Al la enhavo

Signifo de la usonprezidenta fivorto

de Altebrilas, 2018-januaro-13

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-13 12:31:01

Li însultis, laŭ la informilaro, la malriĉajn landojn per vorto kies malĝentilecon en anglalingvaj landoj mi ne konas. Sed la francaj ĵurnalistoj tradukis ĝin per "fekaj landoj". Parolisto de iu kanalo eĉ hipokrite petis, ke oni malproksimigu infanojn, dum la samaj maldecaj vortoj aperis skribe sube de la ekrano.

Mi serĉis la originalan anglan vorton, kies laŭvorta traduko estas "fektruo". Ĉu tio estas vorto por "anuso" aŭ ĉu tio priskribas ian primitivan necesejon?

Ĉu ĝi estas slange uzata por lokoj? En la franca ekzistas similan esprimon, sed ne insulta: "la pugtruo de la mondo" en mia lingvo signifas izolita vilaĝeto, kiu primankas ĉion kaj de kie nenio estas rapide atingebla.

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-14 04:05:05

a very bad place; a disgusting place
https://www.thefreedictionary.com/shit-hole

Mi dirus kiel vi diris... "ĝi estas slange uzata por lokoj" senkulpa.gif

Grown (Montri la profilon) 2018-januaro-14 05:22:26

Mi tradukas la vorton kiel "fekumeja".

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-14 18:28:59

Grown:Mi tradukas la vorton kiel "fekumeja".
Mi konsentas: fekumejaj landoj.

Longe vivu Norvegion(*)!

*: Norvegoj estas plejparte bonaj, anoj de najbara norda lando, sed ili ankoraŭ ne komprenis ŝanĝi reĝon al prezidento kaj fari el sia lando respublikon.

Roch (Montri la profilon) 2018-januaro-16 07:40:45

Jes, li ne ŝajnas havi bluajn okulojn, forigu vi de li! lango.gif

https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Harald_V_o...

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-16 09:27:30

Kiu estas rilato kun Norvegio? Se estas iun, tio ŝajnus malrespektema.

Metsis (Montri la profilon) 2018-januaro-16 09:58:40

Altebrilas:Kiu estas rilato kun Norvegio? Se estas iun, tio ŝajnus malrespektema.
Trump diris, ke li ne volas enmigrantoj el fekumejaj landoj kiel... sed prefere enmigrantoj el landoj kiel Norvegio.

Oni povas miri, kial ne multaj norvegianoj enmigras al Usono, ĉar tie risko iĝi pafita estas pli alta, la elspezo pri sanzorgo estas pli altaj, la medio estas pli poluita, virinoj malpli egalecaj...

Almenaŭ mi ne malrespektas norvegoj. Kontraŭe ili estas miaj bonaj najbaroj – preskaŭ kiel ni.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-16 23:21:18

Bv. senkulpigi min. Fakte la francaj medioj ne insistis pri la dua parto de la prezidenta frazo, kaj mi ne aŭdis pri ĝi.

Reen al la supro