Al la enhavo

Ĉu iu ajn leganto studis Lojban

de Miland, 2008-junio-17

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-17 18:04:29

Ĝenis min ke la 'distanco' inter Esperanto kaj la denaska lingvo estas relative pli granda por Azianoj aŭ Afrikanoj. Tial interesis min tio, ke en Lojban, la vortaro intence estas kombinaĵo de la plej oftaj parolitaj lingvoj en la mondo: la araba, la ĉina, la angla, la hinda, la rusa kaj la hispana. Vere, ne estas Afrikaj lingvoj en la listo. Sed ŝajnas pli bona ol Esperanto ĉi-respekte.
Sed mia demando estas: ĉu iu ajn leganto studis Lojban, kaj se jes, kion vi opinias pri ĝi kiel internacia komunikilo? Ĉu tro malfacila?

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-17 20:54:17

jes, kaj jes.
Sed tre interesa.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-18 07:56:37

Saluton,

Laŭ mi, la lojbano estas tro malfacila. Sajnas tiel komputila lingvo, ĉar estis kreita por paroli kun komputiloj. Tiu ideo ne plaĉas min. Estas la komputiloj kiu devos kompreni la homajn lingvojn, ne la malo.

Sed vi pravas, Lojbano estas pli internacia ol la Esperanto, uzante la ses plej uzitajn lingvojn tra la mondo. Tiu fakto ne estas evidente kiam oni unue legas ĝin.

Mi baldaŭ interesos pri kiel ili konstruis la vortojn. Ili uzis kompleksajn algoritmojn. Eble mi povos diri plu pri ĝi poste.

ĝis

Ergazomai (Montri la profilon) 2008-junio-18 08:17:41

Saluton,

mi amas ĉiujn lingvojn, do mi provis lerni ankaŭ Loĵbanon. Mi povas diri, ke ĝi estas TRE TRE malfacila, ne nur pro ĝia apriora vortaro, sed ankaŭ pro ĝiaj reguloj pri la kreado de la vortoj. Kiel ekzemplo, ekzistas diversaj kategorioj de vortoj, kiel cmavo, cmenefu'ivla. Ĉiu kategorio estas rekonebla per sia pozicio de l'akcento, aŭ per sia nombro de sinsekvaj konsonantoj. Do, oni neniam povos paroli ĝin flue, ĉar oni devas atenti al la kategorio de la vorto. Do, tiu lingvo estas tiom stranga, ke ĝi estas preskaŭ stultaĵo (mi ŝatas ĉi tiun vorton rideto.gif).

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-27 18:52:04

Mi eraris, mi pensis ke mi havis ion pri vortkonstruaĵo, sed ne estis tion. Mi miskomprenis. Ŝajne, ĉio pri Lojban estas malfacila ...

Do, se iu havas retpaĝon pri la konstruo de lojbanaj vortoj, ĝi interesas min.

ridulo.gif,

Iĉo (Montri la profilon) 2008-decembro-08 08:26:10

Jes, mi volas ĝin lerni.

Se vi ĝin volas aŭdi, do klaku
ĉi tie por jutjuba video. Ĝi sonas ege bele laŭ mi.

jan aleksan: Laŭ mi, la lojbano estas tro malfacila. Sajnas tiel komputila lingvo, ĉar estis kreita por paroli kun komputiloj.
Tute ne. Ĝi kreiĝis por provi la Sapir-Whorf:an hipotezon. Ĝi kreiĝis kaj por homa parolado kaj por pli malfrua komunikado kun komputiloj. Ĝi ankaŭ eble estos bona por universala maŝintradukado.

jan aleksan: Estas la komputiloj kiu devos kompreni la homajn lingvojn, ne la malo.
Predikata logiko ne estas sole por komputiloj. Laŭ la Sapir-Whorf:a hipotezo, se ni povus paroli kaj, pli grave, pensi en lingvo bazita en predikata logiko, ni do eble povus pli facili pensi logike. La strukturoj de naturaj lingvoj, kaj ankaŭ "naturesketaj" lingvoj kiel esperanto, kondukas niajn pensojn laŭ iliaj strukturaj vojoj. Vere ne estas kialo por havi disaj grupoj de vortoj nomitaj verboj, substantivoj, ktp. Esperanto estas bonigitaĵo, sed ankoraŭ iom mallogika. Pensu pri la rilatoj inter la vortoj

naŭzo (sento)
naŭza (kaŭzanta (aŭ emanta kaŭzi) tiun senton al aliaj)
naŭzi (kaŭzi tiun senton al aliaj)

timo (sento)
tima (spertanta tiun senton)
timi (sperti tiun senton (pro io))

Do, la rilatoj inter la -a kaj -i formoj estas tie ĉi tute samaj, la -o formo estas neregula. La rilato spegulas la rilatoj troviĝeblaj en eŭropaj lingvoj.

Se masklo estas maskla ulo/aĵo, kaj blui estas esti blua (blua do estas same kiel bluanta), do maskli estu esti maskla/o (kaj viri do estu esti viro/a) kaj bluo ne estu blueco sed simple blua aĵo/homo ktp. Oni do ne plu bezonus verbon "esti" ...

Mi estas viro. estus Mi viras.
Tio estas mia domo estus Tio mia domas aŭ io tia.

La novaj vortoj naŭzo kaj timo estus io aŭ iu kiu sentas naŭz(ec)on kaj ...tim(ec)on respektive (kaj la -ec- infikso tiam estus uzenda por tiujn signifojn).

jan aleksan:Sed vi pravas, Lojbano estas pli internacia ol la Esperanto, uzante la ses plej uzitajn lingvojn tra la mondo. Tiu fakto ne estas evidente kiam oni unue legas ĝin.
Vi pravas. Ĝi ŝajnas kaj aŭdiĝas tute nerilataj al aliaj lingvoj (Ĉu oni scius, kio estas "a priori" en esperanto? Ĉu "el nenio" sufiĉus?). Paro da vortoj ŝajnas tuj rekonebla, kiel ekzemple "dansu" kiu estas "io dancanta", "danci" ktp, kaj ankaŭ aliaj havas similecon, kiom "fajro", "bruli" estas fagri.

Rohan (Montri la profilon) 2008-decembro-08 11:24:07

Mi citas de la retpaĝo http://neptune.spaceports.com/~words/lojban.html :

" * prenu - person
* cukta - book
* vanju - wine

Although these don't look much like any particular word in any language, you can see bits of different languages in each of them. For example, prenu has the "per" of English "person" and the ren of Chinese. cukta has the "ook" of English "book", all of Chinese shu(c is pronounced "sh"), and part of Arabic (and Turkish) kitap. vanju is like French vin and Chinese jiu. This makes learning words easier for the largest number of people."

Mia traduko:

" *prenu - persono
*cukta - libro
*vanju - vino

Kvankam ĉi tiuj ne aspektas multe kiel iuj ajn specifaj vortoj en iu ajn lingvo, oni povas vidi erojn de diversaj lingvoj en ĉiu el ili. Ekzemple, 'prenu' enhavas la "per" de la angla vorto "person" kaj la ĉinan vorton "ren". 'cukta' enhavas la "ook" de la angla vorto "book", ĉion de la ĉina vorto "ŝu" ('c' estas elparolata kiel 'ŝ'), kaj parton de la araba (kaj turka) vorto "kitap". 'vanju' estas kiel la franca vorto "vin" kaj la ĉina vorto "jiu". Ĉi tio faciligas vort-lernadon por la plej granda nombro de homoj."

--------------------------------------

Laŭ mi, se ĉi tio vere estas la vort-farada sistemo de la lingvo loĵban, ĝi tute ne allogas min, ĉar ĉi-kaze, la eldiraĵo 'la vortoj estas elprenitaj el multaj lingvoj de malsamaj lingvo-familioj' estas nur granda ŝerco, ĉar la vortoj estas tiel miksitaj kaj rearanĝitaj ke almenaŭ por mi, anstataŭ ol plisimpligi aferojn, tio nur malfaciligas ilin.

Ŝajnas al mi, ke la supre-menciita eldiraĵo estas nur propagandaĵo por la lingvo loĵban. Mi ne kredas, ke ĉi tia miksadaĉo vere influus la (mal)facilecon de vort-lernado por homoj kiuj povus voli lerni loĵban-on.

Filu (Montri la profilon) 2008-decembro-08 17:27:26

Laŭ mi estas strange, ke ne interpreteblas dusence io ajn en la lingvo Loĵbano.

Ĉiu lingvo, el kiu mi legis librojn kaj verkojn (ĉu originale, ĉu tradukite, ĉar mi scias ja nur tri lingvoj, sed tamen en ili legis multajn tradukaĵojn), ĉiu lingvo, do, ofertis siajn proprajn vortludojn, dusencaĵojn, ambiguaĵojn... kaj tiuj estis ja planitaj: ili estis parto de la verko, oni volontplene aldonis ilin al la teksto por plibonigi ĝin, igi ĝin esti amuza, plaĉa, sardona, filozofia aŭ simple malserioza kaj ripoza.

Kiel do oni enLoĵbanigus tiajn verkojn, t.e. la plej multajn? Eble ja estas maniero tion fari, sed la verkaro nuntempe havebla en Loĵbano estas ege maldika. Pro tio mi konsideras, ke tiu lingvo estas en sia beba aĝo: en loĵbanon oni ankoraŭ ne vere multe laboris al la defio translingvigi ĉefverkojn el la monda literaturo. Kiam hobiistoj de la lingvo igos la verkaro iom pli diversa kaj vasta, tiam mi eble estos scivolema pri kiel ĝi evoluis, sed nun mi estas tute ne interesata.

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-decembro-08 19:38:04

Iĉo:Tute ne. Ĝi kreiĝis por provi la Sapir-Whorf:an hipotezon. Ĝi kreiĝis kaj por homa parolado kaj por pli malfrua komunikado kun komputiloj. Ĝi ankaŭ eble estos bona por universala maŝintradukado.
La logikeco de Lojban ne estas evida laŭ mi.

Plue, mi legis multaj dokumentoj pri ĝi kaj laŭ mi estas tro malfacila. Ne pro la vortkonstruaĵo (kiu taŭgas laŭ mi), sed pro la konstruado de frazoj.

Ekzemplo ( trovebla ĉi tie)

benji bej be'i transfer 'send'
x1 transfers/sends/transmits
x2 to receiver
x3 from transmitter/origin
x4 via means/medium
x5 4i 79 [also possibly "sharing"; no (complete) alienation from origin is implied]; [x5 carrier]; (cf. muvdu, dunda, mrilu, nirna, xruti, cradi, tivni, preja, cmavo list be'i, bevri, mrilu, tcana)

Se mi bone komprenas, por lerni kiel uzi la vorto benji, oni bezonas scii kion signifas X1...X5. Malfacila ĉu ne?

ridulo.gif,

ceigered (Montri la profilon) 2008-decembro-11 10:53:26

Mi akordas kun jan aleksan, Loĵbano estas malfacila kiam oni volas konstrui frazojn.

Reen al la supro