Al la enhavo

Fineo kaj Ferbo (Phineas & Ferb) <"/ c"|

de Genjo_BlankaRingo, 2019-decembro-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Genjo_BlankaRingo (Montri la profilon) 2019-decembro-14 12:11:10

Ĉu iu ajn volas diskuti pri <"/ c"| Fineo kaj Ferbo (Esperantaj nomoj de la knaboj neoficialaj - angle Phineas & Ferb), la fama serio pri la du knaboj, kiuj kaptas la tagon, kaj la ornitorinko kiu estas ankaŭ sekreta agento... kaj "♫ Korporacio de ♫ Dufenŝmirco~ ♫"? Vi eble rimarkos, ke mia profila foto estas neoficiala logo por la serio en Esperanto, kiun mi mem kreis.

Vortoj en Esperanto al la titolokanto, ankaŭ neoficialaj:
Estas cent kvar (104) tagoj de somera ferio, kaj poste lernejo terurega;
se ni volas fari ion ajn, pro tio, ĝi devas esti belega… EKZEMPLE:
Konstrui raketon, batali momion, aŭ grimpi supren en la turon.
Malkovri ion, kiu ne ekzistas; aŭ meti simion en la duŝon!
Suriri tajdajn ondojn, aŭ krei nanobotojn, cerbon de Frankeno vidigi… (Ĉi tie!)
Trovi dodobirdon, aŭ pentri kontinenton, vian fratinon frenezigi! (FINEO!)
Estas multaj ebloj: ĉi tiu somero ni faros kion? (Venu, Pero!)
Do restu kun Fineo kaj Ferbo, ĉar ili faros ĉion!
Restu kun Fineo kaj Ferbo, ĉar ili faros ĉion!
(Kandaco: PANJO!! Fineo kaj Ferbo faras TITOLOSEKVENCON!!)

Mi ŝatus aŭdi, kion vi havas por diri pri la serio.

Sincere, G_BR

Reen al la supro