Al la enhavo

Nacia himno de Rumanio

de Mrdeath1996, 2018-junio-06

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-06 19:05:11

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-06 23:17:15

Gustavo A. Borges (Mrdeath1996)
Via teksto:

Vekiĝu, ho rumano, el dormo ŝajna morton
En kiun la tiranoj barbare puŝis vin.
Ĉi tage aŭ neniam, alpaŝu novan sorton,
Ke eĉ la malamikoj respekte klinu sin.
Ĉi tage aŭ neniam, ni montru al la tero,
Ke flugas en ĉi manoj plu sang' de romian',
Kaj ke en niaj brustoj ni portas kun fiero
Triumfiĝant' en lukto, la nomon de Trajan'.
Rigardu, gloraj ombroj: Mihai, Stefan, Corvine,
Al la ruman' nacio, al granda pranepar'.
Kun brakoj jam armitaj, Kun via fajr' en vejnoj,
"Libera viv' aŭ morto!" nun ĉiuj krias ar'.
Pastroj kun kruc' antaŭen, kristana la armeo,
La moto: libereco, kaj ĝia celo sankt',
Pli bone en lukt' mortu en tute plena gloro
Ol plue esti sklavoj sur nia olda land'.
Pli bone en lukt' mortu en tute plena gloro
Ol plue esti sklavoj sur nia olda land'.


Laŭ mi (vi ankaŭ ĉiam povas diri min pri mia skribaĵo ridulo.gif )

Vekiĝu, ho rumano, el dorm' ke ŝajnas morto
En kiun la tiranoj barbare puŝis vin.
Ĉi tage aŭ neniam, ni prenu novan sorton, (alpasu al nova sorto)
Ke eĉ la malamikoj respekte klinus sin.
Ĉi tage aŭ neniam, ni montru al la tero,
Ke flugas plu en manoj tie sang' de romian',
Kaj ke en niaj brustoj ni portas kun fiero
La triumfanton de lukt' kiu nomiĝas Trajan'.
Rigardu, gloraj ombroj: Mihai, Stefan, Corvine,
Al la ruman' nacio, al granda pranepar'.
Kun brakoj jam armitaj, Kun via fajr' en vejnoj,
"Libera viv' aŭ morto!" nun krias ĉiu ar'.
Pastroj kun kruc' antaŭen, kristana la armeo,
La moto: libereco, kaj ĝia celo sankt',
Pli bone en lukt' mortu en tute plena gloro
Ol plue esti sklavoj sur nia olda land'.
Pli bone en lukt' mortu en tute plena gloro
Ol plue esti sklavoj sur nia olda land'.


En kiun la tiranoj barbare puŝis vin... La triumfanton de lukt' kiu nomiĝas Trajan'...
ridulo.gif Barbaroj (eble gotoj) konkeris Rumanion kaj tiea romanioj fariĝis rumanoj, tamen pli frue "la triumfanto" Trajano kun romanaj legioj likvidis Dakion kaj ekstermis dakojn pro dakia oro. Kiuj estis barbaroj?

Trisquel (Montri la profilon) 2018-junio-07 07:38:39

Mi amas Rumanion! La plej mistera lando.

Koracio (Montri la profilon) 2018-junio-09 10:01:47

Barbaroj povas esti hungaroj, turkoj, aŭ rusoj.

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-junio-09 18:50:15

ni, risoj, en nia himpo kantas pri tio, ke ni amas nian Patrujon, ke nia lando estas vasta, granda, adunda, glorplena, ke ĝi estas unio de amikaj popoloj, ke Dio protektas la landon, ke ni dankas niajn praulojn pro ilia saĝeco, ke venontaj jaroj celas nin al revoj kaj bona vivo.

ni, rusoj, ne kantas, ke nia lando ankoraŭ ne mortis, ke ni luktas kontraŭ malamikoj aŭ bandoj de murdistoj, kiuj ĉirkaŭas nin, ke ni nepre mortos en la lukto, sed antaŭe mortigos ĉiujn niajn malamikojn (plejparte kozakojn) sub sankta sanga standardo, ke ni devas regi marojn, ke Dio devas disigi malamikojn kaj faligi ilin.

Серёга (Montri la profilon) 2018-junio-10 08:29:20

mimoprobegal:ni, risoj, en nia himpo kantas pri tio, ke ni amas nian Patrujon, ke nia lando estas vasta, granda, adunda, glorplena, ke ĝi estas unio de amikaj popoloj, ke Dio protektas la landon, ke ni dankas niajn praulojn pro ilia saĝeco, ke venontaj jaroj celas nin al revoj kaj bona vivo.

ni, rusoj, ne kantas, ke nia lando ankoraŭ ne mortis, ke ni luktas kontraŭ malamikoj aŭ bandoj de murdistoj, kiuj ĉirkaŭas nin, ke ni nepre mortos en la lukto, sed antaŭe mortigos ĉiujn niajn malamikojn (plejparte kozakojn) sub sankta sanga standardo, ke ni devas regi marojn, ke Dio devas disigi malamikojn kaj faligi ilin.
Mi legis la plenon da 11 strofoj de la rumania himno: https://ru.wikipedia.org/wiki/Гимн_Румынии
Barbaroj sendube tie estas turkoj kun ilia "sanga krescento", sed la aŭtoro de tradukaĵo pro modesteco iomete redukis ĝin por ne ofendi partneron je NATO.

Kompatinde ke post mortigo de Nicolae kaj Elena Ceaușescu (Ĉauŝesku) oni en Rumanio tuj eltiris nomon de Trajano, kiu estis amoranto de "knaboj" kaj kulpulo de la genocido de unu kompleta civilizacio - la perlo de la antikva mondo Dakio kiu estis certe ne malpli ol Romio!

Reen al la supro