Al la enhavo

"Frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto"

de HappyMilkxD, 2019-novembro-12

Mesaĝoj: 31

Lingvo: Esperanto

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-12 18:48:14

Mi tradukantas iujn frazojn el angla simila al "frozen cow's milk". Mi volas scii kiu estas la pli bona traduko: "frosta bova lakto" aŭ "frosta bov-lakto"? Unuflanke, mi kredas ke tio ke estas frosta estas la substanco "bova lakto", kune; tiel, mi kredas ke la plej ĝusta traduko estas "frosta bov-lakto". Aliflanke, oni povas diri ke ambaŭ "frosta" kaj "bova" estas kvalitoj de la lakto; tiel, la traduko estas "frosta bova lakto".
Iom da kunteksto: mi tradukantas Dwarf Fortress al Esperanto. Ĝi estas vidludo fama pro sia komplekso. Ĝi havas ampleksan liston de bestoj, oni povas melki multajn bestojn (inkluzive la porko, la boaco kaj la dromedaro!), kaj la substancoj povas esti en ajn de la tri materiaj statoj ("frosta" por la lakto, "fandata" por la fromaĝo, kaj "bolanta" por ambaŭ). Tiel, mi devas traduki ĉenojn kiel "frozen cow's milk".

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-12 19:20:50

Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 19:21:50

* "Mi volas scii kion [aŭ] kiun".

Mi dirus la jenajn vortojn : "Frosta bova lakto" sed "[...] bovlakto" ankaŭ estas korekta, laŭ mi.


Diri "Mi tradukantas" certe estas korekta, sed ŝajnas stranga al mi. Ne gravas, mi ne estas la akademio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-12 19:23:16

sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Nu, en la originala angla frazo, eble.

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-12 21:25:22

sergejm:Ĉu ĝi ne estas bovino de frosta lakto => frostlakta bovino ?
Pardonu min! Mi skribis la angla frazon malkorekte. Ĝi estas "frozen cow's milk". Mi korektis mian afiŝon.
sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.
Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)

Zam_franca, dankon por via korekto. La uzado de la akuzativo estas malfacila por mi. Mi korektis mian afiŝon.

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-12 21:45:22

HappyMilkxD:
sergejm:Se temas pri lakto, ĝi estas frost(it)a bovinlakto.
Hmmm... Mi konsultis la Reta Vortaro, kaj mi lernis ke ekzistas "frostiĝi" kaj "glaciiĝi". Mi konjektas ke tio estas la korekta vorto (?)
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.

Mi preferus la lastan varianton.

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-13 00:24:51

nornen:
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Bone! Mi kredas, ke estas neklara, kio frostigas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-13 00:53:27

HappyMilkxD:
nornen:
Se la lakto frostas, ĉar ĝi mem frostiĝis sen fremda helpo: frostiĝinta lakto.
Se la lakto frostas, ĉar iu aŭ io frostigis ĝin: frostigita lakto.
Se la lakto frostas, kaj ne estas interese, kiel ĝi ekfrostis: frosta lakto.
Bone! Mi kredas ke ĝi estas neklara kio frostas la lakton, tiel mi uzos "frosti". Sed, ĉar la lakto ne estas komence frosta, eble "frostita" estas pli ĝusta (?).
"Frosti" estas netransitiva kaj tial "frostita" ne ekzistas.

Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la lakton...

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-13 03:11:52

'frosti' ofte estas uzata senpersone: 'frostas' = 'it frosts'.
'frosta': 'frosta vetero'
'frozen' estas 'frostigita'. Sed eblas 'frostiĝinta'
"cow's" estas 'de bovino', 'bovina'. Ĉu gravas uzi '-in-'?

HappyMilkxD (Montri la profilon) 2019-novembro-13 15:17:43

sergejm:Ĉu gravas uzi '-in-'?
En Vikipedio, mi legis la frazon "bova lakto", sen "-in". Mi konjektas ke, ĉar la lakto estas produktata ĉiam de la inoj, la inkludado de "-in" estas redunda.
nornen:Mi kredas, ke estas neklare, kio frostigas la lakton
Dankon por vian korekton!

Reen al la supro