Al la enhavo

Mia koŝmaro (sonĝaĉo), unu paŝo por malkovro de la sekreto de koŝmaro

de vaaspuhr, 2019-decembro-03

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-decembro-03 11:03:42

Mi pensas ke ekzistas tri mondo, sed ne ĉi tie nur ekzistas du. mi nomas ilin jene :
Nia materia mondo = mondo numero 1
Alia mondo en sonĝo = mondo numero 2
Mia unua sonĝo
En iu mateno mi vekiĝis je la oka. post tio mi fermis miajn okulojn [mi hieraŭ nokte pripensadis koŝmaron kaj iel elvokis ĝin]. je la dekstro de mia lito apude staris unu seĝo sur kio mi estis metinta mian pantalonon kaj nigran pluvmantelon. Mi tiel sentis ke ekzistis feo. Mi tiel estis sur mia lito kaj mistera ĝojo aŭ nekonata sento min enspacis.
Mi diris : 'mi scias ke ci estas ĉi tie'. La feo malĝojante ĵetis mian pluvmantelon sur min. ĝi estis sur la seĝo. la lumo de ektagiĝo estis malkaŝita kaj lumigis la ĉambron tra la fenestro. mi rigardis al fenestro. sed poste kvazaŭ la spaco mallumadis. sekve mi vidis ke en la ĉambro estas mallume. Mi timetis kaj ekmalgajis.
Mi diris : 'venu'. Mi estis preta por renkonti ĝin. ĝi kolere saltis sur min. subite mi ektimegis kaj ekkriis 'paaanjo'. post tio mi diris al mi ke mi ne plu estas infano. kial ne postuli dion de helpo. post tio mi forĵetis timon kaj apenaŭ diris iuj vortojn. la vortoj kvazaŭ elvenadis strange kun malkonata akcento el angulo de miaj lipoj. iomete mi estis venkita. post kelkaj momentoj la feo kolere kaj malvenkite lasis min kaj foriris. Mi rigardis al horloĝo ne pli ol du minutoj estis pasita.

Dua sonĝo
Mi estis en unu malplena ĉambro. tie estis unu besteto. post ekzamenado mi ekkonis ĝin kiel kuniklido. Mi ametis ĝin. ĝi kuŝadis kaj staradis. mi rigardis ĝiajn agadojn. poste aperis unu pli malgranda besto. komence mi supozis ĝin muso, sed pro ĝia beko mi eksciis ke ĝi estis kokido. subite la patro de kuniklido ekaperis. amabaŭ atakis al kokido kaj dispartigis la kompatindan kokidon duflanke kaj manĝis ĝin. alia kokido ekvenis, mi ĝin montris al kuniklido por kapti ĝin. La kuniklido atakis al ĝi. poste mi vidis kokon la patro de kokido kolera, ĝi iris al kuniklido kaj kune ekbatalis batante unu la alian. ankoraŭ ili estis batalante kiam mi volis vekiĝi. ili estis batalanta malsupren de miaj piedoj. mi ektimetis kaj volis flanke ĵeti litkovrilon de mi por vidi ĉu ili ankoraŭ estis tie aŭ ne. mi ne povis malfermi miajn okulojn. ĉu mi ne vekiĝis en mondo numero du? ĝi estas kiel klara sonĝo (Lucid Dreaming). ĝi estis kiel koŝmaro. mi estis scianta de mia vekiĝo. ĝi estis spirito de mi kiu estis konscia kaj volis reveni al sia(mia) korpo kaj ne povis. la kaŭzo de ne regi okulon kaj korpon estis foriĝo de spirito el korpo. ĝis kiam la spirito ne estu en la korpo ni ne povus skui la korpon. se ni pli frue ekkonscius en la mondo numero du ni povus vidi kaj senti ĝin. ni vidas ĉion per nia spirita okulo tio estas tiam, kiam ni penas reveni al nia korpo kaj poste regas nian korpon. ŝajne en mondo numero du tiuj bestoj estis apud mi. sed kiam miaj okuloj vidis mondon numeron unun mi eksciis ke nenio besto ekzistas ĉar mia korpa okulo ne povas vidi mondon numeron dun.

Do koŝmaro estas penado de spirito por aliĝi al korpo dum aperado de scenoj.

StefKo (Montri la profilon) 2019-decembro-03 11:38:33

vaaspuhr:Mi pensas ke ekzistas tri mondo, sed ne ĉi tie nur ekzistas du. mi nomas ilin jene :
Nia materia mondo = mondo numero 1
(...)
korpa okulo ne povas vidi mondon numero du.

Do koŝmaro estas penado de spirito por aliĝi al korpo dum aperado scenoj.
Kio estas tio? Ekzerco de skribado? Verko literatura? Viaj pripensoj? Priskribo de ia okazaĵo? Provoko?
Mi demandas pri tio por, eventuale, rilati al via enskribo.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-03 13:24:50

Interesas, kiun drogon enprenas nia kamarado...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-03 17:31:25

« En la mondo estas tri specoj da homoj : tiuj, kiuj kapablas kalkuli, kaj tiuj, kiuj ne kapablas kalkuli. »

Mi persone ŝatas ekscii kial tiu afero aŭ tiu afero estis en mia sonĝo. Estas interesa.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-decembro-03 20:52:10

IgorSokoloff:Interesas, kiun drogon enprenas nia kamarado...
Mi ne bezonas drogojn. kiu estas mi? mi ankoraŭ bone ne scias. Mi eblas estu el grupo meza.
Zam_franca:« En la mondo estas tri specoj da homoj : tiuj, kiuj kapablas kalkuli, kaj tiuj, kiuj ne kapablas kalkuli. »
Ĉu vi ĝis nun jam fuŝas orienton kun okcidenton post subfali? dum revenado el tie mi dubis pri tri aŭ du mondo. (per malbonulegoj?)
StefKo:Mi demandas pri tio por, eventuale, rilati al via enskribo.
Verŝajne provoko pro malkaŝi sekretojn.
Zam_franca:Mi persone ŝatas ekscii kial tiu afero aŭ tiu afero estis en mia revo. Estas interesa.
Via revo? tiu afero aŭ tiu afero?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-03 21:01:48

* Senkulpigu min, sonĝo mia.

Mi volis diri pere de "afero" ion kiel "iu umo".


(pri mia ŝerco : ne estis pri vi, mi fine komprenis, kion vi diris, sed mi pensas, ke estas ŝerco kiu bone ilustras mian unatempan nekomprenon)

Reen al la supro