Al la enhavo

Esperanta komputila programlingvo

de MiMalamasLaAnglan, 2019-septembro-08

Mesaĝoj: 135

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-13 11:49:25

Ankaŭ tiu paĝo estas interesa. ĝi tradukindas esperanten.

https://en.wikipedia.org/wiki/Comparison_of_progra...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-13 16:32:38

Mi flue parolas la anglan, kvankam ne estas denaska parolanto. La angla en programlingvoj neniam estis problemo al mi.
Mi ne diris, ke neniu "sciencemuloj" bone parolas la anglan. Mi nur volis diri, ke mi observas ke multe el ili ŝatas lerni la anglan malpli ol scienco (ĉu mi devus skribi la akuzativon tie ?), do malpli bone parolas la anglan. Mi havas personajn eksperimentojn.
Mi perfekte scias, ke mia "teorio" estas ŝerco. Tamen mi dezirus kompreni tiun fenomenon.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-13 20:35:09

Metsis:
Zam_franca:Mi ne vere temas pri tiu fadeno, sed kial tiom da informadikisto lernas Esperanton ? Mia teorio estas, ke la "sciencemaj" parolas pli malbone la anglan ol la aliaj, sed vere bezonas internacian lingvon. Do ili lernas Esperanton.
Kion vi pensas pri tio ?
Mi flue parolas la anglan, kvankam ne estas denaska parolanto. La angla en programlingvoj neniam estis problemo al mi.

MiMalamasLaAnglan:
Ĉu vi iam kreis programlingvon? Ĉu vi konas Esperantiston, kiu iam kreis iun?
Ne, mi nek kreis nek konas Esperantiston, kiu kreis.

Estas dekoj de paradigmoj sur kiuj oni povas bazi lingvon. Vd. la artikolon en la angla Vikipedio. Do sur kiu paradigmo vi intencas bazi vian lingvon? Aŭ ĉu via lingvo estas nur Esperantigita Pitono (Python) aŭ Rubeno (Ruby)?
Mi volas krei programlingvon, per kiu oni povas facilege krei potencajn programojn, sed eble mi nur esperantigos Rubenon. Mi unue devas verki gramatikon, sed mi ne certas pri tio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-13 22:40:43

Ambaŭ estas vastaj projektoj. Vi devas scii, kiu estas ekzakte via celo, kaj kiom da tempo, mono kaj energio vi pretas dediĉi por tio. Plejbone vi prenu paperfolion, kaj ekskribu viajn ideojn sur ĝin. Eble se vi klarigus pli precize viajn celojn, la aliaj forumanoj pli facile helpus vin.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-13 22:48:47

Zam_franca:... Mi nur volis diri, ke mi observas ke multe el ili ŝatas lerni la anglan malpli ol scienco (ĉu mi devus skribi la akuzativon tie ?)...
Komparu:
Hundo ŝatas oston pli ol lakton
Hundo ŝatas oston pli ol kato

kaj provu fari similan frazon kun kato/fromaĝo/muso. Cu vi komprenas kiam uzi akuzativon?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 08:26:05

Altebrilas:
Zam_franca:... Mi nur volis diri, ke mi observas ke multe el ili ŝatas lerni la anglan malpli ol scienco (ĉu mi devus skribi la akuzativon tie ?)...
Komparu:
Hundo ŝatas oston pli ol lakton
Hundo ŝatas oston pli ol kato

kaj provu fari similan frazon kun kato/fromaĝo/muso. Cu vi komprenas kiam uzi akuzativon?
Jes, dankon

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-14 16:20:41

Altebrilas:Ambaŭ estas vastaj projektoj. Vi devas scii, kiu estas ekzakte via celo, kaj kiom da tempo, mono kaj energio vi pretas dediĉi por tio. Plejbone vi prenu paperfolion, kaj ekskribu viajn ideojn sur ĝin. Eble se vi klarigus pli precize viajn celojn, la aliaj forumanoj pli facile helpus vin.
Mi unue devas lerni, kiel krei programlingvon. Mi nun lernas, kaj mi finiĝos lecionaron post proksimume unu monato. Post tio, mi decidos pri la gramatiko de mia lingvo, ktp.

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-septembro-14 21:50:04

MMLA, vi ne bone komprenis mian demandon -aŭ mi ne klare esprimis ĝin. Mi ne demandis pri la etapaj celoj de via projekto, sed pri ĝia fina utileco: Ĉu tio estos utila por vi mem? Por esperantistoj? Kaj kiun advantaĝon vi atendas el programlingvo en Esperanto? Por verki kiajn programojn? Por montri ĝinal la publiko? Tiukaze, vi devos multe reklami pri via programlingvo, por montri ke ĝi ekzistas. Ĉu vi antaŭvidis la necesan laboron kaj monon por tio?

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-14 23:30:00

Altebrilas:MMLA, vi ne bone komprenis mian demandon -aŭ mi ne klare esprimis ĝin. Mi ne demandis pri la etapaj celoj de via projekto, sed pri ĝia fina utileco: Ĉu tio estos utila por vi mem? Por esperantistoj? Kaj kiun advantaĝon vi atendas el programlingvo en Esperanto? Por verki kiajn programojn? Por montri ĝinal la publiko? Tiukaze, vi devos multe reklami pri via programlingvo, por montri ke ĝi ekzistas. Ĉu vi antaŭvidis la necesan laboron kaj monon por tio?
Mi ne bezonas monon por la programlingvo. La ĉefa celo estas nur amuzo, sed mi esperas, ke mi povos fari iom utilan programlingvon. Mi vidos, kio okazos, post kiam mi finas la lecionaron, kiun mi nun faras.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-15 10:48:44

LM59650:Pascal en Esperanto :
FUNKCIO Fact(n:ENT):ENT
KOMENCO
SE n=0 NU
Fact:=1;
ALIE
Fact := n*Fact(n-1);
FINO;
Kial vi uzas Fact, ne Fakt ?
Anglaj vortoj estas pli mallongaj ol Esperantaj, pro tio, inter aliaj kaŭzoj, oni preferas anglan en programlingvoj.
Sed en novaj programlingvoj oni preferas entute ne uzi ŝlosilvortojn, ekz.{} anstataŭ komenco...fino kaj ebligaj preskaŭ ajnajn literojn en nomoj de variabloj

Reen al la supro