Al la enhavo

Polemika temo

de SrBlackMax, 2018-aŭgusto-26

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Alexandrex (Montri la profilon) 2018-septembro-06 13:02:33

Saluton, Noey5523.
Ci mesaĝas sub kaŝnomo (pseŭdonimo) sed, se cia bildo kaj cia avataro estas realaj, ci estas alĝerinanino.
Do, verŝajne ci parolas, almenaŭ duone, la araban kaj la francan. Tamen, ci mesaĝis per la angla... lingvo kiu ĉi tie, en la forumo Lernu!, ne estas komprenata de ĉiuj, eĉ nur pasive. Ja, tre probable, ci komprenas almenaŭ pasive Esperanton, kaj tial ci povis legi la mesaĝojn ĉe ĉi tiu debatofadeno.
Ni povus apliki en ĉi tiu debatofadeno la ideojn kiujn mi proponas por la helpoplanlingvoj kiel pontolingvoj. Kaj, tuj, mi predikos per la ekzemplo.
Estas konsilinda ago ke Noey5523 akompanu siajn mesaĝojn per la angla, la araba, la franca, kaj tiel plu (kiel teritoriaj lingvoj) per traduko aŭ resumo al iu eŭrosimilo kiel Esperanto, en ĉi tiu debato pri la aborto. Probable, ankoraŭ ŝi tion fari ne kapablas. Do, mi prezentas nun la tradukaĵon de ŝia mesaĝo en Esperanton.

----------

I know this is very difficult because there are many views. = Mi scias ke ĉi tiu temo estas tre malfacile traktebla, ĉar ekzistas multaj vidopunktoj.

----------

Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, elektronika poŝto trigrupo @ yahoo . es (trigrupo arobo yahoo punkto es).

Paulinho (Montri la profilon) 2018-septembro-08 19:38:56

Mia opinio estas tre simila al la opinio de SrBlackMax. Mi mi permesis min refari lian redaktadon, prezentante mian vidpunkton. Mia intenco kompreneble estas kunlabori.
Mi pensas, ke aborto ĉiam estas malbona. Mi diras ĉi tion ĉar mi pensas, ke aborto mortigas senkulpan feton, kiu povas esti homo (spontanea aborto povas okazi.) en la estonteco (ankaŭ "malbonaj" homoj rajtas vivi).
Mi scias, ke iuj kazoj estas tre doloraj. Seksperforto estas ekzemplo de tio. Ĝi ĉiam montras doloron kaj suferadon. Mi estas viro. Mi eĉ ne povas imagi kion sentas la viktimoj. Tamen, mi devas diri, ke ĉi tio ne estas kialo mortigi senkulpan vivon.
Mi pensas, ke ni havas homan vivon ekde la spermo, kiu fekundigas la ovon. Ĉi tiu cigoto havas kvardek ses kromosomojn. Por mi, tio signifas, ke ĝi estas homo, simila al iu ajn alia homo kvankam en potenco kaj ankoraŭ ne en akto, ĉar, se nenio aŭ neniu kontraŭas ĝin, ĝi igos plenkreskulon.
Do mi pensas, ke eĉ pro seksperfortado, aborto estas malbona. Mi pensas tiel ankaŭ en kazo de aliaj nedezirataj gravedecoj. Mi pensas, ke la suferado de ĉi tiuj virinoj ne estas solvita per la elimino de la feto.
Tamen, ni ne povas kondamni antaŭe la virinon, kiu pensas pri aborto aŭ kiu jam abortis. Ŝia suferado devas esti aŭdata kaj zorgata. Se ŝi pensas pri aborti, (kiu scias?) kun amo kaj tenereco, ni povas helpi ŝin ŝanĝi ŝian menson. Se ŝi jam abortis, (kiu scias?) kun amo kaj tenereco, oni helpos ŝin relinii sian vivon, por ne bezoni utiligi tian ekstremajn rimedojn.

Reen al la supro