Al la enhavo

Ĉe la Lingva Kritiko estas publikigita artikolo.

de Jxusteno, 2019-novembro-11

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-23 13:50:45

Ni ne bezonas paroli genro-neŭtrale. La lingvo jam funkcias bone. Zamenhof' konis ekzemple la francan, kaj en la franca oni hodiaŭ batalas kontraŭ genro-neŭtralaj vortoj : l'auteur (la aŭtoro) - - > nova vorto : l'auteure (la aŭtorino).
Vortoj kiel 'frato' estas viraj. Estas elekto de Zamenhof'. Vi rajtas ja ne ŝati la esperantan gramatikon, kaj se vi deziras krei bonegan lingvon sen «gramatikaj diskriminacioj», kreu ĝin. Sed Esperanto ne estas tiom ŝanĝebla.

- Esperanto ne estas perfekta
- Esperanto estas centjara lingvo
- Sia gramatiko ne povas esti ŝanĝigita tiel

robinvdv (Montri la profilon) 2019-novembro-23 17:05:28

Zam_franca:Ni ne bezonas paroli genro-neŭtrale.
Tio estas via opinio, kaj pli kaj pli da homoj havas alian opinion pri tiu demando. Pli kaj pli da homoj sentas la komunikan bezonon paroli genroneŭtrale. Se Esperanto ne kapablas adaptiĝi al la komunikaj bezonoj de la parolantoj, ĝi eble mortos post kelkaj jaroj. Mi preferas eviti tion.

Feliĉe oni rajtas ekuzi novan radikon en Esperanto, se ankoraŭ ne ekzistas samsenca oficialigita radiko. Se oni ne rajtus ekuzi novajn radikojn, Esperanto verŝajne jam delonge mortis. Volapuko ja mortis pro tio, ke la ordinaraj parolantoj ne rajtis ekuzi novajn vortojn, tion rajtis nur fari la lingvokreinto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-23 17:18:47

robinvdv:
Zam_franca:Ni ne bezonas paroli genro-neŭtrale.
. Se Esperanto ne kapablas adaptiĝi al la komunikaj bezonoj de la parolantoj, ĝi eble mortos post kelkaj jaroj. Mi preferas eviti tion.
Novaj radikoj ne sufiĉas por neŭtraligi tute iun lingvon. Tutlingva reformo estas bezonata ĉi-kaze.

Vi ne kredas je Esperanto, kaj vi tute rajtas pensi tiel.
Vi pensas ke nur pere de iu reformo Esperanto postvivos.
Miaopinie estas rubaĵo. Se oni malveraĵojn disvastiĝas, dirante "Esperanto estas seksista, malamas gejaron kaj neduumularon, ĝi pretendas esti perfekta sed estas fakte nur fekaĵo", jes, homoj ne plu lernos Esperanton.

Vi ne akceptas Esperanton, vi ne akceptas ĝiajn malbonaĵojn, kaj vi rajtas tute malami ilin. Sed ne diru, ke vi defendas Esperanton, kaj ne provu propagi reformojn kiuj mortigus la lingvon, kiun ni konis.

En la angla, ne vere estas genroj kiel en Esperanto. Do kial vi ne defendas la "globiŝon" ankaŭ nomata "simpla angla"?

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-23 18:24:42

En la angla viroj estas "he", virinoj estas "she", aĵoj kaj bestoj estas "it".
Sed estas esceptoj: "ship" kaj "England" ankaŭ estas "she". Do genroj en la angla ne tute mortis.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-23 20:26:57

sergejm:En la angla viroj estas "he", virinoj estas "she", aĵoj kaj bestoj estas "it".
Sed estas esceptoj: "ship" kaj "England" ankaŭ estas "she". Do genroj en la angla ne tute mortis.
Tia uzo de "she" ne estas normala. Kredeble oni simple imagas ke Anglujo aŭ ŝipo estas vivanta estaĵo, kiam oni uzas tiel la pronomon "she". Kompreneble, laŭ la normala lingvouzo, uzendas "it". Ĉu vi scias la Usonan kanton, kie estas la vortoj "...to the sparkling sands of her diamond deserts...". Do, metafore uzi la pronomon "she" oni povas ankaŭ koncerne Usonon...
La ŝipo ja estas tre grava en la vivo de l' maristo, ĉar ri pasigas tie grandan parton se sia vivo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-23 20:37:02

.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-23 21:06:55

Neduumuloj - - > mi uzas "neduum-" kaj nur por ili "ri"
Ulinoj - - > "in-"
Viroj - - > se la sekso/genro estas direnda, "vir-". Se ne, kiel Zamenhof' proponis, nenio.

Esperanto ne estas perfekta, sed kun tiu sistemo ^, oni povas bone kompreni unu la aliajn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-23 21:59:06

Fakte, uzado de -in- en la normala Esperanto (rimarku: ne laŭ mia propra propono) ne ĉiam estas deviga. Ekzemple, oni povas diri "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "amiko", "doktoro", "gasto", "kato", "mastro", "najbaro", "nobelo", "orfo", "parenco", "pasaĝero", "profesoro", "viktimo" ankaŭ pri ino, sed diri pri ino "avo", "edzo", "fianĉo", "filo", "frato", "fraŭlo", "kuzo", "nepo", "nevo", "onklo", "patro", "sinjoro", "vidvo" estas malĝuste. Oni povas uzi seksneŭtralajn vortojn koncerne inojn, sed uzi evidente virajn vortojn koncerne inojn estas malĝuste.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-24 08:28:33

Sed uzi evidente virajn vortojn koncerne inojn estas malĝuste
Certe ja ! Estas la funkcio de la Esperanto gramatiko. Se la ina sekso/genro estas dirinda, oni povas diri ĝin, sed se ĝi ne estas dirinda, oni ne nepre diru ĝin. Sed 'majstrino' ekzemple estas korekta, se la sekso/genro gravas en la rilata frazo.

Jen interesaj partoj de iu artikolo de Klaŭdo Piron' : "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo"
"Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?"

Reen al la supro