Al la enhavo

Kial Lernu uzas i-formon de verboj en butonoj anstataŭ u-formon?

de Metsis, 2018-junio-18

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-junio-18 10:47:18

Vidu temon. Ekzemploj estas "Ensaluti", "Sendi", "Nuligi" anstataŭ "Ensalutu", "Sendu", "Nuligu".

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-junio-18 16:13:20

Metsis:Vidu temon. Ekzemploj estas "Ensaluti", "Sendi", "Nuligi" anstataŭ "Ensalutu", "Sendu", "Nuligu".
Putin kulpas

en rusa lingvo oni ofte uzas infinitivon kiel aŭ anstataŭ imperativon

Bert (Montri la profilon) 2018-junio-19 01:07:59

Kial uzi u-formon. Butono ne petas aŭ ordonas. Ĝi nur diras kio posto okazos.
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org

mimoprobegal (Montri la profilon) 2018-junio-19 03:44:15

evidente ja estas, ke i-formoj estas mallongigoj

anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi

tiel mi vidas

Metsis (Montri la profilon) 2018-junio-25 12:40:34

Bert:Kial uzi u-formon. Butono ne petas aŭ ordonas. Ĝi nur diras kio posto okazos.
Ankaŭ en la angla, germana kaj franca oni uzas la i-formon
Venu lerni en http://gresillon.org
Por komputilaj fanatikuloj kiel mi estas tute nature, ke butono petas aŭ ordonas. En la angla oni ĝenerale ne povas distingi, ĉu temas pri i- aŭ u-formo (send kontraŭ send).

Mi ne komprenas, kion vi signifas kun ligilo al Gresillon. Notu, ke sur la frontpaĝo estas butono kun teksto "sendu".

mimoprobegal:evidente ja estas, ke i-formoj estas mallongigoj

anstataŭ rektajn krudajn ordonojn Lernu! aplikas pli ĝentilajn, sed mallongajn petojn:
(bonvolu) ensaluti
(bonvolu) sendi
(bonvolu) nuligi

tiel mi vidas
Ĉi tio ŝajnas dependi de denaska lingvo de parolanto. En mia denaska lingvo oni uzas u-formon kaj ĉi tia uzo ne estas konsiderata kruda sed neŭtrala. Kruda estus "Sendu, idioto!" aŭ alie nomaĉi. Uzo de i-formo estus stranga, kiel konstato, ke la sistemo faras ion, ne voko al ago de la parto de uzanto..

Reen al la supro