Al la enhavo

11-an de novembro – Nacia Tago de Sendependeco en Pollando

de StefKo, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 41

Lingvo: Esperanto

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-19 21:49:03

Ho jes, ĉarma kanto, ĉarmaj knabinoj...
Mi preskaû larmetis, sed rememoris, ke mi ne estas sentimentala ulo, kaj nur milde ridetis.
Tamen ŝajnas, ke Stefĉjo iom malpravas... Kiel mi eksciis, malgraŭ ĉiuj problemoj la VIII OGÓLNOPOLSKI FESTIWAL PIOSENKI ROSYJSKIEJ okazis 04-05 CZERWCA 2019 w ŁODZI. Almenaŭ tion komunikas la sajto www.festiwallodz.pl

StefKo (Montri la profilon) 2019-novembro-19 22:16:02

IgorSokoloff:Ho jes, ĉarma kanto, ĉarmaj knabinoj...
Mi preskaû larmetis, sed rememoris, ke mi ne estas sentimentala ulo, kaj nur milde ridetis.
Tamen ŝajnas, ke Stefĉjo iom malpravas... Kiel mi eksciis, malgraŭ ĉiuj problemoj la VIII OGÓLNOPOLSKI FESTIWAL PIOSENKI ROSYJSKIEJ okazis 04-05 CZERWCA 2019 w ŁODZI. Almenaŭ tion komunikas la sajto www.festiwallodz.pl
Jes. Mi mi ne rimarkis ĝin. Sed tiu festivalo estis destinita nur por lerneja junularo. En antaŭaj partoprenas profesiaj kantistoj kaj kantantaj aktoroj.

http://www.festiwallodz.pl/?o-festiwalu,20

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-novembro-19 22:45:21

La fakto, ke la pola junularo interesiĝas pri la rusa kulturo, esperigas. Eble iom post iom la pola socio elkuracos sin el la malracia rusofobia paranojo.

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-11 10:59:07

11an de novembro 2020 - datfesto de reakiro de sendependeco - legu plu en:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_tago_de_sendep...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-11 15:11:06

StefKo:11an de novembro 2020 - datfesto de reakiro de sendependeco - legu plu en:

https://eo.wikipedia.org/wiki/Nacia_tago_de_sendep...
Ĝojan nacian feston!

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-11 16:20:00

Estas tre laŭdinde, kamarado Stefan, ke ankaŭ ĉi-jare vi memorigis al la forgesema homaro, ke či-monde ekzistas tiel glorinda, sed ial preteratentita lando kiel Polujo.
Probable, mi eĉ eldrinkos glaseton da "ŝnapso" okaze de via nacia patose-vibriga festo.
Interalie, hodiaŭ oni povas pridrinki ankaŭ kelkajn aliajn simile gravajn datrevenojn:
World Shopping Day;
World Origami Day;
International Day of Energy Saving;
International Pathology Day;
Red Lipstick Day (Usono);
National Sundae Day (Usono);
National Homunculus Awareness Day (Usono);
Opening of the Carnival Season (Germanio).

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-12 08:40:57

Vi, Igor, certe ankoraŭ ne ĉesis esti ebria post festado de plej grava datfesto en la mondo - la revolucio Oktobra.
Pardonu min por malfruaj bondeziroj, mi tute forgesis pri tiu plej granda festo!

Bсего найлучшего в день великой социалистической ноябрьской революции! okulumo.gif

Vi bedaŭas ke Pollando, Finlando, Litovujo kaj Latvujo liberiĝis de la rusa jugo post 1a Mondmilito, en 1918-19? Jes, pli bone neglekti ies venkojn.

PS.
1. Pardonu al mi mian malbonan rusan!
2. Tralegu tion. Tio fakte estis grandaj kaj gravaj pasaĵoj. Fakte, la pasaĵoj en Pollando en 1918 estis, ĉe tio, nur incidentoj.
https://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%93%D1%80%D0%B0%D...
Por anglalingvaj: https://en.wikipedia.org/wiki/Russian_Civil_War

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-12 20:17:18

Dankon, kamarado Stefan, pro via varma gratulo. Espereble, via kuraĝa ago ne kaŭzos por vi iujn problemojn kun vialanda sekurec-servo.
Via ruslingva frazo estas tute ĝusta gramatike, sed ne esence, ĉar en la Tago de la Oktobra Revolucio oni kutime esprimas ne personajn bondezirojn, sed pli larĝ-skalajn ideojn kaj esperojn. Ekzemple:
"Nehaj pade gnily kapitalism i vsesvětno razcvěte istinny socialism".
Via supozo pri mia senĉesa ebrieco estas erara. La 7-an de novembro mi eldrinkis nur paron da glasetoj, kio apenaŭ estas reale ebriiga dozo por adoltoj.
Fakte, mi nenion bedaŭras, mi nur konscias, ke Polujo kaj aliaj menciitaj de vi landoj nuntempe ne estas reale sendependaj ŝtatoj, kaj vi, sendube, komprenas tion. Krom tio, malgraŭ via inklino al patoso, vi certe konscias, ke en la reala realeco Polujo kaj la menciitaj de vi landoj ne troviĝis sub iu reala "jugo" kaj ke ili ne liberiĝis memstare, sed estis simple ellasitaj.
Tamen rakontu, kamarado Stefan, kiel vi festis la hieraŭan datrevenon. Kiom vi eldrinkis? Kion vi manĝis?

StefKo (Montri la profilon) 2020-novembro-15 09:41:09

IgorSokoloff:Dankon, kamarado Stefan, pro via varma gratulo. Espereble, via kuraĝa ago ne kaŭzos por vi iujn problemojn kun vialanda sekurec-servo.
Via ruslingva frazo estas tute ĝusta gramatike, sed ne esence, ĉar en la Tago de la Oktobra Revolucio oni kutime esprimas ne personajn bondezirojn, sed pli larĝ-skalajn ideojn kaj esperojn. Ekzemple:
"Nehaj pade gnily kapitalism i vsesvětno razcvěte istinny socialism".
Via supozo pri mia senĉesa ebrieco estas erara. La 7-an de novembro mi eldrinkis nur paron da glasetoj, kio apenaŭ estas reale ebriiga dozo por adoltoj.
Fakte, mi nenion bedaŭras, mi nur konscias, ke Polujo kaj aliaj menciitaj de vi landoj nuntempe ne estas reale sendependaj ŝtatoj, kaj vi, sendube, komprenas tion. Krom tio, malgraŭ via inklino al patoso, vi certe konscias, ke en la reala realeco Polujo kaj la menciitaj de vi landoj ne troviĝis sub iu reala "jugo" kaj ke ili ne liberiĝis memstare, sed estis simple ellasitaj.
Tamen rakontu, kamarado Stefan, kiel vi festis la hieraŭan datrevenon. Kiom vi eldrinkis? Kion vi manĝis?
Mi ne konas bone la rusajn morojn, nur el tv, gazetaro, interreto (kaj tiuj ĉi ofte estas aŭ propagandaj, aŭ sensaciemaj). Tial mia eraro. Povas esti, iam mi veturos tien kaj ekrigardu Rusujon "je miaj propraj okuloj", kiel oni diras en Pollando.
Rilate al festado - mi pasigis ĝin kiel pasigas vi viajn festojn. Mi supozas tiel.

Pri la "jugo" de kelkaj landoj - vi ne ĉagreniĝu, iliaj civitanoj konsentis ĝin, vi ne ekkredos, libervole kaj demokratie(!). Povas esti, Rusujo partoprenis en tio (mi ne pensas pri falsado de rezultoj de la balotadoj!) okulumo.gif
Tu l'as voulu, George Dandin! Do vi ne bedaŭru ilin!

С уважением, крепкого здоровья, Igor!

Per tiu ĉi pacema alvoko mi fermas la fadenon. Unujare, evidente, mi esperas.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-15 14:02:34

Bone, kamarado Stefan...
Sed vi tamen ne forgesu vian promeson kaj sekvajare nepre memorigu al la vanta mondo pri via granda nacia festo kaj entute pri la ekzisto de via lando.
Jen por vi paro da "polskich piosenek", kiujn kantas rusiaj militistoj:
https://youtu.be/-BzK1jaT22s
https://youtu.be/0KGRMiYBi7k

Reen al la supro