) 2006-julio-22 08:54:21

Bonege, sed... kio estas GuppY ?

GuppY estas programaro, per kiu vi povas tre facile skribi retpaĝojn kun :
- menuojn
- forumojn
- elŝutejo
- foto-ejo
- novaĝojn
- statistikojn de la visitantojn
- serĉilon
- ktp

... sen koni programlingvon !

Vi nur devas elekti viajn kolorojn, kaj skribi viajn tekstojn !

Kiel uzi guppY ? Tute facile !
Elŝutu la enhavo de http://www.guillaume-martin.fr/eo-programoj/file/g...
en via retpaĝejo : GuppY estas preta !
Eniri en la administrejo kun la pasvorton "pass" (ke vi kompreneble ĉanĝos), elekti la prezentadon de viaj retpaĝoj kaj skribi viajn tekstojn !

La oficiala retpaĝo de GuppY estas :
http://www.freeguppy.org/?lng=en

Vi povas elŝuti esperantan GuppY-n ĉe :
http://www.guillaume-martin.fr/eo-programoj/

Se mankas al vi informaciojn, vi povas demandi ilin en la eo-forumo de GuppY :
http://www.guillaume-martin.fr/eo-programoj/foru...

Mi laboris multaj horoj por tradukti GuppY. Do, mi esperas, ke ĝi plaĉos al vi !

... sed mi estas esperanta lernanto : la tradukto estas tute malperfekta ! Bv helpu min, plibonigi lin !

Kore via,

Guillaume

PS : bonvolu sendu al mi, la retadreson de viaj GuppY-retpaĝojn !

sinjoro (Montri la profilon) 2006-julio-31 14:54:40

Saluton!

Nuntempe mi serĉas bonan CMS-on por la paĝaro de bjalistoka junulara rondo. Pro tio mia demando: ĉu eblas uzi en GruppY du lingvojn, ekz. la polan kaj e-o kiel menuolingvoj, kaj elekti propran?

guillaume_martin (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 19:22:26

Jes, neprobleme !

La lingvoj de GuppY estas : ar bg ca cz da de en eo es fi gr hu in it lt nl no PL! pt ro ru sk sr sv tr ua zh-cn zh-tw.

Atentu : mi scias ke la esperanta tradukto de GuppY ne perfektas : se vi vidas eraron, mi eblas tre rapide korekti lin.

Ne hezitu peti se vi havas alian peton !

Kore,

Guillaume

sinjoro (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-01 21:06:08

Jen la problemo: se mi volas instali Guppy, irante al /install/install.php, ŝprucas jena informo:
Warning: main(): Unable to access ../inc/lang/f-web.inc in /var/www/sites/yoyo.pl/b/b/bbbeta/inc/includes.inc on line 104

Programo "pensas", ke la dosiero kun franca lingvo estas f-web.inc anstataŭ fr-web.inc. Simile estas kun Esperanto (e-web.inc, admin ktp.) Kiel solvi?

guillaume_martin (Montri la profilon) 2006-aŭgusto-02 20:22:26

Kara sinjoro,

instali GuppY estas pli facila !

Vi nur devas kopii la enhavon de la guppy4514.zip : via GuppY estas preta !

Ekzemple : mi instalis Guppy en www.guillaume-martin.fr/ep-programoj/ : Mi simple kopiis la enhavo de guppy4514.zip en tiu dosierujo...

Mi ne scias, se mi estas klara...

Se ne, ne hezitu peti, prefereble en la eo-forumo de GuppY.

Mi vere ĝojus, legi viajn retpaĝojn !

Kore,

Guillaume

Reen al la supro