Al la enhavo

Fermita

MI (VI, …) HAVAS + INFINITIVO

de StefKo, 2018-januaro-10

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-10 20:33:47

Ni tralegu la frazojn:

1. Mi havas la intencon fari tion kaj vi havas la intencon fari tion.
2. Mi havas la intencon fari tion kaj vi havas la intencon (fari tion).
3. Mi havas la intencon fari tion kaj vi havas (la intencon fari tion).
4. Mi havas la intencon fari tion kaj vi ankaŭ (havas la intencon fari tion).
5. Mi kaj vi havas la intencon fari tion.
6. Mi kaj vi havas (la intencon) fari tion.


Ĉu la frazoj estas ĝustaj? Ĉu precipe la 6-a frazo estas ĝusta kaj komprenebla? En la pola tiaj (la 6-a) subkomprenataj frazoj estas oftaj. Tio aspektas tiel:

Vi havas fari (manĝi, iri, …) tion signifas:
Vi havas devon (au: intencon depende de kunteksto aŭ intonacio) fari tion.
Vi havas fari tion! Tio ĉiam signifas: Vi havas devon fari tion!.

Pli bone estus:

Vi devas fari tion aŭ: Vi intencas fari tion.
Devu fari tion!! aŭ: Vi devas fari tion! (???)

tommjames (Montri la profilon) 2018-januaro-11 20:34:10

Vi havas fari (manĝi, iri, …) tion signifas:
Vi havas devon (au: intencon depende de kunteksto aŭ intonacio) fari tion.
Tia frazo ne estas bona en Esperanto. Oni diru "vi devas fari", aŭ (malpli bone sed akcepteble) "vi havas devon fari", sed ne "vi havas fari".
Devu fari tion!! aŭ: Vi devas fari tion! (???)
La unua frazo ankaŭ ne estas bona, laŭ mi.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-11 22:31:10

Al mia orelo la frazoj
1., 4. kaj 5. estas samsencaj kaj korektaj
2. estas korekta, sed iomete stranga, ĉar vi havas intencon, sed oni ne sĉias, ke ĝi temas
3. estas eble korekta sed stranga, ĉar oni ne sĉias, kiun vi havas
6. ne estas korekta, kiel tommjames ekspligis

sergejm (Montri la profilon) 2018-januaro-12 02:13:53

Intencon oni povas ankaŭ esprimi per futuraj patricipoj:
Mi estas faronta tion.

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-12 09:39:28

Metsis:Al mia orelo la frazoj
1., 4. kaj 5. estas samsencaj kaj korektaj
2. estas korekta, sed iomete stranga, ĉar vi havas intencon, sed oni ne sĉias, ke ĝi temas
3. estas eble korekta sed stranga, ĉar oni ne sĉias, kiun vi havas
6. ne estas korekta, kiel tommjames ekspligis
Koncerne la frazo 6-a, mi supozis ke (ĝi) estas malĝusta sed koncerne 3-a – mi ne supuzis ke (ĝi) estas stranga! La segmento en la krampoj ja estas subkomprenata. Ĝi estas ripeto la saman segmenton el la unua parto de la frazo kompleksa, do la mankigo ŝajnas ĝusta. Interĵete, ĉu la mankigo de la seprendirita (ĝi), estas eraro?

Tiu problemo estas interesa por mi ĉar en la pola, precipe (en) la (pola) ĉiutaga, oni ofte uzas esprimojn subkomprenatajn, interalie (oni ofte ne uzas) la pronomojn personajn. Do oni plejofte ne diras: „ ja mam” – „mi havas” sed: “mam”. La fina „m” indikas la unuan personon. Interĵete, ĉu…

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-14 17:40:02

StefKo,

Mi komprenas, kion vi celas kun subkomprenataj esprimoj. Mi kredas, ke malpli pli ĉiuj uzas ilin, ĉar subkompreno estas normala parto de ĉiutaga parolado. Sed en la tria frazo
3. Mi havas la intencon fari tion kaj vi havas
mia orelo ne aŭtomatike konektas la objekton en la unua parto al la dua parto. Se oni diras kiel en la kvina frazo
5. Mi kaj vi havas la intencon fari tion.
estas pli klara, ke ni ambaŭ havas la intencon, ĉar la objekto sekvas ambaŭ partoj. Vi povas fortigi la tria esprimon, kiel la intenco validas ni ambaŭ:

Mi havas la intencon fari tion kaj vi havas ĝin ankaŭ.

Alternative oni emfazas ambaŭecon per

La intencon fari tion mi havas kaj vi havas.

sed tio sonas iomete kiel Joda-parolado.

StefKo (Montri la profilon) 2018-januaro-15 10:51:07

Dankon pro la rimarkoj,al ĉiuj!

Se temas pri mia takso de la frazo: La intencon fari tion mi havas kaj vi havas (de Metsis), ĝi ne estas tiel kritika. Tiaj frazoj estas tute normalaj en la pola, kie la sintakso estas tre fakultativa. Ĉio dependas de tio, kion oni volas akcenti, malgraŭ ke pli ofte oni parolas: La intencon fari tion kaj mi havas kaj vi havas.

Mi esploras tiun problemon ĉar mi timas pri nekompreno miajn esperantajn frazojn pro la pola idiomo. Mi pripensas, kiom da ili estas en miaj tekstoj de la fadeno “Anekdotoj”.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-16 11:24:09

StefKo,

kaj... kaj estas bona solvo por klarigi, ke ambaŭ havas la intencon.

Mi partoprenas kurson, kie oni legas kaj tradukas diversaj tekstoj en E-o. Eble mia posedado de E-o ne estas sufiĉa, ĉar ekz-e plejparto da tekstoj en la Mondo estas tre malfacilaj. Oni uzas tro multe participajn konstruaĵojn, tro multe da propozicioj en frazoj, referencoj kiuj ne estas klaraj ktp. Kiam mi legas tiajn tekstojn, mi deziras, ke oni estus skribinta ilin per ia Simpla E-o. Sed Simpla E-o estas freneza ideo, ĉar E-o mem povus esti simpla, taŭga por ĉiuj!

Multaj anektodoj estas lingvo- kaj kulturorilataj kaj ĉi tiel malfacilaj por traduki, sed bone ke vi klopodas.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-02 20:26:55

La mesaĝo estas kaŝita.

Reen al la supro