Al la enhavo

11-an de novembro – Nacia Tago de Sendependeco en Pollando

de StefKo, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-13 16:34:41

Respondo al kamarado Zam:
Probable kelkaj okcidentaj komunikiloj timas atakojn de "teruraj rusaj ĥakeroj".
El anglalingvaj fontoj mi vizitas la sajtojn de Newsweek, The Washington Post , The Daily Telegraph , The Guardian, dum kelkaj malpli konataj informiloj ne enlasas min.
El la franclingvaj gazetoj mi sukcesas trafi la paĝarojn de Le Figaro, Le Parisien, France Soir, Libération, dum la sajtoj de Le Monde kaj de L’Humanité ne ovriĝas.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-13 21:12:51

IgorSokoloff:Ankaŭ "cbos.pl" ne enlasas min, verŝajne ne dezirante havi gaston el "imperiema" Rusio.
Mi tamen senprobleme vizitas la sajtojn de Gazeta Wyborcza„ Solidarność, Dziennik, Gazeta Prawna, dum la paĝaro de Rzeczpospolita ankaŭ ne ovras por mi sian pordeton.
En la temo pri la Dua Mond-milito ankaŭ mi skribis kelke da vortoj koncerne nian diskutadon. Ĉi-foje mi provu esti pli ĝentila:
"Pan" Stefko, se vi ne kapablas gaje kaj senstreĉe polimiki, do sidu kviete en via "pola legom-ĝardeno" kaj ne ĵetu ŝtonetojn en la "rusan korton", t.e. detenu vin de negativaj mencioj pri Rusio/Sovetio kaj pri la rusoj/sovetianoj.
Mi neniam skribis ke mi malamas la rusojn! Renverse! Plaĉas al mi landanoj de Rusujo (ordinaraj, la estraro kaj homoj kun ĝi ligitaj - ne). Mi lernis la rusan lingvon kaj ĝi plaĉas al mi. Mi lernis kelkaj libroj de rusaj verkistoj, plaĉas al mi rusa folklora muziko, mi respektas rusaj atingoj sur la scienca kampo, k.t.p. Mi tre volonte diskutus kun la rusoj, sed ne kun ĉiuj.

IgorSokoloff, neniu civiliza, klera homo ne apologias la komunismon!
Komunismaj reĝimoj estas sume respondecaj por morto de pli ol 94 milionoj de personoj, el kiuj:
Sovetunio respondecas pri morto de ĉ. 20 milionoj;
Ĉinio: 65 milionoj;
Nord-Koreio: 2 milionoj;
Kamboĝo: 2 milionoj;
Etiopio: 1,7 milionoj;
Afganio: 1,5 milionoj;
Orient-Eŭropo: 1 miliono;
(...)
Informfonto: https://en.wikipedia.org/wiki/The_Black_Book_of_Co... (aliaj publikas similajn nombrojn, do ne diskutu kun mi pri tio!)

Estroj de la sovetunio ne estis nur rusoj:
Lenin - el familio rusa-juda,
Stalin - kartvelo,
Dzierĵinski - polo
Ĥruŝĉov - ukraino
Breĵniev - ukraino?
k.t.p.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-14 17:24:42

IgorSokoloff:Respondo al kamarado Zam:
Probable kelkaj okcidentaj komunikiloj timas atakojn de "teruraj rusaj ĥakeroj".
El anglalingvaj fontoj mi vizitas la sajtojn de Newsweek, The Washington Post , The Daily Telegraph , The Guardian, dum kelkaj malpli konataj informiloj ne enlasas min.
El la franclingvaj gazetoj mi sukcesas trafi la paĝarojn de Le Figaro, Le Parisien, France Soir, Libération, dum la sajtoj de Le Monde kaj de L’Humanité ne ovriĝas.
Kia malgojeco, "vera marksista kamarado" ne povas legi L'Humanité! Aŭ ĉu tiu ĵurnalo ankaŭ ne estas ano de la "vera" socialismo?



Strangas, ke retanoj ne povas legi artikolojn pri landaj manifestacioj, kiel en mia ligilo, en lando kiu havas libereman registaron.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-14 22:49:04

Kiel mi komprenis, "pan" StefKo emas tamen diskuti plu... Laŭdinda entuziasmo...
Ankaŭ mi neniam asertis, ke vi malamas la rusojn. Mi nur provis komprenigi al vi, ke per viaj patose-riproĉemaj mencioj pri la "malfacila sorto de la poloj", suferantaj pro la "kovardaj" najbaroj, vi provokas diskutadon.
Per viaj ĉi-supraj argumentoj pri "komunismo" vi tamen klare demonstris vian banalan filistrecan mondkoncepton...
Pri civilizitaj kaj kleraj homoj mi havas iom malsaman opinion. Jes, civilizitaj kaj kleraj homoj povas esti antikomunistoj, tamen ne sinceraj. Kutime tielaj "civilizitaj kleruloj" adeptas antikomunismon, kiam tiu estas oportuna kaj profita por ili. Reale honestaj kaj saĝaj homoj apenaŭ povas esti antikomunistoj, ĉar ili sendube komprenas, ke la socialismaj/komunismaj ideoj estas pli progresivaj ol la kapitalismaj kaj des pli monarĥismaj.
La vorton "komunismo" oni ofte uzas malprave kaj malkorekte, anstataŭ "socialismo" — diversaj antikomunismaj propagandistoj certe faras tion intence, dum iliaj kredemaj aŭskultantoj kaj legantoj — inercie. La komunismo kiel socia kaj ekonomia sistemo ankoraŭ neniam ekzistis, tio estas la fina celo de la komunisma doktrino (eble realigebla, eble — ne). Ĝis nun estis realigita nur socialismo — iuloke pli sukcese, iuloke malpli sukcese. Persone al mi pasinttempe plaĉis la modelo de socialismo, kiu ekzistis en Jugoslavio, kiun bedaŭrinde disŝiris ŝakalecaj okcidentaj liberastoj. Nuntempe al mi plaĉas socialismaj modeloj ekzistantaj en Vjetnamio kaj ankaŭ en Kubo, kiu povus fariĝi reala "surtera paradizo", se Usono ne malhelpus al ĉi-lando per sia ekonomia sabotado. Ankaŭ en Sovetio kaj en aliaj eks-socialismaj landoj estis sufiĉe komforta socialismo, certe ne tiom obskura, kiel oni nun pentraĉas.
La aŭtoroj de "The Black book of Communism" prezentis tamen tre moderajn ciferojn koncerne Sovetion. Niaj "hejmaj" antikomunistoj ne estas tiom "avaraj". Ekzemple, nia fama disidento Solĵenicin asertis, ke "malicaj" bolŝevikoj mortigis ĉirkaŭ 60 milionojn da rusianoj, tamen liaj pli objektivaj "samideanoj" ne konsentis kun li pri ĉi-cifero. Jes, viktimoj certe estis, tamen ne tiel multaj, kaj ne pro "dekomenca malica esenco de marksismo", sed pro malperfekteco de homa naturo. Diversspecaj bataloj kaj luktoj (inkluzive, luktoj de ideoj) kutime senkompatigas kaj ferocigas batalantojn, ambaŭflanke de la "fronto", kaj krome, politika kaj administra potenco ne malofte negative influas al tiuj, kiuj ĝin havas.
Tute klaras, ke menciita "Le Livre Noir Du Communisme/The Black Book of Communism" ne estas fidinda fonto, ĉar ĝin verkis sendube biasigitaj aŭtoroj. Interalie, responde al ĉi-libro grupeto da aliaj francaj aŭtoroj (miaopinie, pli objektivaj) verkis "Le livre Noir du Capitalisme/The Black Book of Capitalism", en kiu ili prezentis proksimume samnivelajn ciferojn, koncerne viktimojn de kapitalismo. Estas ankoraŭ "Das Schwarzbuch Markenfirmen/ The Black Book of Corporations", en kiu oni ankaŭ akuzas "lupecajn leĝojn" de kapitalismo kaj rakontas pri ĝiaj viktimoj.
Miavice, mi konfesu ke ankaŭ mi simpatias al kelkaj poloj. Ekzemple, al Dzerĵinskij, Tuĥaĉevskij, Rokosovskij, Jaruzelskij kaj certe al nuntempaj polaj komunistoj, kies vivo estas ŝajne ne tre facila. Fakte, mi simpatias al ĉiuj homoj de ĉiuj popoloj, kiuj ne emas al patoso kaj sentimentala falseco, kiuj estas klarvidaj kaj objektivaj, ne ofendiĝemaj kaj humuremaj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-15 09:20:01

IgorSokoloff:Kiel mi komprenis,(...) kaj humuremaj.
Kiam Pollando liberiĝadis de la sovetunia forta kunligo, iuj poloj vestadis ĉemizetojn kun skribaĵo: “Mi ne ŝatas rusajn”. Rigardantaj tian homon fronte legis tion kaj pensis pri naciismo de la polo, sed kiam ili retrorigardis, dorsflanke ili povas legi la sekvaĵon: “raviolojn”. Mi pensas tiel: „Ĉu vi ne estas tia sama kiel la homo kiu legas nur fronto de la ĉemizeto?”

Skribinte pri komunismo mi pensis ne pri koncepto de komunismo sed pri reala komunismo realigita en multaj landoj (mi konas tion).

Kiam vi skribas: „mi simpatias al ĉiuj homoj de ĉiuj popoloj, kiuj ne emas al patoso kaj sentimentala falseco, kiuj estas klarvidaj kaj objektivaj, ne ofendiĝemaj kaj humuremaj”, mi povas nur gratuli kaj laŭdi tian rilaton al aliuloj. Estas dezirinde por ke vi apliku tian sintenon. Aliuloj ankaŭ estas tiaj.

Mia flanke, mi dankas al vi pro la instigo al lernado de historio kaj Esperanto!

Mi ankaŭ ne ŝatas rusajn... raviolojn!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-16 12:29:27

Krom la menciitaj "nigraj libroj" ekzistas multe da aliaj tekstaj fontoj pri divers-popolaj, divers-gentaj kaj divers-tribaj viktimoj, kaŭzitaj de aliaj popoloj, gentoj kaj triboj. Ekzemple pri tio, kiel usonanoj aŭ, pli ĝuste, angla-saksaj koloniantoj genocidis la nord-amerikajn indianojn (proksimume 90%), kiel angloj mortigis kaj sklavigis irlandanojn, kiel dum angla-bura milito en Sud-Afriko anglaj soldatoj murdis burajn virinojn kaj infanojn, kiel francaj katolikoj masakris francajn hugenotojn, kiel en la antikva epoko paganoj mortigis ĵus aperintajn kristanojn kaj kiel en la mezepoko kristanoj, siavice, mortigis obstinajn paganojn, ne dezirantajn fariĝi kristanoj, kiel turkoj genocidis armenojn, kiel en Afriko anoj de la hutu-gento masakris anojn de la tutsi-gento, kvankam trupoj de UNO aŭ eĉ de NATO certe povus haltigi tiun masakron, kiel ukrajnoj masakris polojn kaj kiel poloj, siavice, mortigis ukrainojn kaj belorusojn, kiel multnombraj polaj anti-semitoj helpis al germanaj naziistoj holokaŭsti polajn judojn, kiel post la "pola-bolŝevika" milito la polaj venkintoj pereigis per malsato kaj malvarmo preskaŭ duonon (laŭ sovetia versio 80 miloj) de milit-kaptitaj ruĝ-armeanoj.
Ĉi-liston eblas daŭrigi...

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-18 15:10:25

KatjaMcFlores:Krom la menciitaj "nigraj libroj" ekzistas multe da aliaj tekstaj fontoj pri divers-popolaj, divers-gentaj kaj divers-tribaj viktimoj, kaŭzitaj de aliaj popoloj, gentoj kaj triboj. Ekzemple pri tio, kiel usonanoj aŭ, pli ĝuste, angla-saksaj koloniantoj genocidis la nord-amerikajn indianojn (proksimume 90%), kiel angloj mortigis kaj sklavigis irlandanojn, kiel dum angla-bura milito en Sud-Afriko anglaj soldatoj murdis burajn virinojn kaj infanojn, kiel francaj katolikoj masakris francajn hugenotojn, kiel en la antikva epoko paganoj mortigis ĵus aperintajn kristanojn kaj kiel en la mezepoko kristanoj, siavice, mortigis obstinajn paganojn, ne dezirantajn fariĝi kristanoj, kiel turkoj genocidis armenojn, kiel en Afriko anoj de la hutu-gento masakris anojn de la tutsi-gento, kvankam trupoj de UNO aŭ eĉ de NATO certe povus haltigi tiun masakron, kiel ukrajnoj masakris polojn kaj kiel poloj, siavice, mortigis ukrainojn kaj belorusojn, kiel multnombraj polaj anti-semitoj helpis al germanaj naziistoj holokaŭsti polajn judojn, kiel post la "pola-bolŝevika" milito la polaj venkintoj pereigis per malsato kaj malvarmo preskaŭ duonon (laŭ sovetia versio 80 miloj) de milit-kaptitaj ruĝ-armeanoj.
Ĉi-liston eblas daŭrigi...
Jes. Preskaŭ en 100% mi konsentas kun vi en tio. Dum militoj okazas ĉiaspecaj ekscesoj. Oni diras ke akceptebla estas nur defenda milito, sed dum tia milito ankaŭ okazas ekscesoj kaj krimoj.

Se temas pri persekutado de bolŝevikoj mi aldonas ke pola "resaniga" estraro fondis en 1934 j. koncentrejo en Bereza Kartuska (hodiaŭ Belarusujo) ne nur por komunistoj sed por siaj opozicistoj (poloj!). Tien oni malliberigis ilin sen prijuĝado, nur surbaze de administracia decido. Tiaj tempoj estis!

KatjaMcFlores (Montri la profilon) 2019-novembro-18 20:39:34

Koncerne intereson de la poloj pri la rusa kulturo...
Jen kiel ĉarme triopo da polaj junulinoj kantas "patose-sentimentalan" ruslingvan kanton dum Ogólnopolski Festiwal Piosenki Rosyjskiej:
https://youtu.be/PUBjUKsqdpo

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-19 18:53:29

KatjaMcFlores:Koncerne intereson de la poloj pri la rusa kulturo...
Jen kiel ĉarme triopo da polaj junulinoj kantas "patose-sentimentalan" ruslingvan kanton dum Ogólnopolski Festiwal Piosenki Rosyjskiej:
https://youtu.be/PUBjUKsqdpo
Dankon!

Festivaloj de rusaj kantoj (en Zielona Góra):
1965–1989 (de Sovetiaj Kantoj, ĉefe rusaj)
2008–2013
Plue ne estis kaj longe ne estos pro kaŭzoj politikaj kaj financaj (la festivalo kostas municipan buĝeton super 1 miliono zlotoj)

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-19 18:59:35

Mi finas ĉi tiun fadenon ĉar ni devias. Mi dankas al ĉiuj!

Reen al la supro