Al la enhavo

Mi ne komprenas la kazon, kiun okazas ĉi tie

de Zam_franca, 2019-septembro-29

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 12:09:17

Mi ne komprenas tiun aferon : Li vere ŝatas la anasojn, kiujn estas en la marĉeto.

Ĉu oni devas skribi "kiuj" aŭ "kiujn"? Kio estas la diferencoj (Laŭ Chuck Smith oni ne pluralas la vorton "kio") ?

Urho (Montri la profilon) 2019-septembro-29 12:20:40

Lingvohelpilo diras, ke la frazo "Li vere ŝatas la anasojn, kiuj estas en la marĉeto." estas korekta. Ankaŭ mi proponus tiun.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 13:53:30

Okej, mi dankas al vi.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-29 14:42:14

Vi pravas, "kiuj" estas gŭste kaj "kiujn" eraro en ĉi tiu okazo.

Ne estas nur Chuck Smith laŭ kiu oni ne pluralas la vorton "kio". Vidu alian fadenon ĉi tie en Lernu.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 17:17:52

Metsis:Vi pravas, "kiuj" estas gŭste kaj "kiujn" eraro en ĉi tiu okazo.

Ne estas nur Chuck Smith laŭ kiu oni ne pluralas la vorton "kio". Vidu alian fadenon ĉi tie en Lernu.
Estas ege interesa. Sed en mia kazo, "Kio estas tioj", ĉu mi do devus skribi "kioj[n]"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-29 19:32:01

Se vi parolas pri malsamaj kioj, uzu pluralon.
Sed kelkaj kioj (kaj eĉ kiuj) oni povas unuiĝi en unu kion.
Kiuj? Amikoj.
Kio? Amikaro.
Pro tio ĉi "kioj" estas malofte necesa.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 20:07:39

Kioj estas tioj? - Flagoj. Aŭ Kio estas tioj? - Flagoj.
?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-29 20:07:53

Ekzemple

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-30 08:22:38

Kiel Sergejm jam diris, pluralajn formojn de "kio" kaj "tio" oni tre malofte bezonas en praktiko.

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-30 11:01:17

Flagoj estas fragaro, do ankaŭ estas unu tio.
Ekzemplon mi donis en mia antaŭa respondo - malsamaj tioj.

Reen al la supro